Muzika notacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Notacio estas en muziko la grafika fiksado de muzikaj parametroj kiel tonalto, -daŭro kaj -laŭteco en por tio evoluigita notskribaĵo. Ĝi ebligas unuflanke, skribe dokumenti jam konatajn muzikaĵojn, kaj tiel parte anstataŭas la tradicion per antaŭludado aŭ antaŭkantado. Dokumentado de melodio estas ankaŭ la stiftruloj kaj diskoj en gurdo kaj muzikskatolo, sed krom tio la notacio estis ĝis invento de la sonregistrado la ununura ebleco, registri aŭskultitan muzikon alimaniere ol per memoro. La dua granda avantaĝo de notacio konsistas en tio, esprimi novajn melodiojn kaj aliajn muzikajn ideojn nure perskribe. Nur la tiel atingita ebleco, transdoni ideon sen devi ludprezenti ilin, ebligas, ke unuopaj personoj kreu grandiozegajn kaj kompleksegajn verkojn.

Preludo el Suito por liuto g-minora BWV 995 (transskribaĵo de Suito por violonĉelo n-5 5, BWV 1011), manskribaĵo de Johann Sebastian Bach

La moderna okcidentuma notskribo

Eroj de notacio

La grafikaj eroj de moderna notskribo estas unue la notliniaro el kvin linioj, sur kiu estas prezentataj krom informoj pri tempo, taktspeco, dinamiko kaj instrumentigo la ludendaj tonoj en formo de notoj, kiujn oni legas ekde maldekstre dekstren. Je tio diferencaj notoformoj (notvaloroj) prezentas la diferencajn tondaŭrojn, kaj la vertikala pozicio la tonaltojn. Du notlinioj reprezentas distancon de tercio; la distanco de noto situanta inter la linioj al tiu sur najbara linio estas sekundo. La klefo komence de ĉiu notliniaro difinas referenctonon por certa notlinio, el kiu dedukteblas la aliaj tonaltoj: en la ilustraĵo la tono g’ sur la dua linio de malsupre. En la ilustraĵo oni ne nur povas legi la relativajn tondistancojn (tercio kaj sekundo), sed ankaŭ dedukti el la violonklefo, ke temas pri la tonoj a’–c’’ kaj a’–b’. Por tonoj, kiuj situas tro altaj aŭ malaltaj por trovi lokon sur la linioj, oni uzas helpliniojn.

En plurvoĉaj muzikpecoj estas kutime meti plurajn notliniarojn unu sub la alian, kiuj ĉiu entenas unu voĉo, tiel ke samtempaj muzikaj okazantaĵoj estas aranĝitaj unu super la alia. Tiam oni parolas pri partituro. En tiu la liniaroj por pli malaltaj tonoj plejofte ricevas basklefon, kiu markas malsame al violonklefo la tonon f kiel referenctonon sur la dua supra linio.

Ekzempla ilustraĵo

Je la jena ekzemplo de simpligita prezentado de la komenco el la valso „An der schönen blauen Donau“ de Johann Strauß (filo) (Pri tiu ĉi sono aŭdu) la bazaĵoj de moderna notacio estas bone klarigeblaj.

