Muzika altlernejo
Aspekto
(Alidirektita el Muzikaltlernejo)
Muzika altlernejo (aŭ altlernejo por muziko) estas instruinstituto por muzikaj profesioj. En Germanio ili estas samrangaj kun arta altlernejo.
Historio de la muzikaj altlernejoj en Germanio
[redakti | redakti fonton]La Königliche Hochschule für Musik in Berlin (reĝa altlernejo por muziko en Berlino), fondita en 1869, kiel unua havis la nomon.
Nuntempe ekzistas 29 muzikaj altlernejoj (kelkaj kun sekcioj aŭ filioj (abteilung) en pluraj urboj; kelkaj kiel altlernejoj por muziko kaj prezenta arto), kiuj eliĝis el konservatorioj, akademioj ktp.
Krome ekzistas 9 altlernejoj por sakrala muziko.