Saltu al enhavo

Muzeo de Literaturo kaj Artoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Literaturo kaj Artoj
Եղիշե Չարենցի անվան գրականության և արվեստի թանգարան
muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Armenio vd
Situo Erevano
Adreso Երևան, Արամի փողոց 1
Poŝtkodo 0010
Estiĝo oktobro 1921
Direktoro Vahagn Sargsyan • Sargis Meliksetyan • Stepan Alajajyan • Avetik Isahakyan • Ashot Ohanyan • Ashot Alekʻsanyan • Henrik Bakhchinyan
Koordinatoj 40° 10′ 44″ N, 44° 30′ 52″ O (mapo)40.1788888944.51444444Koordinatoj: 40° 10′ 44″ N, 44° 30′ 52″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Erevano

Muzeo de Literaturo kaj Artoj (Erevano)
Muzeo de Literaturo kaj Artoj (Erevano)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Erevano

Muzeo de Literaturo kaj Artoj (Centra Erevano)
Muzeo de Literaturo kaj Artoj (Centra Erevano)
DEC
Map
Muzeo de Literaturo kaj Artoj
Retpaĝo https://gatmuseum.am
vdr

La Muzeo de Literaturo kaj Artoj Ĉarenc (armene Չարենցի անվան գրականության և արվեստի թանգարան) de Armenio estas la plej granda deponejo de armenaj manuskriptoj kaj libroj ampleksantaj la lastajn tricent jarojn. Sidejo estas en Erevano. Origine koncipita en 1954 kiel la Muzeo de Literaturo kaj Artoj de Armena Soveta Socialisma Respubliko, la institucio evoluis al rimarkinda esplorcentro, kie la arkivoj de ĉirkaŭ sescent armenaj aŭtoroj, dramistoj kaj muzikistoj estas nuntempe loĝigitaj. Komencante kun 1967, la muzeo ricevis la nomon de la armena poeto Jeghiŝe Ĉarenc.[1]

Aldone al la manuskriptoj kaj ĝia vasta biblioteko, la Muzeo posedas multajn fotojn, afiŝojn, projektojn, kostumojn, teatraĵojn, personajn artefaktojn kaj muzikajn instrumentojn, kiuj donas ampleksan vidon al la vivo de la artistoj. Kelkaj el ĉi materialoj ekspoziciiĝas ĉe la granda ekspoziciejo de la instituto.

La muzeo publikigas akademiajn librojn kaj dediĉas specialajn prezentojn al armenaj literaturuloj. Ĝia nuna direktoro estas Karo Vardanjan.

Piednotoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Viktor Hamabardzumyan, Հայկական Սովետական Համայնագիտարան, Armena Soveta Enciklopedio, volumo 3, eldoninto Armena Akademio de Sciencoj, 1981, paĝo 198.