Muzeo de la Urbo Novjorko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

40°47′33″N 73°57′07″W  /  40.7925°N, 73.95194°U / 40.7925; -73.95194 (Muzeo de la Urbo Novjorko)

Ĉefa fasado de la muzeo, ĉe la Kvina Avenuo.
Ĉefa enirejo ĉe Tweed Courthouse, kiu estis proponita kiel nova hejmo por la muzeo.

La Museum of the City of New York (Muzeo de la Urbo Novjorko) estas artgalerio kaj historia muzeo fondita en 1923 por prezenti la historion de Novjorko, Usono, kaj ĝiaj homoj. En 1982, la muzeo ricevis la oran medalon de la Jarcenta Unuiĝo de Novjorko "en rekono de elstaraj kontribuoj al la Grandurbo Novjorko." Ĝi situas ĉe la norda fino de la Muzea Mejlo de Kvina Avenuo en Manhatano, inter 103-a kaj 104-a Stratoj, turniĝante al Centra Parko. La brika kaj kalkŝtona konstruaĵo kiun ĝi okupas estis dezajnita fare de Joseph J. Freedlander en la novgeorgia stilo. Konstruado komenciĝis en 1928 kaj estis kompletigita en 1930.[1]

La muzeo estas privata ne-profita organizaĵo kiu ricevas registaran apogon kiel membro de la Grupo de Kulturaj Institucioj de Novjorko, ofte konata kiel CIG-oj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Museum of the City of New York Designation Report" New York City Landmarks Preservation Commission (24a de Januaro, 1967)
  2. City-Owned Institutions – History of City-Owned Cultural Institutions. NYC Department of Cultural Affairs. Alirita 2012-05-04.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]