Komenco de la valso „An der schönen blauen Donau“, simpligite notita
  1. Maldekstre supre plejparte troviĝas la tempoindiko, ofte en la itala, ĉikaze la signifo estas „valsotempo“. Sub tio aŭ apude povas stari la pli konkreta metronomo-indiko en BPM („batoj per minuto“), ĉiekzemple 142 kvaronnotaj batoj en ĉiu minuto.
  2. La indiko pri la taktspeco fiksas la kvaronon kiel mezurbato de la melodio: La tri-kvarono-takto havas sian pezocentron ĉe la taktokomenco, Post la ĉefa bato sekvas po du pluaj batoj, antaŭ ol nova
  3. taktostreko indikas la komencon de la venonta mezuro.
  4. Tute maldekstre en la sistemo troviĝas la klefo, ĉikaze la violonklefo, kiu indikas, ke la dua malsupra linio reprezentas la tonon g’. Dekstre apude staras la
  5. antaŭsignoj: La du diesoj sur la linioj de f’’ kaj c’’indikas, ke ambaŭ tonoj f kaj c estu ludataj en ĉiuj oktavoj duontonon altigitaj, do kiel f# kaj c#, el kio rezultas D maĵora aŭ b minora kiel tonalo de la valso. Ĉi tiuj antaŭsignoj validas por la tuta linio tiel longe, kiel ili ne estas mallongdaŭre (ĝisfine de la takto) estas anstataŭigataj per aliaj alteraciiloj aŭ (plejparte lige kun duobla mezurostreko) ili estas anstataŭigataj per aliaj ĝeneralaj antaŭsignoj. Klefo kaj antaŭsignoj estas notitaj denove ĉe la komenco de ĉiu linio.
  6. Ĉiujn ĉi nun menciitajn indikojn muzikisto devus legi kaj konsideri, antaŭ ol li ludas la unuan noton: kvaronnoto sur la tono d’, kies dinamikon (laŭtecon) indikas la sube staranta mf (ital. mezzo forte = mezlaŭte, kutima laŭteco). En ĉi tiu kazo tuj post la unua noto sekvas mezurostreko, antaŭ ol plena mezuro el tri kvaronbatoj finiĝis. La peco do komenciĝas ne per la unua akcentita, sed per la malakcentita tria mezuroparto, anakruzo.
  7. La venonta kvaronnoto (denove d’) nun sonas sur la unua bato de la sekva mezuro. Ĝi estas ligita per
  8. legato- aŭ ligarko kun la sekvaj notoj f# kaj a’, kiuj ne devus esti ludataj nove artikulaciataj, sed ligitaj kun la antaŭa.
  9. En la sekva mezuro troviĝas duona noto a’, kiu daŭras la unuajn du batojn kaj al kiu sekvas
  10. kvaronnoto. Sur ĉi tiu loko troviĝas du notokapoj unu super la alia sur la pozicioj f#’’ kaj a’’, kio signifas, ke tiuj du tonoj eksonu samtempe. Krome ekzistas stakato-punkto, kiu indikas aparte mallongan artikulacion. Post denova ekludado de ĉi tiu dusono sekvas
  11. paŭzo laŭ longeco de kvaronbato. Per la sekvanta anakruzo ripetiĝas la antaŭa motivo tercion pli malalte.
  12. Sub la lastaj tri mezuroj estas dekresĉendo-forko, kiu postulas malpliiĝon de laŭteco; ankaŭ oni povus skribi „decresc.“ aŭ „dim.“ (diminuendo). Kutime sub la notliniaro oni skribas en kursiva skribo tiujn instrukciojn, kiuj rilatas al dinamiko kaj la prezentkaraktero, super la notoj troviĝas en grasaj literoj la informoj pri la rapideco, ekz. „accel.“ (accelerando) aŭ „a tempo“.
Manskribaĵo el la 16-a jarcento

Historio

Antika kaj ekstereŭropa notacio

Multo indikas sur tio, ke en antikva Egiptio ekde la 3-a jarmilo a.K. ekzistis iaspeca notskribo kaj ankaŭ aliaj popoloj provis skribe fiksi muzikon.

La epitafo de Seikilos

La unua plenevoluigita kaj komplete malĉifrita notacio estas la greka, kies unua aperado laŭ variaj fontoj estas datebla jam en la 7-a jarcento a.K. aŭ nur ĉ. 250 a.K. Ĉi tiu notacio uzis literojn, eble nomatajn laŭ la kordoj de la citro, por la tonalto kaj markis per simboloj skribitaj super ili la tondaŭron. Ĝi estas postlasita sur multaj fragmentoj, tamen ekzistas nur unu sola komponaĵo komplete konservita tiamaniere per enskribo, la epitafo de Seikilos, ĉizita dum la 2-a jarcento a.K. en tombŝtonon proksime de Efeso.

En Eŭropo la greka notacio perdiĝis post la falo de la Romia Imperio, ĝia posta malĉifrado eblis nur helpe de romiaj muzikteoriaj skribaĵoj el la unuaj postkristaj jarcentoj. Kiel rapide forgesiĝis ĉi tiu tradicio, montras jena citaĵo de la episkopo Isidoro de Sevilo el lia Etymologiae (ĉ. 625), en kiu li asertas, ke ne eblas noti muzikon:

Nisi enim ab homine memoria teneantur, soni pereunt, quia scribi non possunt (Etym. III, cap. 15)
(Ĉar se ili ne estas tenataj en la memoro fare de homoj, la tonoj foriras, ĉar ili ja ne estas noteblaj.)

