Muzika industrio
| Muzika industrio | ||
|---|---|---|
| type of industry (en) | ||
| kreema industrio • amuzekonomio | ||
| Agokampo | muziko | |


Muzika industrio estas la sektoro de la ekonomio kiu okupiĝas pri produktado, eldonado, distribuado, komercado kaj vendado de muzikproduktoj, kiuj povas esti diskoj, registraĵoj, muziklibroj, partituroj, ktp. Pro la populara akcepto de tiaj produktoj, la disvastigo de la industrio forte rilatas al amaskomunikiloj: nome radio (jam en la komenco de la 20a jarcento), televido (dum la dua duono de la 20a jarcento), interreto (komence de la 21a jarcento) ktp.
Muzikeldonejo
[redakti | redakti fonton]Muzikeldonejo estas la entrepreno de muzikeldonisto. Muzikeldonejoj disdonas verkojn de la muziko. Ili povas esti subdividitaj en eldonejoj de arta muziko (klasika muziko, ĵazo) kaj tiuj de distra muziko. Muzikeldonejoj de artmuziko mastrumas grandparton de siaj enspezoj el notopresaĵoj resp. paperaj varoj (muzikaĵoj). Kompare kun tio eldonejoj de la distra fako enspezas je pli granda parto per la utiligo de sia muzikoj per radio, televido, kinofilmo kaj scenejo (t.n. prezentorajtoj) aŭ per depagoj de la produktantoj de sonregistraĵoj (t.n. meĥanikaj rajtoj).
Muzikeldonejoj
[redakti | redakti fonton]Aparte de tiaj grandaj industriaj muzikofabrikoj aparte ekde la fino de la 1990-aj jaroj ankaŭ aldoniĝis multaj etaj muzikeldonejoj, kiuj ofte nur publikigas pere de la interreto aŭ per elsendfluo, ekzemple per la programo spotify - ekzemploj de tiaj pli etaj muzikeldonejoj estas la esperantlingva Vinilkosmo, ESP Disk, Believe Music aŭ Dunst Records. Tiuj muzikeldonejetoj tendence listiĝu ĉi-tie per interna ligilo, se ili havas propran esperantlingvan vikipedian artikolon, ĉar al ili povas manki vikipediaj internaj ligiloj. Kompreneble tio limiĝu al komercaj instalaĵoj por kiu la disvastigo de muzikaj sondosieroj estas la ĉefa aŭ sola celo - en interreto oni fakte en ĉiu retpaĝo povas ligi iun dondosieron aŭ filmdosieron - sole tio ne jam igas la retpaĝon esti propra "muzikeldonejo".
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Castro Music Arkivigite je 2020-12-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Salon article on Courtney Love's criticism of record industry business practices Arkivigite je 2010-01-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Federal Trade Commission press release regarding price fixing
- Antitrust settlement in Nevada price-fixing case

