Muzeo de Lahoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Lahoro
panĝabe عجائب گھر لہور
urdue عجائب گھر لاہور, angle Lahore Museum
Arĥeologia muzeo
Enirejo de la muzeo.
Enirejo de la muzeo.
Enirejo de la muzeo.
muzeo [+]

Landobordo Pakistano
ŜtatoPanĝabio
MunicipoLahoro
Koordinatoj31° 34′ 6″ N, 74° 18′ 29″ O (mapo)31.56822574.308174Koordinatoj: 31° 34′ 6″ N, 74° 18′ 29″ O (mapo)

Estiĝo1865 (reinaŭgurita en la nuna situo en 1894)
Administrado
- situoShahrah-e-Quaid-e-Azam, The Mall (5400 Lahoro, Panĝabio)

PublikoAlirebla por la publiko
Plej facila aliroCivil Secretariat, Lahore Metrobus

Tuta stoko58 000 artefaktoj

Speco de muzeoArĥeologia muzeo; artgalerio; pasinta, moderna kaj religia historio.

Muzeo de Lahoro (Panĝabo)
Muzeo de Lahoro (Panĝabo)
DEC
Muzeo de Lahoro
Muzeo de Lahoro
Lokigo de Panĝabo en Pakistano

Map
Muzeo de Lahoro

Vikimedia Komunejo:  Lahore Museum [+]
Retpaĝaro: Oficiala retejo (nur angle)
vdr

La muzeo de Lahoro (urdue عجائب گھر لاہور ajaaeb ghar Lahore; angle Lahore Museum) estas muzeo kiu troviĝas en Lahoro, Pakistano. Fondita en 1865 kaj komence starigita en pli malgranda loko, ĝi denove malfermiĝis en 1894[1] en sia nuntempa situo en Shahrah-e-Quaid-e-Azam, grava strato en urbo Lahoro dum la tiama brita-kolonia periodo. La muzeo de Lahoro estas la plej granda muzeo de Pakistano kaj ankaŭ unu el la plej vizititaj de sia lando.[2][3][4]

La muzeo gastigas vastan kolekton pri budhisma arto el la antikvaj Hindogreka kaj Gandara reĝlandoj. Ĝi ankaŭ havas kolektojn pri la mogola, la siĥa, kaj la brita imperio en Barato.[5]

La muzeo de Lahoro, kune kun la pafilego Zamzama, kiu troviĝas tuj antaŭ la konstruaĵo, aperas en la komenca sceno de la romano Kim verkita fare de Rudyard Kipling,[6][7] kies patro, John Lockwood Kipling, estis unu el la unuaj kuratoroj de la muzeo.[8]

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo de la bazaro Tollinton, kie komence troviĝis la muzeo.
La nuna muzea konstruaĵo estis dezajnita laŭ la sinkretisma Hindo-Saracena Reviviĝa stilo de arĥitekturo, de fama arĥitekto S-ro Gaṃgā Rāma.

La muzeo de Lahoro estis unufoje starigita en 1865–66 ĉe la ejo de la nuna bazaro Tollinton — halo konstruita okaze de la panĝaba ekspozicio de 1864.[9] La nuna konstruaĵo estis konstruita por celebri la 50-an datrevenon de la kronado de Reĝino Viktoria en 1887, kaj financita per speciala publika kolekto da mono. La fundamentan ŝtonon de la nova muzeo metis la 3-an februaro de 1890 la princo Alberto Viktoro, duko de Clarence kaj ankaŭ nepo de la reĝina Viktorio. Je la tempo de sia kompletiĝo en 1894, la tuta muzea kolekto translokiĝis al la nuna konstruaĵo kaj prenis la novan nomon Jubilee Museum (t.e., «muzeo de la 50-a datreveno»).

La muzea kolekto translokiĝis en 1894 en sian nunan situon, la strato Shahrah-e-Quaid-e-Azam, tiam konata kiel «The Mall» (laŭlitere, «butikcentro») kaj nukleo de tiama Brit-epoka Lahoro.[1] La nuntempan muzean konstruaĵon dezajnis fama arĥitekto el Lahoro, la s-ro Gaṃgā Rāma.[4]

La patro de Rudyard Kipling, John Lockwood Kipling, estis unu el unuaj kuratoroj de la muzeo, kaj estis poste anstataŭita fare de K. N. Sitaram.

En 1948, okaze de la dispartigo de Panĝabio, la ĵus-naskitaj landoj Pakistano kaj Barato dividis inter ili la artefaktojn de la muzeo: tiel la muzeo retenis ĉ. 60% de sia origina kolekto. La cetera parto de la kolekto estis donacita al Barato, kiu konstruis la registara muzeo kaj artgalerio de Ĉandigaro kun la specifa celo de gastigi la kolekton.[10]

La plej bonaj jaroj de la muzeo estis verŝjane 1970‒1990, kiam la sciencisto, arĥeologo kaj muzeologo d-ro Saif-ur-Rehman Dar servis kiel ties direktoro. Li skribis plurajn librojn pri la muzeo kaj laboris kune kun B.A. Qureshi, la tiama prezidanto de la muzea estraro.