Ekster Eŭropo precipe en Ĉinio, Japanio kaj Barato evoluis notacisistemoj, kiuj notis ofte apud aŭ super la kantata teksto la melodion, tamen allasis multajn liberecojn. Krom tio tamen ankaŭ oni uzis tabulaturojn por instrumentaj komponaĵoj. La araba notacio, uzata ekde la 13-a jarcento, ĉefe radikis en la tie postlasita greka tradicio, sed preskaŭ ne pluevoluis, ĉar dominis la improviza karaktero de la muziko.

Entute estas konstateble, ke escepte la grekojn ĉe la plej multaj popoloj notskribo prefere servis kiel memorhelpilo por plejparte improvizata muziko kaj malpli por tio, konservi melodiojn por la posteularo. La pli ekzakta notsistemo ankaŭ tial evoluis en Eŭropo, ĉar la pli libera, improvizita muziko eniĝis la fonon favore al la eklezia tradicio de komponitaj kaj laŭrite ripeteblaj psalmodioj kaj ĥoraloj.

Neŭmoj

Meze de la 9-a jarcento en eŭropaj monaĥejoj evoluis nova speco da muzikskribo por gregoriaj ĉantoj, kiu uzis kiel simbolo neŭmojn, kiujn oni notis super la teksto. Ili prezentis bildigon de la mangestoj de la ĥorestro aŭ de la kantoro (greke νεύμα: mangesto). Unuopa neŭmo reprezentis certan melodian frazaĵon. En diversaj landoj oni tamen uzis malsamajn grafikajn signojn. La plej frua fonto de ĉi tiu notacio troviĝas en „Musica disciplina“ de Aŭreliano de Réôme ĉ. 850. Pli frue datiĝaj fragmentoj de okcidentgotaj neŭmoj el Iberio ĝis nun ne malĉifreblas. el la fino de la 12-a jarcento devenas la „Lambacher Messe“, kies originalo estas en monaĥejo Melk.

Kantmanskribaĵo de Jena, neŭmoj en liniaro

Guido de Arezzo

Al la senlinia neŭmonotacio oni aldonis iom post iom horizontalajn liniojn, komence du kolorajn notliniojn por la tonoj f kaj c, por marki la duontonopaŝojn e-f kaj b-c. Por ekkapti ekzakte ankaŭ la tonpaŝojn inter la linioj, Guido de Arezzo enmetis komence de la 11-a jarcento trian linion inter la f- kaj c-liniojn. La tercoliniaro, per kiu ĉiu diatona paŝo estas ekzakte markebla, estis inventita. Guido ankaŭ rekomendis meti laŭbezone super aŭ sub la tri liniojn kvaran linion.

Anstataŭ koloron Guido nun uzis literojn (c aŭ f) ĉe la komenco de notlinio, por marki unu el la duontonaj pozicioj kaj tiel difini la absolutan tonalton. Per tio Guido ankaŭ inventis la klefon. Li uzis ĉefe minusklan c, kiu reprezentis la c’. La f pli malofte aperis, sed transdaŭris la epokojn kiel f- aŭ bas-klefo.

Guido spertis tamen en la praktika instruo, ke la absoluta notacio enhavas didaktikan mankon. Kvankam la modalaj rilatoj de la tonpaŝoj restas relative samaj, oni nomas ilin pokaze malsamaj depende de la tonalto. Tial Guido inventis kompletige la relativan solmizadon, per kiu oni kantas kaj la duontonan paŝon e-f kaj ankaŭ la duontonan paŝon b-c (poste ankaŭ a-bb) per la ĉiam samaj tonsilaboj „mi-fa“.

La sukcesoj de Guido rezultas el didaktikaj intencoj. Per la tercoliniaro li unuafoje ekzakte vidigis tonpaŝojn; per relativa solmizado li markis laŭfunkcie la duontonopaŝojn, tiel ke lernantoj ĉiam tuj povu artikulacii kaj kanti ilin; per la guida mano finfine Guido inkluzivis la „kom-/kun-prenan“ manon en la lernadproceson. Ĉi tiu faskigo de variaj incitoj estas tiel efika, ke muzikinstruistoj senŝanĝe aplikas la metodon de Guido ĝis nun.

