Muzeo de Nuntempa Arto Helga de Alvear

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Nuntempa Arto Helga de Alvear
arta muzeo [+]

LandoHispanio
RegionoEkstremaduro
SituoKacereso
- koordinatoj39° 28′ 18″ N, 6° 22′ 24″ U (mapo)39.471667-6.373333Koordinatoj: 39° 28′ 18″ N, 6° 22′ 24″ U (mapo)

Estiĝo2010

Map
Muzeo de Nuntempa Arto Helga de Alvear
Vikimedia Komunejo:  Museo de Arte Contemporáneo Helga de Alvear [+]
vdr
Eniro kaj fasado de la Muzeo de Nuntempa Arto Helga de Alvear en Kacereso.
Eniro kaj fasado de la Muzeo de Nuntempa Arto Helga de Alvear en Kacereso.
Ekstera vido de la Muzeo de Nuntempa Arto Helga de Alvear
Ekstera vido de la Muzeo de Nuntempa Arto Helga de Alvear

La Muzeo de Nuntempa Arto Helga de Alvear (hispane Museo de Arte Contemporáneo Helga de Alvear; antaŭe: Centro de Artes Visuales Fundación Helga de Alvear) estas muzeo situanta en Kacereso, Hispanio. Ĝi enhavas la kolekton de galeriisto Helga de Alvear kaj kunigas la plej kompletan privatan kolekton de nuntempa arto en Eŭropo, kun pli ol 3,000 verkoj de nuntempaj artistoj.[1] Ĝi estas regata de la Fundacio Helga de Alvear, neprofitcela organizaĵo. La muzeo estas subtenata de la Registaro de Ekstremaduro, la Provinca Konsilio de Kacereso, la Urbodomo de Kacereso kaj la Universitato de Ekstremaduro, krom aliaj individuaj membroj.[2]

La galeriposedanto Helga de Alvear, post provi starigi sian artkolekton en diversaj urboj de Hispanio, finis ricevi subtenon de Juan Carlos Rodríguez Ibarra, tiam prezidanto de Ekstremaduro.[3] En januaro 2003, estis konfirmite ke la verkoj restus en Kacereso kaj situus en la Casa Grande-konstruaĵo,[4] kreante la Fondaĵo Helga de Alvear en 2006 por administri la kolekton.[2] La 3-an de junio 2010 estis inaŭgurita la Belarta Centro de la Fondaĵo Helga de Alvear, kiu dum dek jaroj okazigis ekspoziciojn kaj elmontris ĉirkaŭ 800 artaĵojn el la kolekto Helga de Alvear.[5][6] En 2020, la Centro ŝanĝis sian statuson al Muzeo kaj ekde tiam kelkaj verkoj estis konstante ekspoziciitaj en nova konstruaĵo kreita por gastigi la kolekton.[7]

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La muzeo gastigas ampleksan kolekton de proksimume 3 000 verkoj de pli ol 500 artistoj de ĉirkaŭ la mondo. Proksimume 200 el tiuj verkoj estas ekspoziciitaj en la muzeo, kovrante malsamajn formojn de artesprimo kiel ekzemple fotarto, vidbendo, instalaĵoj kaj plastikartoj. La kolekto inkludas plej elstarajn artistojn kiel ekzemple Goya, Picasso, Kandinskij, Tàpies kaj multaj aliaj. Krome estas prezentitaj reprezentaj verkoj el diversaj epokoj kaj artaj movadoj. Rimarkindaj verkoj inkludas pecojn de famaj nuntempaj artistoj kiel ekzemple Ai WeiWei, Thomas Hirschhorn, kaj Olafur Eliasson. La kolekto de la muzeo reflektas la diversecon kaj artan plejbonecon de Helga de Alvear.[8]

Kelkaj anguloj de la muzeo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Helga de Alvear abre su museo en Cáceres, la mayor colección privada expuesta en Europa» (hispane). El Mundo, 24-02-2021. [Konsulto: la 17-an de majo 2023].
  2. 2,0 2,1 «Helga de Alvear» (hispane). Fundació La Caixa. [«Helga de Alvear» (en castellà). Fundació La Caixa. [Konsulto: la 17-an de majo 2023].
  3. Rubio, Andrés Fernández «Helga de Alvear: “El arte siempre es una apuesta arriesgada”» (hispane). El País [Madrido], 02-08-2016. ISSN: 1134-6582. [Konsulto: la 17-an de majo 2023].
  4. «Cáceres tendrá la colección de arte contemporáneo de Helga de Alvear» (hispane), El Periódico de Extremadura. 23-01-2003. [Konsulto: la 17-an de majo 2023].
  5. «El Centro Helga de Alvear de Cáceres celebra su décimo aniversario y pasará a llamarse Museo de Arte Contemporáneo». Europa Press, 03-06-2020. [Konsulto: la 17-an de majo 2023].
  6. Núñez, Cristina. «El Centro Helga de Alvear de Cáceres cumple 10 años a un paso de inaugurar su ampliación» (hispane). Hoy, 03-06-2020. [Konsulto: la 17-an de majo 2023].
  7. «Helga de Alvear: '¿Se puede separar la labor de galerista y coleccionista?'» (hispane). ABC, 13-05-2020. [Konsulto: la 17-an de majo 2023].
  8. «El nuevo Museo de Arte Contemporáneo Helga de Alvear en Cáceres» (hispane). NEO2, 05-03-2021. [Konsulto: la 17-an de majo 2023].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]