Muzeo pri asekuroj (Gotha)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La muzeo, tre proksime de la stacidomo centra.
Monumento por Arnoldi en Gotha.

La Muzeo pri asekuroj (germane: Versicherungsmuseum) troviĝas en Gotha, Bahnhofstraße nr 3a.

Historio[redakti | redakti fonton]

For estas la tempoj kiam Gotha ankoraŭ bonmotive reklamis por si kiel urbo de la asekurkompanioj. La Malvarma milito kaj la divido de Germanlando ĝis 1990 finis definitive tradicion de pli ol unu jarcento. Ĉio komenciĝis en 1820 respektive en 1827 per la instalo de la bazaj - por la unua foje superregionaj - asekurkompanioj specialigitaj kontraŭ bruldamaĝoj kaj pri asekuroj pri vivo, sub la formo de societoj de reciproka helpo.

Malfermitis en 1998 muzeo siaspece unika sub la nomo Gothaer Haus der Versicherungsgeschichte, sur historia loko. Post nova konceptigo de la ekspozicio ĝi nomiĝas ekde somero 2009 Deutsches Versicherungsmuseum E.W. Arnoldi. Ne estas hazarde elektita la nova nomo sed por fari grandan omaĝon al la patro de la germana asekurkompaniado, Ernst Wilhelm Arnoldi.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La muzeo gastas en domo kontruita en 1893/94, kie iam estis la banko Neue Lebensversicherungsbank. La impona historiisma konstruo faritis laŭ planoj de Bruno Eelbo. Parto de la muzeo estas ankaŭ la Arnoldi-salonego en la unua etaĝo. Al tio kondukas fortimpresa, vitre tegmentita ŝtuparo. Ĉe ties fino memorigas tripartita marmorciklo de la lepsika skulptisto Adolf Lehnert pri la vivetapoj de la homoj.

Konsistigas la muzeon la historia kunvena salonego (la jam menciita Arnoldi-salono) kaj la koridoroj de la domo. Ĝin uzas ekde 1995 la turingia financtribunalo kaj la socialtribunalo de Gotha. Tamen povas esti postflarataj asekurkompaniaj spuroj ĉie ajn en la domo: ankaŭ la skulptaĵoj ĉe la enirejo de la novrenesanca konstruaĵo estas de Lehnert temantaj pri du aliaj temoj en kunteksto kun asekuro - ĝojo kaj malĝojo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 108-109

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo muzea. Arkivigite je 2014-09-30 per la retarkivo Wayback Machine