Celo de la solmizado ne estas anstataŭi la absolutan notacion, sed nur parkerigi la relativajn interrilatojn de la tonoj, simile tiel, kiel oni uzas arabajn ciferojn, por marki melodiojn (1 = ĉiam baztono), aŭ romiajn ciferojn, por marki harmoniojn (I = ĉam toniko). Tiuj ĉi didaktikaj rimedoj tute ne pridubigas sencon kaj neceson de absoluta notacio.

Dum la tempo de Guido kaj ankoraŭ longe poste por la kantado plejparte sufiĉis kvar linioj. Tion ĉi ne nur kaŭzis la malgranda tonamplekso de la ĥoraloj, sed ankaŭ la flekseblaj klefoj. Ili ebligas alĝustigi la tonamplekson de voĉo aŭ melodio en la notliniaron. La kvarlinia neŭmosistemo kun c-klefo lige kun neŭmoj de kvadratnotacio ĝis nun estas en uzo en la sakrala muziko. Por tre altaj aŭ malaltaj tonoj oni uzis resp. uzas same kiel en moderna notacio helpliniojn. Ĉi tiu notacimaniero kun kvar seninterrompaj notlinioj ankaŭ nuntempe troviĝas en ĥorallibroj.

Por aliaj celoj kaj variaj muzikinstrumentoj poste oni ankaŭ uzis sistemojn kun pli aŭ malpli linioj. La moderna sistemo kun kvin linioj ekestis en Francio dum la 16-a jarcento, tamen ĝis en la 17-a jarcento ankaŭ aliaj skribmanieroj estis kutimaj. La C-klefon preferatan de Guido multkampe anstataŭis F- kaj G-klefoj, kiuj fakte estas nur uzataj kiel violon- kaj basklefo.

Modalnotacio

Por povi aparte difini la ritmaron en notacio, en okcidenta Eŭropo evoluis dum la t.n. epoko de Notre Dame en la 12-a jarcento ĝis komence de la 13-a jarcento la modalnotacio. Ĉi tiu male al la nuntempe uzata notacio baziĝas ne sur unuopaj batoj en la taktstrukturo, sed sur ses elementaj ritmoj (modaloj), kiuj orientiĝas je grekaj versmezuroj. En la notacio ĉiun modalon formas aro de du ĝis kvar notoj (ligaturoj). La fakte uzataj notosignoj ege varias. Ekzemple ekzistas tradiciitaj kantofolioj, kiuj uzis por markado de la ligaturoj neŭmojn, hufonajlan, kvadratan kaj eĉ mezuronotacion, tamen estis notitaj modale.

Mezurnotacio

Ĉar modalnotacio permesis nur limigitan nombron da diferencaj ritmoj, precipe por la notado de nure instrumenta muziko baldaŭ ekestis la neceso de reformo. La enkonduko de la (nigra) mezurnotacio en la 13-a jarcento (ars nova) ebligis pro la uzado de diferencaj notvaloroj ankaŭ la notadon de la ritmo. La tiamaj notvaloroj nomiĝis maxima, longa, brevis, semibrevis, minima kaj semiminima, ilia ekzakta metrika interrilato dependis de la uzataj mezuroj kaj la valoroj de la najbarnotoj.

Moteto el la 15-a jarcento, blanka mezuronotacio

En la 15-a jarcento pro la pligrandigo de la manskribaĵoj la plenigo de la notkapoj estis tro elspeza, ĉar ĝi konsumis tro multe da altvalora inko; krome la uzata papero estis pli maldika kaj pli rapide ŝiriĝis en malseka stato: ekestis la t.n. blanka mezurnotacio. Oni nigrigis nur aparte malgrandajn notvalorojn (komp. apudan faksimilon de moteto, kiun Loyset Compère komponis supozeble en 1472).

La moderna taktmezuro

En la 15-a jarcento oni ankaŭ komencis dividi notliniojn helpe de vertikalaj linioj, t.n. mezurstrekoj, en dividaĵojn. Ĉi tiuj partoj tamen ne estis taktoj en moderna senco, ĉar ja ankaŭ la muziko de tiu tempo ofte enhavis malregulajn modelojn, sed oni uzis ilin por indiki en partituroj, ĉe kiuj lokoj la malsamaj voĉoj ludu aŭ kantu samtempe.

Fine de la 17-a jarcento oni enkondukis la modernan ritman sistemon kun taktspecoj kaj taktostrekoj, kiu elprenis el la mezurnotacio la pli malgrandajn valorojn de la blanka mezurnotacio.

