Muzeo pri agrikulturaj tekniko kaj laboro (Börry)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo pri agrikulturaj tekniko kaj laboro
muzeo

LandoGermanio
Federacia landoMalsupra Saksio
SituoEmmerthal

vdr

La Muzeo pri agrikulturaj tekniko kaj laboro (germane: Museum für Landtechnik und Landarbeit) troviĝas en Börry, vilaĝoparto de Emmerthal, Germanio, Frenker Straße nr 22. Ĝi malfermitis en 1990.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Paŝtiĝantaj ŝafoj ĉe la rivereto Emmer, tre proksime de la muzeo

Historia rondirado tra du jarcentoj da agrikulturo en la regiono Weserbergland atendas onin en la muzeo en Börry. Monumentprotektiaj kontruaĵensemboj kun farmista domo (1818), garbejo (1851), ŝafujo, bakejo kaj malnova romanikstila preĝejo en Niederbörry. Ĝi estas de 1288. La ekzpoziciojn prizorgas amikara societo, kiu okazigas ankaŭ ĉiujare solenan Tagon de rikolto kaj Metiistan tagon ene de la muzeo. Dum tiaj tagoj surbiene kaj en enripareje oni laboris laŭ malnovaj manieroj.

En la konstruaĵoj kaj sur la granda liberaera zono (kun tri remizoj) ekspozicioj pri diversaj temoj kondukas onin tra la evoluo de personare intensa farmbieno al altteknika bieno de hodiaŭ. Krome eblas admiri malnovajn atelierojn de diversaj metiistoj (ĉarfaristoj, forĝistoj, ŝufaristoj ktp.). En la remzijoj parkumas grandaj instrumentoj por surkampa uzo kaj traktoroj konstruitaj de post 1937.

Dum la tuta tempo muzea kafejo ene de la malnova bakejo dorlotas la vizitantojn gastronomie.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Arbeitskreis der Museen im Landkreis Hameln-Pyrmont (eld): Museumsführer für den Landreis Hameln-Pyrmont, faldfolio, 1-a eldono, 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]