Muzeo de la Holokaŭsto (Gvatemalurbo)
Muzeo de la Holokaŭsto | ||||
---|---|---|---|---|
muzeo ![]() | ||||
Lando | Gvatemalo vd | |||
Situo | Gvatemalurbo | |||
Estiĝo | 2016 | |||
Koordinatoj | 14° 38′ 52″ N, 90° 30′ 41″ U (mapo)14.647642-90.5113224Koordinatoj: 14° 38′ 52″ N, 90° 30′ 41″ U (mapo) | |||
| ||||
Retpaĝo | http://www.museodelholocausto.org.gt | |||
La Muzeo de la Holokaŭsto (hispane Museo del Holocausto) en Gvatemalurbo estas la unua muzeo pri Holokaŭsto en Centra Ameriko [1].
La muzeo malfermis en 2016. Ĝi nuntempe havas provizoran ekspozicion pri la Holokaŭsto pere de kugloj elfarita de la Einsatzgruppen. La ekspozicio estas prezentita de la organizaĵo Yahad -In Unum [2].
La misio de la muzeo estas eduki novajn generaciojn pri la genocido elfarita kontraŭ la Judoj, la amasaj ekzekutoj kaj turmentoj kontraŭ persekutitoj de la Naziismo, tiel kiel aliaj viktimoj de la Dua Mondmilito.
Male al aliaj holokaŭsto-muzeoj en Latinameriko funkcianta en Argentino, Ĉilio, Meksiko, Porto-Riko kaj Kostariko, la muzeo en Gvatemalo temigas malkaŝi la amplekson kaj grandecon de la " Holokaŭsto per Kugloj " (en) en kiu centoj da miloj da judoj en Orienta Eŭropo estis murditaj fare de la murdtaĉmentoj de la nazioj kaj iliaj kunlaborantoj en Dua Mondmilito .
La muzeo ankaŭ elstaras je prezentado de informoj kaj invitado de diskuto pri la genocido farita en Gvatemalo fare de la gvatemala militistaro kontraŭ la indiĝenaj posteuloj de la majaoj dum la Gvatemala Enlanda Milito, kiu atingis sian pinton inter 1980 ĝis 1983 [3][4].
La unua ekspozicio prezentita en la muzeo en 2016 estis ekspozicio de fotoj dokumentante la amasmurdon de orienteŭropaj judoj inter 1941 ĝis 1944. La bildoj estis pruntitaj el la arkivoj de la Nacia Muzeo de Kulturo kaj Historio de Belorusio, la Muzeo de la Granda Patriota Milito en Moskvo, la Imperia Milita Muzeo en Londono, la Prusa Heredaĵa Fotoarkivo en Berlino, la Centro por Nuntempa Juda Dokumentado en Milano, kaj la Usona Holokaŭsta Memora Muzeo [5].
En 2017, la muzeo prezentis ekspozicion pri perforto kontraŭ virinoj surbaze de la rezultoj de esplorado de la organizaĵo Yahad-In Unum [6].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Oficiala retejo.
- ↑ Yahad -In Unum ante la Shoá por balas, con Marco González | Radio Sefarad.
- ↑ Del Valle, José Ángel <Director of the Holocaust Museum, Guatemala, USA>, The Holocaust Museum Guatemala: History and Contemporaneity, UniSa. Sistema Bibliotecario di Ateneo, 2022 doi: 10.1515/iph-2022-2042
- ↑ Ilan Ben Zion, Guatemala Opens First Holocaust Museum in Central America, Hadassah Magazine, 2017-01-13 (en la angla)
- ↑ En la sombra de la historia (en la hispana)
- ↑ Museo del Holocausto, Guatemala Nominated for Leading Culture Destinations Award, InPark Magazine (en la angla)