Muzeo de la estonteco (Dubajo)
| Muzeo de la estonteco | ||||
|---|---|---|---|---|
|
| ||||
| muzeo arkitektura strukturo | ||||
| Lando | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj vd | |||
| Situo | Dubajo | |||
| Arkitekto(j) | Killa Architecture vd | |||
| Estiĝo | 22-a de februaro 2022 | |||
| Malfermo | 22-a de februaro 2022 | |||
| Koordinatoj | 25° 13′ 9″ N, 55° 16′ 56″ O (mapo)25.2191255.2821Koordinatoj: 25° 13′ 9″ N, 55° 16′ 56″ O (mapo) | |||
| ||||
| Retpaĝo | https://museumofthefuture.ae/ | |||
La Muzeo de la estonteco, oficiale la Museum of the Future ( arabe متحف المستقبل, DMG: Matḥaf al-Mustaqbal) estas noviga muzeo en la koro de Dubajo, la plej granda urbo en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĝi situiĝas sur Sheikh Zayed Road en la Komerca Centro - Trade Center 2.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ŝejko Muhammad bin Raŝid Al Maktum prezentis planojn por la konstruado de la muzeo la 4-an de marto 2015[1].
La Muzeo de la estonteco estis oficiale malfermita la 22-an de februaro 2022.
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]La sudafrika arkitekto Shaun Killa de la arkitektura firmao Killa Design estas la arkitekto de la konstruaĵo[2]. Ĝi ripozas sur verda, plantita monteto kaj konsistas el nesimetria ringo kun ŝtala kaj vitra fasado. La plantita monteto celas reprezenti la longdaŭrajn radikojn de la tero. La ringo estas dezajnita por simili okulon, tra kiu la vizitanto simbole rigardas en la estontecon. La fasado de la konstruaĵo estas farita el ŝtalo kaj vitro. La proksimume 17 000 mLa ringa fasado, konsistanta el 1024 individuaj elementoj, estas kovrita per araba kaligrafio. La konstruaĵo estas 77 m alta, havas surfacon de 30 000 m² kaj kalkulas 7 etaĝojn. Ĝi ne bezonas subtenajn kolonojn.

Kaligrafio sur la fasado
[redakti | redakti fonton]La emirlanda artisto Mattar bin Lahej respondecas pri 14 000 metroj da arabskriba kaligrafio sur la fasado, montrante citaĵojn en kiuj ŝejko Mohammed bin Rashid Al Maktoum priskribas la estontecon. Inter ili ekzemple:
- "Ni eble ne vivos centojn da jaroj, sed la produktoj de nia kreemo povas lasi heredaĵon longe post nia morto" kaj
- "La estonteco apartenas al tiuj, kiuj povas imagi ĝin, formi ĝin kaj efektivigi ĝin..." [4]
Elstara muzeo
[redakti | redakti fonton]- 2021: Unu el la 14 plej belaj muzeoj en la mondo (National Geographic)[3]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Muzeo de la estonteco (araba kaj angla)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Mary Sophia, Sheikh Mohammed Launches Museum Of The Future In Dubai. En: Gulf Business. la 5-an de Marto 2015, alirita la 27-an de Februaro 2022.
- ↑ (de) BauNetz: Die Zukunft hat ein Loch - Museum in Dubai von Killa Design, la 23-an de Februaro 2022.
- ↑ 3,0 3,1 (en) Gulf Business, Dubai’s Museum of the Future named among the world’s 14 most beautiful museums, la 2-an de Aŭgusto 2021.
- ↑ (de) Fadhl Romaima: Dubais Museum of the Future zählt zu den 14 schönsten Museen der Welt. En: Ghorfa Arab-German Chamber of Commerce and Industry. Alilrita la 27-an de Februaro 2022.






