Muzeo pri komunikado (Berlino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo pri komunikado
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Berlino
Estiĝo 1872
Koordinatoj 52° 30′ 35″ N, 13° 23′ 13″ O (mapo)52.509713.3869Koordinatoj: 52° 30′ 35″ N, 13° 23′ 13″ O (mapo)
Muzeo pri komunikado (Berlino) (Berlino)
Muzeo pri komunikado (Berlino) (Berlino)
DEC
Muzeo pri komunikado (Berlino)
Muzeo pri komunikado (Berlino)
Situo de Muzeo pri komunikado (Berlino)
Map
Muzeo pri komunikado
Retpaĝo http://www.mfk-berlin.de
vdr

La Muzeo pri komunikado (germane Museum fŭr Kommunikation Berlin) estas elmontradejo grava en Berlino, Germanujo (Leipziger Straße 16 aŭ Mauerstraße 75). Antaŭaj nomoj muzeaj estis Reichspostmuseum kaj (ekde 1960) Postmuseum der DDR.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo starigitis inter 1893 kaj 1898 laŭ komisio de Regna poŝto kaj poŝtmuzeorganizantoj laŭ planoj de Ernst Hake, Heinrich Techow kaj Franz Ahrens. La ampleksa komplekso estis etendiĝo de ĝuste antaŭe en 1871 fondita Regna poŝto. Responsa stariginto estis tiam Carl Schwatlo. De la tuto post gravaj damaĝoj dum la Dua mondmilito restis nur la dua korta komplekso. Ĝis 1935 peris aĵojn al la Regna muzeo ekz. ankaŭ Philipp Kosack.

Post trafika kaj ekonomia ekfloro post 1871 fariĝis praktika unuiĝo inter poŝto kaj telegrafio kio neprigis en 1898 ankaŭ plietendigon de la domo por la Supera oficejo kun aneksa muzeo. Dume la aloj de ĉe Leipziger-strato kaj Mauer-strato modestis laŭ itala renesancmodelo, la eroj rekte ĉestratangule barokegis kun kronoj kaj fortimpresa terglobo. Temis pri verko de la skulptisto Ernst Wenck kiu simboligu la tutmondan gravecon de poŝto. Kion partopreni volis memkompreneble ankaŭ la Germana Imperiestra Regno. Maltantaŭe estas granda kaj lumigita korto muzea.

Post restaŭradoj inter 1958 kaj 1963 la elmontradaj salonegoj modernigitis. Post Turniĝo oni koncentriĝis pri novigo de la luma korto kaj de la fasadoj.

Sekcioj enmuzeaj/temoj traktataj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • arkivoj fota, filma kaj poŝta
  • arto en komunikado
  • filatelo
  • kartografio
  • komputiloj kaj interreto
  • leterinterŝanĝkulturo kaj skribado
  • loĝistikoj letera kaj pakaĵa
  • ludiloj rilataj al poŝtumado
  • mona trafiko
  • poŝtejoj
  • radifonio kaj televido
  • reklamo por kaj per poŝto
  • teĥniko de datentransdonado
  • telefono kaj telegrafio
  • uniformoj en la kuro de historio
  • veturiloj kaj vojaĝado

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]