Post tiu epoko, la stato de la muzeo pli kaj pli malboniĝis pro malhavo de subteno por necesa restarigo.

La muzeo registris en 2005 pli ol 250 000 vizitantojn. Similajn nombrojn atingis en 2016 (236 536), en 2017 (214 697) kaj en 2018 (227 994). Ĝi estis la plej populara muzeo de Pakistano inter eksterlandanoj en 2016 (kun 2 956 vizitoj) kaj eĉ en 2017 (2 941 vizitoj). Ĝi iĝis la dua plej populara (kun 3 659 fremdaj vizitantoj) en 2018, kiam la muzeo de Taksilo iĝis pli vizitita.[11]

Amplekso[redakti | redakti fonton]

La muzeo montras arĥeologiajn materialojn ekde la bronzepoko — kun sia Indus-vala civilizacio — ĝis la mezepoka dinastio de Hindu Ŝahi.[5] Ĝi havas unu el la plej grandaj kolektoj pri arĥeologio, historio, belartoj, aplikitaj artoj, etnologio kaj metiaj objektoj en Pakistano. Ĝi ankaŭ havas vastan kolekton pri helenaj kaj mogolaj moneroj.[1] Estas ankaŭ fota galerio dediĉita al nasko de sendependa Pakistano, nome «galerio pri la Pakistana movado».[5]

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La muzeo gastigas iom da Greko-budhismaj skulptaĵoj, Mogolajn kaj eĉ Paharajn pentraĵojn.[1] Laŭ reporto, la muzeo enhavas pli ol 58 000 artefaktojn kaj, el tiu multo, nur 14 000 estas videblaj por la publiko.[12] La kolekto enhavas gravajn restaĵojn de la Induso-civilizacio, kaj ankaŭ de la Gandara kaj Greka-Baktria periodoj. La Fastanta Budho, datiĝanta je la Gandara periodo, estas unu el la plej estimita kaj famaj objektoj de la muzeo.

La numismatika kolekto konsistas de 38 000 maloftaj moneroj.[12]

La evoluo de la homaro[redakti | redakti fonton]

La plafono de la enireja halo montras La evoluo de la homaro (angle The Evolution of Mankind), granda mura pentraĵo konsistanta de 48 paneloj (ĉiu el ili mezuranta 6 por 8 futojn). Ĝi estis pentrita fare de Pakistana artisto Sadequain, kiu kompletigis ĝin en 1973.[5][13][14] Pro la veteraj kondiĉoj kaj atakoj de termitoj, la murpentraĵo suferis gravan difekton tra la jaroj, ĝis kiam la registaro de Panĝabio aprobis elspezon en 2008 por ekrestarigi ĝin. La pentraĵo estis forigita en 2010, dum restariga laboro komencis en 2012.[15] De 2018, 16 el la paneloj estis jam restarigitaj fare de Uzma Usmani kaj Mumtaz Hussain.[16]

La muzeo ankaŭ enhavas bonajn specimenojn pri mogolaj kaj siĥaj cizitaj artefaktoj el ligno, kune kun granda kolekto de pentraĵoj de la antaŭ-brita periodo. La kolekto ankaŭ inkluzivas muzikajn instrumentojn, antikvajn juvelojn, teksaĵojn, ceramikon, kaj armilojn, same kiel kelkajn tibetajn kaj nepalajn artefaktojn.[1][5]

Direktoroj[redakti | redakti fonton]

Jen la listo de la direktoroj de la muzeo.[17]

N-o Nomo Posteno Jaroj Daŭro (jaroj) Ref.
1 John Lockwood Kipling (C.I.E) Kuratoro 1875–1893 18
2 Fred Henry Andrews Kuratoro 1893–1899 6
3 Percy Brown Kuratoro 1899–1912 13
4 Hugh Lionel Heath Kuratoro 1912–1929 7 [18]
5 Rai Bahadur (S.N. Gupta) Kuratoro 1929–1942 13
6 Molvi Zarar Hasan Kuratoro 1942–1947 5
7 Malik Shams Kuratoro 1947–1965 18
8 Syed Muhammad Taqi Kuratoro/direktoro 1965–1974 9
9 D-ro Saifur Rehman Dar Direktoro 1974–1993 19 [4]
10 D-ro F.M. Anjum Rehmani Oficianta direktoro 1993–1995 2
11 D-ro Saif-ur-Rehman Dar, Direktoro 1995–1998 3
12 D-ro F.M. Anjum Rehmani Oficianta direktoro 1998–2001 3
13 Mansoor Sohail Direktoro (kroma posteno) 2000–2001 1 [12]
14 D-ro Liaquat Ali Khan Niazi Direktoro 2001–2004 3 [19]
15 Syed Gulzar Mashhadi Direktoro 2004–2005 1
16 Naheed Rizvi Direktoro 2005–2008 3 [20]
17 Asghar Nadeem Syed Direktoro 2008–2009 1 [21]
18 D-ro Kamran Afzal Cheema Direktoro 2009–2009 <1
19 Muhammad Siddique Sheikh Direktoro 2009–2010 1
20 Salman Ijaz Direktoro 2010–2010 <1
21 Humera Alam Direktoro 2010–2012 2 [22]
22 Sumaira Samad Direktoro 2012–2016 4
23 Syed Tahir Raza Hamdani Direktoro (kroma posteno) 2016–2016 <1
24 Humayun Mazhar Sheikh Direktoro 2016–2018 2 [16]
25 Saman Rai Direktoro (kroma posteno) 2018–2019 1 [23]
26 Nasir Jamal Hotiana Direktoro 2019–2019 <1
27 Tariq Mahmood Javaid Direktoro 2019–2020 1 [24]
28 Ijaz Ahmed Minhas Direktoro 2010–present 2* [25]