El la historio de la moderna notacio videblas, ke ĝia evoluo ekestis ĉefe el la postuloj por kantata muziko, kaj fakte oni ofte aŭdas, ke ĝi estas maltaŭga por la notado de instrumenta muziko. Multaj provoj dum la lastaj du jarcentoj, reformi la sistemon de notskribo, ĉiuj tamen malsukcesis, ĉu pro la konservema sinteno de la muzikistoj aŭ ĉar la novaj sistemoj ja estis malpli taŭgaj ol la malnova. Por certaj specialkampoj tamen ekzistas ankaŭ alternativaj notskriboj, kiuj parte baziĝas sur antikvegaj tradicioj.

La notmetado ekde manskribaĵo al komputilpresaĵo

Kopiistoj

La feroca manskribo de Beethoven (pianosonato op. 109)

La evoluo de notmetado pasis simile kiel la historio de skribata vorto. Post nototekstoj ĉizitaj aŭ gratita en ŝtonon aŭ en argilon baldaŭ inko kaj papero evoluis kiel ideala rimedo.

La pli aŭ malpli legeblaj manskriboj de diversaj komponistoj povas eldiri multan pri iliaj personecoj, oni komparu nur la unuecan kaj regatan manskribon de Johann Sebastian Bach (plej supre bildigita) kun la apuda eltranĉaĵo de la pianosonato E-maĵora op. 109 de Ludwig van Beethoven. Ĝis nun deĉifrado de manskribaĵoj estas malfacila tasko por spertuloj, se estas distingende, ĉu ekzistas stakatopunkto aŭ nur inkmakulo, aŭ se oni volas adekvate reprodukti – kiel ofte ĉe Franz Schubert – la grafikajn interŝtupojn de akcentokejlo al diminuendoforko en la presado.

Se komponisto verkis partituron de nova orkestraĵo, estis tasko de kopiistoj, kopii el tiu la voĉojn de la unuopaj instrumentoj, kiu estis temporaba laboro. Se verko estis finfarita nur lastmomente, oni devis rapidi, kaj el multaj atestoj ni konas priskribojn de „ankoraŭ malsekaj notfolioj“, el kiuj la muzikistoj ludis praprezentadon.

Presarto

Post enkonduko de la presarto ankaŭ la notskribistoj komencis ekperimenti per ĉi tiu tekniko kaj presis per gravuritaj aŭ tranĉitaj ŝablonoj el ligno kaj metalo. Poste oni ankaŭ transigis la principon de moveblaj literoj sur la notpresadon, kiel videblas en la supra ilustraĵo de la meso de Palestrina. Por notpresado kun moveblaj, libere kombineblaj tipoj la publikado de Pierre Attaingnant estis aparte grava. Unuafoje muzikaj verkoj povis aperi en grandaj eldonkvantoj kaj tiel fariĝi publike alireblaj. La ege pli grandan parton de muziko tamen oni plue ludis el manskribita materialo.

Notgravurado

Dum la 18-a jarcento notgravurado per kuproplatoj pli kaj pli disvastiĝis en Francio, kaj pro sia supera kvalito ĝi baldaŭ venkis en la plej gravaj muzikeldonejoj de Eŭropo. La tikla tasko de notgravuristo konsistas en tio, ordigi la disdonadon de sistemoj kaj taktoj kun ĉiuj siaj kromaj surskribaĵoj kaj simboloj tiel, ke por ludanto ekestas organe legebla tutaro kun taŭgaj lokoj por turni la foliojn, kaj skizi ĉi tiun modelkoncepton spegulaĵdirekten sur la notgravurplaton (plumbo-stano-antimono-alojo). La propra gravurado tiam okazas per rastralo, kiu skribas la kvin paralelajn notliniojn samtempe, per diversaj ŝtalstampiloj kaj aliaj gravuriloj kaj ĉiziloj. Kiel submetaĵo servas uzita litografiŝtono. Je tio oni enbatas klefojn, antaŭsignojn, notojn, malgrandajn ligarkojn, krampojn kaj la kompletan skribon per ŝtalstampiloj. Notkolojn, trabojn, mallongajn taktostrekojn kaj pli grandajn ligarkojn oni enpikas per ŝtalgrifeloj (analoge al tiuj de kuprogravurado). Kresĉendojn kaj longajn taktostrekojn trans pluraj notliniaroj oni skribas per t.n. tirhoko. Antaŭ la finfina presado oni faras provkopion (relieftipa presado) por korektado. Ĉe korektado oni markas la eraran lokon dorsflanke de la presplato. Poste oni pelas la plumbon de la malkorekta loko supren helpe de najlopunkto. Post diversaj glatigoj kaj malbavurigoj oni povas korekti, do enmeti la koncernan signon sur la nun ĝustan lokon. La produktado de notgravura paĝo laŭenhave daŭras inter 8 kaj 12 horojn.

