Saltu al enhavo

Muzeo de Scienco kaj Industrio (Ĉikago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Scienco kaj Industrio
Museum of Science and Industry
muzeo
kultura institucio
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Usono vd
Situo Ĉikago
Adreso 57th Street and Lake Shore Drive
Estiĝo 1933
Malfermo 1933
Koordinatoj 41° 47′ 26″ N, 87° 34′ 58″ U (mapo)41.790555555556-87.582777777778Koordinatoj: 41° 47′ 26″ N, 87° 34′ 58″ U (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Ĉikago

Muzeo de Scienco kaj Industrio (Ĉikago) (Ĉikago)
Muzeo de Scienco kaj Industrio (Ĉikago) (Ĉikago)
DEC
Map
Muzeo de Scienco kaj Industrio
Jaraj vizitantoj: 1 400 000 Redakti la valoron en Wikidata
Retpaĝo https://www.msichicago.org/
vdr

La Muzeo de Scienco kaj Industrio (angle Museum of Science and Industry (Chicago); akronime MSI) situas en Ĉikago, Ilinojso, Usono, en la distrikto Hyde Park apud Lago de Miĉigano.

La muzeo estas loĝigita en la antaŭa Palaco de Belartoj de la 1893-datita Monda Kolumbia Ekspozicio. La muzeo estis malfermita en 1933 okaze de la ekspozicio Centjariĝo de la Progreso.

La mono por malfermo de la muzeo estis disponigita fare de la prezidanto de la granda podetala ĉeno Sears, Roebuck and Company, Julius Rosenwald.

Inter la ekspoziciaĵoj de la muzeo estas funkcianta karbominejo, la germana submarŝipo U-505 kaptita dum Dua Mondmilito, modela fervojo, la unua usona pasaĝera dizeltrajno, la Pioneer Zephyr, kaj la kosmoŝipo kiu partoprenis en la spacmisio Apollo 8.

Ekspoziciaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En harmonio kun la ideoj de Rosenwald, multaj ekspozicioj estis dezajnitaj por esti interagaj. Ĉi tiu koncepto estis konservita ĝis hodiaŭ: ekzemple, vi povas promeni tra modelo de la homa koro, lerni pri la historio de la telefono en la Halo de Komunikado, aŭ viziti kopitan karbominejon. La muzeo ankaŭ prezentas la germanan submarŝipon U 505, la nuran submarŝipon kaptitan fare de Usono de Germanio dum Dua Mondmilito, kaj NYC n-ro 999, la unua lokomotivo se temas pri atingi rapidecon de 100 mejloj je horo (mph) = 160 km/h.

La Henry Crown Spaca Centro, nomita laŭ grava donacanto Henry Crown, permesas rigardeton en la komandmodulon de la misio Apollo 8 kaj montras kopion de kosmopramo.

Portempaj ekspozicioj inkludis objektojn savitajn de la Titanic en 2000. En la Muzeo de Scienco kaj Industrio estis ankaŭ gasto la vojaĝa ekspozicio Body Worlds de Gunther von Hagens. Body Worlds 2 estis ekspoziciita tie ĝis la fino de aprilo 2007, sekvita fare de Body Worlds of Animals en septembro 2013.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]