Libro[redakti | redakti fonton]

La libro Majstroverkoj de la muzeo de Lahoro (verkita angle sub titolo «Masterpieces of Lahore Museum»), skribita de Anjum Rehmani, estis eldonita fare de la muzeo en 1999 kun financa helpo de UNESKO.[26] Ekzistas nova eldono de 2006.[27]

En la populara kulturo[redakti | redakti fonton]

  • La romano «Kim» de Rudyard Kipling, eldonita en 1901, enkadriĝas en la proksimeco de la malnova/origina Muzeo de Lahoro kaj ĉe la nuntempa strato Shahrah-e-Quaid-e-Azam.

Kromaj legadoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Lahore Museum | museum, Lahore, Pakistan | Britannica (angle). Alirita 2022-07-14.
  2. Tourism boom: Foreigners visiting cultural sites, museums in Pakistan up by 121% (angle) (2019-09-30). Alirita 2022-07-14.
  3. . Pakistan’s Best Kept Secret: Lahore Museum  (angle) (7-a julio 2020). Alirita 2022-07-14.
  4. 4,0 4,1 4,2 . A historic neglect | Shehr | thenews.com.pk (angle) (22-a januaro 2017). Alirita 2022-07-14.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 AROUND TOWN: Lahore Museum (angle) (31-a oktobro 2008). Alirita 7-a septembro 2021.
  6. Kaplan, Robert D., "Lahore as Kipling Knew It", The New York Times, 1989-01-29. (en-US)
  7. . Rudyard Kipling's Kim: a zam-zammer wonder-house of wordplay (angle) (2016-01-19). Alirita 2022-07-14.
  8. V&A · Research project: John Lockwood Kipling (angle). Alirita 2022-07-14.
  9. kiu poste iĝis la bazaro Tollinton post la kompletiĝo de la nova/nuntempa muzea konstruaĵo; bv. rigardi «Murray's Handbook of the Punjab» (angle), eldonita en 1883. Oni mencias ĝin ankaŭ en Peter Hopkirk, «Quest for Kim» (angle), Londono, 1996, paĝoj 46–47 (ISBN 0-7195-5560-4)
  10. . One foot in Lahore, the other in Chandigarh: How Partition's sundering affected a museum's artifacts (angle) (30-a septembro 2018). Alirita 5-a novembro 2021.
  11. Cultural Heritage & Museum Visits in Pakistan (angle). Alirita 2022-07-14.
  12. 12,0 12,1 12,2 . Museum unable to display its ‘treasure’ (angle) (2002-03-27). Alirita 2022-07-14.
  13. Bhatti (18-a septembro 2012) Museum to conserve Sadequain's mural (angle). Arkivita el la originalo je 8-a novembro 2019. Alirita 7-a septembro 2021.
  14. (2016-12-30) “The Evolution of Mankind: A Gigantic Mural by Sadeqauin” (en).  Arkivigite je 2022-10-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-10-01. Alirita 2023-01-16.
  15. . Sadequain mural: Long process of restoration begins (angle) (2012-09-09). Alirita 2022-07-14.
  16. 16,0 16,1 . Sadequain’s mural panel to be displayed (angle) (2018-02-27). Alirita 2022-07-14.
  17. Nia direktoroj | Muzeo de Lahoro (angle). Alirita 2022-07-14.
  18. Heathhughlionel1938 - JJHC. Alirita 2022-07-14.
  19. Difference that counts (angle) (2003-06-12). Alirita 2022-07-14.
  20. Asia Pacific parliamentarians visit Lahore Museum (angle) (2007-02-28). Alirita 2022-07-14.
  21. . On life and art (angle) (2022-02-13). Alirita 2022-07-14.
  22. . Death anniversary tribute: Lahore Museum honours its first chairman (angle) (2011-08-24). Alirita 2022-07-14.
  23. . Depicting the importance of women in society (en-US) (2019-02-15). Alirita 2022-07-14.
  24. Lahore Museum holds first-ever Sikh exhibition (angle) (2019-09-04). Alirita 2022-07-14.
  25. . Lahore Museum to exhibit ethnological gallery artifacts (angle) (2022-05-31). Alirita 2022-07-14.
  26. Masterpieces of Lahore Museum – UNESCO Digital Library (angle). Alirita 2019-09-10.
  27. Rehmani, Anjum. (1999) Masterpieces of Lahore Museum (angle). Lahore Museum. OCLC 137232699.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]