Gluofrota procedo

Specialformo de produktado de notpresaĵoj konsistis en tio, ke notokompostisto markis la notliniarojn kaj la tekston sur kartonon. Ĉi tiun ŝablonon tiam oni metis per lumkomposta procedo (fotokompostado) sur folion. Sur la folion oni surfrotis klefojn, notojn, kolojn ktp. analoge al la konataj gluofrotaj literoj. Laŭkvalite ĉi tiu procedo estis malsupera al kutima notgravurado. La tempelspezo por la produktado de notopaĝo egalis al tiu de notgravura paĝo, tamen forfalis la ŝarĝiĝo de la notgravuristoj per plumbo. En GDR oni uzis la procedon ekde ĉ. 1978.

Komputila notkompostado

Unuaj eksperimentoj, uzi komputilojn por la notpresado, jam okazis en la 1960-aj jaroj, seriozaj rezultoj ekzistas ekde la 1990-aj jaroj. Krom profesiaj notkompostaj programaroj kiel Finale, Score, Sibeliuscapella, kiuj ankaŭ ĉe renomaj muzikeldonejoj pli kaj pli anstataŭas permane gravuritajn notfoliojn, ekzistas ankaŭ programaroj kun malfermita kodo kiel LilyPond, MusiXTeXABC kaj ABC Plus.

En populara muziko oni nuntempe uzas programarojn kiel LogicCubase. Tiuj estas luksaj sekvencilaj programaroj kun enigitaj notpresaj funkcioj, kiuj tamen preskaŭ neniam taŭgas por profesiaj postuloj kaj maloftigas estetike konvinkajn eldonaĵojn de populara muziko.

Oni kutime sentas pli agrable, ludi laŭ notoj permane skribitaj kaj kompostitaj de lerta notkompostisto. Ege malbona tendenco estas, ke eldonejoj pro kostokialoj publikigas ankaŭ notojn, kiujn ne kompostis profesiaj notkompostistoj, sed malprofesiuloj, kaj kiuj pro tio ne ĉiam kontentigas altajn postulojn. Ĉi tio oftas ĉe populara aŭ instrua muziko, se ekz. la verkisto de instrulibro donas por presado sian verkon de li komplete kompostitan kaj kun finfarita modelkoncepto.

Alternativaj notacisistemoj

Normala notskribo kaj gitartabulaturo

Tabulaturo

Tabulaturoj eble estas pli malnovaj ol notoj, ĉar estas pli bone kompreneble, noti la ekprenojn kaj klavojn, per kiuj oni atingas muzikan rezulton, ol abstrakti la rezulton mem. Oni uzis ilin precipe por pluk- kaj klavarinstrumentoj, malpli ofte ankaŭ por arĉaj kaj lignaj blovinstrumentoj. Gitartabulaturoj ĝis nuntempe estas uzataj, dekstre jen la komenco de la kanto „Alle Vöglein sind schon da“. Se oni bildigas ambaŭ notaciojn unu sub la alian, la tabulaturo prezentas ofte, ĉiekzemple en la lasta takto, la ritmon malekzakta, sed pli facile legebla. Se la tabulaturo estas uzata kiel ununura notacio, la ritmo estas ekzakte notita. Tio okazas per la notado de notvaloroj kun kavaj notkapoj, ne prezentebla j en tabulaturo, per ligado de pli mallongaj kaj prezenteblaj notvaloroj.

Speciala speco de tabulaturo kun esperanta nomo estas Klavarskribo, notacio por klavarinstrumentoj, kiun evoluigis la nederlanda esperantisto Cornelis Pot.

