Ostrava muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Muzeo de Ostrava)
Ostrava muzeo
muzeo
Vido al la muzeo el Placo de Masaryk printempe de 2008
Oficiala nomo: Ostravské muzeum
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Placo de Masaryk
Kvartalo Moravia Ostrava
Konstruaĵo Malnova urbodomo
Situo Ostrava muzeo
 - koordinatoj 49° 50′ 06″ N 18° 17′ 34″ O / 49.83500 °N, 18.29278 °O / 49.83500; 18.29278 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Stará radnice (Ostrava)
Retpaĝo: www.ostrmuz.cz/website/mainmenu/muzeum/
Portalo pri Ostrava

Ostrava muzeo havas sidejon sur Placo de Masaryk en konstruaĵo de ostrava Malnova urbodomo. Historie la unua ostrava muzeo estiĝis jam en la jaro 1872 en Silezia Ostrava. Ties fondinto estis Karel Jaromír Bukovanský. En 1904 estiĝis ĉifoje en Moravia Ostrava kun subteno de tiama germana gvidantaro "Industrie- und Gewerbe Museum" kaj samtempe ankaŭ ĉeĥa "Industria kaj vivtenistara muzeo". Post estiĝo de Ĉeĥoslovakio okazis unuigo de ĉiuj tri muzeoj en unu organizon. Tiu devene havis sidejon en konstruaĵo de malnova poŝtoficejo, sed tiun ekprenis en la jaro 1924 oficejoj de la urbo. Tial ĝis la jaro 1931 la kolektoj estis dumtempe metitaj en konstruaĵo de la eksa urbodomo de Mariánské Hory. Post finigo de konstruado de Nova urbodomo la muzeo estis la 4-an de oktobro 1931 solene malfermita en Malnova urbodomo. La 2-an de aŭgusto 1993 ĝi fariĝis posedaĵo de la statuta urbo Ostrava. La kolektejaj fondusoj nuntempe faras pli ol milionon da objektoj de granda historia valoro. La muzeo krom aktualaj ekspozicioj proponas ankaŭ daŭrajn ekspoziciojn. Ekde la jaro 2005 okazis ampleksa rekonstruo, kiu finis la 28-an de aprilo 2005.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]