Muzeo de romaa kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Muzeo de Romaa Kulturo)
Jump to navigation Jump to search
La Muzeo de romaa kulturo en Brno, Ĉeĥio

La Muzeo de Romaa Kulturo (Muzeum romské kultury en la ĉeĥa lingvo) estas instituto dediĉita al la historio kaj kulturo de la romaa popolo (Ciganoj). Ĝi situas en Brno, Ĉeĥio. Ĝi estas la nura muzeo de ĉi tiu speco kaj skalo en Eŭropo kaj tutmonde[1]. La muzeo volas funkcii kiel spacon kie diversaj kulturoj renkontiĝas, konservejo por tridek mil ekzemploj de la 'romani'-kultura historio kiel parto de eŭropa heredaĵo, klerigante la junan generacion esti tolerema kaj aprezi aliajn kulturojn, kontraŭbatali ksenofobion kaj rasismon, enkonduki novan komprenon de la radikoj de cigana identeco en la nomo de reciproka interkompreniĝo kaj dialogo inter kulturoj[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La Muzeo estis fondita en 1991 fare de membroj de la ĉeĥa romaa intelektularo, gvidita fare de Jana Horváthová, en la periodo de libereco kiu sekvis la Veluran Revolucion en Ĉeĥoslovakio. Dum ĝiaj komencaj jaroj, ĝia loko moviĝis de unu loko al alia kaj la institucio luktis kun financaj problemoj. En decembro 2000 ĝi moviĝis al ĝia nuna konstruaĵo en Bratislavská Strato en Brno, kiu estas la centro de la loka romani (cigana) -komunumo. La muzeo nun estas financata pere de ŝtata buĝeto.

La unua konstanta ekspozicio estis malfermita la unuan de decembro 2005.

Ekspozicioj, esplorejo kaj eventoj[redakti | redakti fonton]

La konstanta ekspozicio [1] troviĝas en 6 ĉambroj kun areo de 326 m², dediĉita al la vivo, kulturo kaj gravaj eventoj de la ciganoj dum ilia elmigrado de Hindio ĝis la nuna tago, kun emfazo sur la situacio en ĉeĥaj landoj dum la 1945-1989 periodo.

Okazas ankaŭ de tempo al tempo portempaj ekspozicioj, plejparte arto kaj fotografio.

Krom la ekspozicioj, la muzeo estas ankaŭ loko de esplorlaboro pri ciganoj en Centra Eŭropo.  

La muzeo organizas prelegojn, koncertojn, modprezentojn, panelodebatojn kaj kursoj de romaa lingvo por profesiuloj kaj ĝenerala publiko. En la posttagmezo de la klubo estas malfermita por Romani infanoj de la kvartalo.

La muzeo organizas ankaŭ publikajn eventoj kiel la Roma Tago (cigana tago) kaj la Muzea Vespero dum kiu venas du ĝis tril mil vizitantoj, ĉefe el la cigana ĉirkaŭa medio.

Biblioteko[redakti | redakti fonton]

La biblioteko posedas gravan esplorpaperojn kaj gravuraĵojn, romaa literaturo, novaĵartikoloj rilate al la romaa popolo en la ĉeĥa, la slovaka kaj aliaj lingvoj, superrigardo de leĝaro, tekstoj de diskutoj kaj debatoj. La biblioteko disponas pri almenaŭ 3,000 publikaĵojn (librojn, revuojn, kompaktdiskojn). La muzeo distribuas DVD-filmon pri la muzeo (en ĉeĥa lingvo kun anglaj subtekstoj) : 'Muzea romské kultury'.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Romani nuntempa arto

Latcho Drom (filmo)

Ederlezi (kanto)

Bronisława Wajs - Papuŝa

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(ĉeĥa) La Muzeo de Romaa Kulturo

(angla) YouTube : 'Museum of Romani Culture'

(itala, romaa, angla) FederArteRom (eŭropa interkultura arta movado kiu diskonigas la romaan kulturon)

Aliaj Romani-muzeoj:

Dokumentara kaj kultura Centro de Germana Sinti kaj Roma en Heidelberg, Germanio (germana, angla)

Etnografia Muzeo en Tarnów, Pollando. Klaku en menuo ROMA (CYGANIE) maldekstra flanko (pola, angla, romaa)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en, ĉs) Muzeum Romske Kultury, Sutenu nin, konsultite la 1-an decembro 2017.
  2. Muzeo de Romani-kulturo, Brno, video