Tonnomoj

En tekstoj pri muziko aŭ ĉe manko de notpapero ofte oni priskribas melodiojn laŭ iliaj tonnomoj. Per majuskla kaj minuskla skribmaniero samkiel strekoj kaj indicoj al certa tono estas alordigebla klara oktavindiko. Por la valso „An der schönen blauen Donau“ en la supra ekzemplo tio povus aspekti jene: „3/4: d¹ | d¹ f#¹ a¹ | a¹“.

Precipe en digitalaj tekstformatoj evoluis ankaŭ alternativa mallonga notacio, kiu elire de la 88-klava normklavaro, tranombras la oktavojn de malsupre supren komencante ĉiufoje je C. Subkontra-C (‚‚C) estas la unua C sur la klavaro, pro tio ĝi nomiĝas C1. La kvinstreka c (c’’’’’), la plej alta klavo, estas la oka C sur la klavaro kaj sekve nomiĝas C8. La duontonojn oni prezentas sendepende de ilia harmonia kunteksto per #, gb’’ ekz. oni do skribus kiel F#.

Ĉi tiun skribmanieron oni uzas en trakilaj muzikprogramaroj. La tempokoordinato jen iras vertikale desupre-malsupren. La kvantigo je tio estas nura afero de interpretado. Ofte unu linio laŭas 16-onan noton, kun tempoŝanĝoj oni tamen ankaŭ povas atingi kompleksan formaĵon kiel 30%-a svingo. En la priskribitan notacion oni notas la tonalton. La kompakteco de ĉi tiu kvazaŭ unudimensia notskriba maniero ebligas klaran notadon de pluaj muzikaj parametroj kiel daŭro kaj laŭteco, sed ankaŭ de specife elektronikaj prilaboreblecoj, kiuj influas la sonkoloron.

Kromaj eblecoj nomi tonojn estas relativa kaj absoluta solmizado, kiuj rekondukas siajn tononomojn sur Guido de Arezzo, kaj la tonvorta metodo laŭ Carl Eitz.

Cifernotacio

En multaj kulturoj oni prezentas partituron ĉefe per ciferoj, literoj aŭ regionaj signoj, kiuj preprezentas la notosinsekvon. Estas tiel ekz. en ĉina muziko (ĵianpu aŭ gongĉe), en barata muziko (sargam) kaj en Indonezio (kepatihan). Ĉi tiuj alispecaj sistemoj estas grupigataj kiel cifernotacio.

Jen kiel ekzemplo la cifernotacio uzata en la japana jianpu. En ĝi la ciferoj 1 ĝis 7 analogas la notojn C ĝis B.

Noto:     C   D   E   F   G   A   B
Solfeĝo:  do  re  mi  fa  sol la  si
Notacio: 1   2   3   4   5   6   7

Tiu ĉi notacio fontas en la cifernotacio laŭ Chevé.

Notacikodoj

Por povi „noti“ kaj konservi muzikajn parametrojn elektronike oni evoluis variajn notacikodojn.[1] Distingendas kodoj por la redono de muziko kiel MIDI, kodoj por la enigo aŭ konservado de muziko por la elektronika notkompostado (al kiuj principe apartenas ĉiuj dosierformatoj de notkompostaj programaroj) kaj tiuj por la muzikscienca analizo de muziko kiel la Humdrum-kodo. MusicXML estis konceptita kiel elŝanĝoformato kaj unuigas elementojn de Humdrum, MuseData kaj MIDI.

Mallongaj skribmanieroj por akordoj

Figurita baso

La tradicia figurita baso estas baslinio kun ciferoj, kiuj indikas la intervalojn super ludendajn super tiu, el kio dedukteblas la eksonenda akordo. Multaj komponistoj tamen ankaŭ uzis la ciferigon, por povi rapide skizi la harmonian pason de verko. Ekzemple Franz Xaver Süßmayr apogis sin ĉe sia finfarado de la rekviemo de Mozart sur kelkaj figuritaj basoj, kiujn Mozart mem notintis. La dekstra figuro montras simplan figuritan bason, en la supra notliniaro staras ebla realigo de la ciferigo.

Alian direkton sekvas la akordsimboloj, nuntempe kutimaj precipe en ĵazo kaj populara muziko, kiuj havas krom la notonomo de akordotonalo kodon el literoj kaj ciferoj, kiuj priskribas la specon de la harmonio. Ĉi tiun sistemon, kiu malbezonas notliniarojn, oni uzas lige kun notita melodio, ekzistas tamen ankaŭ kolektoj, en kiuj oni nur legas la tekston kaj akordsimbolojn de kanto, ĉar estas supozata, ke la melodio estas sufiĉe konata.

