Muzeo pri vitraj aparatoj (Cursdorf)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo pri vitraj aparatoj
muzeo • teknika muzeo
Lando Germanio vd
Situo Cursdorf
Adreso Ortsstraße 23, 98744 Cursdorf
Poŝtkodo 98744
Koordinatoj 50° 34′ 18″ N, 11° 7′ 39″ O (mapo)50.571657211.1275224Koordinatoj: 50° 34′ 18″ N, 11° 7′ 39″ O (mapo)
Muzeo pri vitraj aparatoj (Cursdorf) (Germanio)
Muzeo pri vitraj aparatoj (Cursdorf) (Germanio)
DEC
Muzeo pri vitraj aparatoj (Cursdorf)
Muzeo pri vitraj aparatoj (Cursdorf)
Situo de Muzeo pri vitraj aparatoj (Cursdorf)
Map
Muzeo pri vitraj aparatoj
Retpaĝo http://www.glasapparatemuseum.de/
vdr
La muzeo en la domo Dorfgemeinschaftshaus.

La Muzeo pri vitraj aparatoj (germane: Historisches Glasapparatemuseum) troviĝas en Cursdorf, Ortsstraße nr 23.

Priskribo de la loko[redakti | redakti fonton]

Cursdorf estas historia centro de turingia vitrotradicio teknika: ekde 1903 fabrikitis surloke vitraj aparatoj por fizikaj kaj kemiaj eksperimentoj. Pro tio oni faris en 1999 muzeon troviĝantan ekde 2002 en la Domo de la vilaĝa komunumo.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

En kvar salonoj vidindas ĉio disde laboratoriaj vitraĵoj ĝis vakuaj tuboj. Fenomenoj de gaso-malŝargoj estis ĝis la mezo de la 19-a jarcento ja nur marĝena esplorobjekto.

Tio tute ŝanĝiĝis kiam en 1857 Julius Plücker, matematikisto kaj fizikisto el Bonn reprenis iniciativon de la vitro-teknikisto Heinrich Geißler. Tiam li aparte utiligis la de Geißler inventita vakuo-pompilon. Krom la geißler-aj tuboj tre rapide ekfamiĝis inter sciencistoj la novaj spektrotuboj. Plibonigis tiujn esplorojn i.a. Wilhelm Hittorf, Eugen Goldstein, Heinrich Hertz, William Crookes, Philipp Lenard, Joseph John Thomson. Sed la krono iĝis sendube la malkovro de nova speco de radioj fare de Wilhelm Conrad Röntgen en la jaro 1895-a!

Ankaŭ aliaj bazaj malkovroj de tiam ĝis hodiaŭ efikadas sur la kampo de elektroniko pri komunikado kaj kapacito, lumigado, datuma transmisio ktp.

La tuboj - ofte faritaj de disĉiploj de Geißler kaj posteŭlaj sciencistoj - gravas ekde jardekoj en eksperimentaj prelegoj ĉe lernejoj respektive universitatoj. La plej belajn inter ili admireblas en ĉi tiu muzeo: danke al tio eblas atenti pri la tradicio. Kelkaj el ili substrekas altan didaktikan valoron, aliaj la kiel eble plej bonan historian aŭtentikecon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 39

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]