Saltu al enhavo

Muzeo de la Pakistana Aerarmeo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de la Pakistana Aerarmeo
urdue پاک فضائیہ عجائب گھر, pak fazaiya ajaaeb ghar
angle Pakistan Air Force Museum
Muzeo
Aviadilo F-6, kun la naciaj flagoj de Pakistano kaj de Ĉinio.
Aviadilo F-6, kun la naciaj flagoj de Pakistano kaj de Ĉinio.
Aviadilo F-6, kun la naciaj flagoj de Pakistano kaj de Ĉinio.
milita muzeo [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoSindo
MunicipoKaraĉio
Koordinatoj24° 52′ 19″ N, 67° 5′ 51″ O (mapo)24.87267.0974Koordinatoj: 24° 52′ 19″ N, 67° 5′ 51″ O (mapo)

PublikoAlirebla por la publiko

Muzeo de la Pakistana Aerarmeo (Sindo)
Muzeo de la Pakistana Aerarmeo (Sindo)
DEC
Lokigo de Sindo en Pakistano
Situo en provinco Sindo de Pakistano.

Muzeo de la Pakistana Aerarmeo (Pakistano)
Muzeo de la Pakistana Aerarmeo (Pakistano)
DEC
Situo en Pakistano.

Map
Muzeo de la Pakistana Aerarmeo

Vikimedia Komunejo:  Pakistan Air Force Museum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

 [[Portalo:Oficiala retejo|Oficiala retejo]]
vdr

La Muzeo de la Pakistana Aerarmeo (urdue پاک فضائیہ عجائب گھر, pak fazaiya ajaaeb ghar) estas muzeo pri aerarmeo kaj parko kiu troviĝas proksime al Karsaz Flyover laŭlonge de bulvardo Ŝahrah-e-Faisal en urbo Karaĉio, en la provinco Sindo de Pakistano.[1]

Plimulto de la aviadiloj, armiloj kaj radaroj estas montritaj ekstere en apuda parko; tamen la muzea konstruaĵo enhavas ĉiujn gravajn batalintajn aviadilojn kiuj estis uzitaj de la Pakistana Aerarmeo. La muzeo eĉ gastigas la aviadilon Vickers VC.1 Viking, uzita de Mahometo Ali Ĝinah, la fondinto de Pakistano kaj de Folland Gnat el la Barata Aerarmeo, kiu batalis en urbo Pasrur en Pakistano dum la Barat-Pakistana milito de 1965. La ekspozicio inkluzivas skalajn modelojn de aviadiloj el la unua mondmilito, la dua mondmilito kaj kelkajn pli modernajn aviadilojn, kune kun fotaj galerioj de preskaŭ ĉiuj la eskadroj de la Pakistana Aerarmeo.[2]

La muzeo estis starigita en 1990 en du neuzitaj hangaroj en izolita parto de la bazo.[mankas fonto] La muzeon poste multe kreskiĝis, kompare al sia malriĉa komenco, en la periodo 1999–2004. La aldonoj inkluzivas manĝejojn kaj kelkajn areojn kie infanoj povas ludi.

Administrado

[redakti | redakti fonton]

La muzeon administras komitato gvidata de la Aera Oficisto kiu komandas la Sudan Aeran Komandon; pri la muzeo respondecas ankaŭ administranto.

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]

Elektitaj vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj el la aviadiloj kiuj estas konservitaj en la muzeo:

Krom la Pakistanaj aviadiloj, la vizitantoj povas vidi la kaptitan Folland Gnat de la Barata Aerarmeo, kune kun la Mig 21 de la Afgana Aerarmeo kaj la Antonov An-12 de la Iraka Aerarmeo.

Galerio nome «operacio Swift Retort» gastigas statuon de la tiama komandanto de la Barata Aerarmeo Abhinandan Varthaman, kune kun partoj de la fuzelaĝo kaj vosto de lia aviadilo Mig-21.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (7-a de septembro 2015) “Air Chief inaugurates martyrs monument at PAF Museum Karachi”, The Nation (angle). Alirita 14-a de septembro 2017.. 
  2. (8-a de septembro 2012) “Japanese sailors visit PAF Museum”, Dawn (angle). Alirita 14-a de septembro 2017.. 
  3. "Statue of Indian pilot Abhinandan installed in Karachi's PAF Museum", Dawn, 13-a de novembro 2019. (angle)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]