Brajlo-notacio

Per uzado de la samaj signoj kiel en sia brajloskribo Louis Braille inventis muzikan notacion por vidhandikapuloj, kiu nuntempe vaste uzatas. En sia rafinita sistemo de notaj, harmoniaj kaj aldonaj simboloj eblas, enigi ankaŭ vertikalajn pasojn de plurvoĉa muziko en liniaran simbolsinsekvon legeblan ankaŭ por blinduloj. La plej grandan kolekton de notoj en brajla notskribo posedas la Nacia Biblioteko por Blinduloj en Stockport (Britio). Elstara artikolo, „Braille music“, troviĝas en la anglalingva vikipedio (vd. ĉapitro „ligoj eksteren“).

Grafika notacio

Dum la 20-a jarcento multaj komponistoj volis deiĝi de la klasika notbildo, kiu aperis al ili kiel tro maltaŭga kaj tro konkreta por ilia muziko. Tial ili komencis eksperimenti per grafika notacio, por koncedi pli da loko al la inspiro kaj kreivo de la realiganta muzikisto. Gravaj proponintoj estis Karlheinz Stockhausen, John Cage, Morton FeldmanIannis Xenakis. Aparte fama en tio estas la pianociklo „Makrokosmos“ de George Crumb.

Kolornotacio

Jam Guido de Arezzo uzis kolorojn por ilustri la notacion, sed ili malaperis kun la ekesto de la notpresado. Novan provon ekigis Arno Peters. La Peters-notacio ebligas spacan prezentadon de tonalto kaj tondaŭro. Li kunordigis al ĉiu el la sep tonoj po koloron. Li priatentis je la kunordigo similan frekvencrilaton ene de la videbla spektro.

Literaturo

  • Willi Apel: Die Notation der polyphonen Musik. VEB Breitkopf & Härtel, Leipzig 1962, ISBN 3-7330-0031-5
  • Friedrich Blume (Hrsg.): Die Musik in Geschichte und Gegenwart (MGG). dtv-Verlag, München/Kassel 1989, ISBN 3-423-05913-3
  • Günter Brosche: Musikerhandschriften. Reclam, Ditzingen 2002, ISBN 3-15-010501-3
  • Gilles Cantagrel: Musikhandschriften  −  Musikhandschriften aus 10 Jahrhunderten  −  von Guido von Arezzo bis Karlheinz Stockhausen, germaniita el la franca far Egbert Baqué, Knesebeck Verlag, München 2005, ISBN 978-3-89660-268-8; 216 S.; Kolorbildaro kun pli ol 300 bildoj, el tiuj 100 reproduktitaj manskribaĵoj (notfolioj kaj partituroj de Bach, Mozart, Beethoven, Wagner, Verdi, Stockhausen k.a.)
  • Thrasybulos Georgiades: Musik und Rhythmus bei den Griechen. Rowohlt, Hamburg 1958.
  • Erhard Karkoschka: Das Schriftbild der Neuen Musik Hermann Moeck, Celle 1966, ISBN 3-87549-002-9
  • H. J. Moser: Musiklexikon. Max Hesses Verlag, Berlin, 1933
  • Arno Peters: Die masstäbliche Darstellung der Tondauer als Grundlage oktav-analoger Farbnotation.: Akademische Verlagsanstalt, Vaduz, 1985
  • Karlheinz Stockhausen: Musik und Graphik. In: Darmstädter Beiträge zur neuen Musik III. Schott, Mainz 1960.
  • Albert C. Vinci: Die Notenschrift. Grundlagen der traditionellen Musiknotation. Bärenreiter, Kassel 1988, ISBN 3-7618-0900-X
  • Helene Wanske: Musiknotation. Von der Syntax des Notenstichs zum EDV-gesteuerten Notensatz. B. Schott's Söhne, Mainz 1988, ISBN 3-7957-2886-X
  • L.K. Weber: Das ABC der Musiklehre.. 13. Auflage. Musikverlag Zimmermann, Frankfurt am Main 2002, ISBN 3-921729-02-5; 68 S. (Didaktika enkondukolibro kun notekzemploj kaj ekzercoj)

Referencoj

  1. Adam Tee: A Formal Grammar for Describing Music (el Retarkivo 2008), 2001

Eksteraj ligiloj