Musée de la Vie romantique

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Muzeo de la romantisma vivo)


Musée de la Vie romantique
arta muzeo • literatura muzeo • dommuzeo
Lando Francio
Regiono Francilio
Situo 9-a arondismento de Parizo
Urbo Parizo
Adreso Hôtel Scheffer-Renan
16 rue Chaptal
9-a arondismento
Situanta sur rue Chaptal
Estiĝo 1987
Malfermo 1987
Koordinatoj 48° 52′ 52″ N, 2° 19′ 59″ O (mapo)48.8812.333Koordinatoj: 48° 52′ 52″ N, 2° 19′ 59″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Musée de la Vie romantique (Parizo)
Musée de la Vie romantique (Parizo)
DEC
Map
Musée de la Vie romantique
Kolektoj Ary Scheffer, George Sand
Jaraj vizitantoj: 154 663 (2019)
Parto de Paris Musées vd
Retpaĝo museevieromantique.paris.fr
vdr

La Musée de la Vie romantique (Muzeo de la Romantisma Vivo, aǔ simple Muzeo de la Romantismo) staras ĉe Montmartre en la 9-a arondismento de Parizo, 16 rue Chaptal, Parizo, Francio, en domego de 1830, iama loĝejo de la pentristo nederlanda Ary Scheffer kaj enhavas studiojn, forcejon, malgrandan ĝardenon, kaj korton. La muzeo estas malfermita ĉiutage escepte lunde. La konstanta kolekto pri romantismo de la unua duono de la 19-a jarcento estas senpaga. Tamen oni devas pagi por la portempaj ekspozicioj. La plej proksimaj metrohaltejoj estas Pigalle, Blanche, Saint-Georges, kaj Liège.

La Musée de la Vie romantique estas unu el la 14 Muzeoj de la urbo Parizo kiuj estis aligitaj ekde la 1a de Januaro 2013 en la publika institucio Paris Musées.

En la teretaĝo de la pavilono konstruita en 1830, la muzeo ekspozicias la memoraĵojn de la romanistino George Sand, kiu venis ofte kiel najbarino viziti la pentriston. La salonoj montras ŝian vivarton pere de pentraĵoj, desegnoj, skulptaĵoj, mebloj, juveloj kaj objektoj el ŝia domo de Nohant en Berry heredigitaj en 1928 por ties uzado al la urbo Parizo fare de ŝia nepino, Aurore Lauth-Sand.

Supre, la salonoj rememorigas la figuron de Ary Scheffer kaj de liaj samtempuloj - kiel de la filozofo Ernest Renan, kiu iĝis lia bonevo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hélène Rochette, Maisons d'écrivains et d'artistes. Paris et ses alentours, p. 36-39, Parigramme, Paris, 2004

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]