Muzikdirektoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Muzikdirektoro (lt.: director musices; mall. MD) estis origine la titolo de estra oficista muzikisto de urbo en Germanio kaj Aŭstrio; ekz. Johann Sebastian Bach estis muzikdirektoro en Lepsiko, Georg Philipp Telemann kaj Carl Philipp Emanuel Bach en Hamburgo, Robert Schumann en Duseldorfo.

Ekde la 19-a jarcento la titolo estas disdonata al la estroj de muzikaj institucioj kiel urbaj blovorkestrojkantasocioj. Apartaj titoloj estas ekz. urba muzikdirektoro, universitata muzikdirektoro (UMD), eklezia muzikdirektoro (KMD), landa eklezia muzikdirektoro (LKMD), aŭ abateja muzikdirektoro (ekz. en Evangelisches Stift Tübingen). En kelkaj katolikaj diocezoj la estroj de la referejoj por eklezia muziko tenas ankaŭ la titolon dioceza eklezia muzikdirektoro.

La titolon en la historio disdonis princoj, dukoj aŭ reĝoj, nuntempe tamen komunumaj oficejoj, universitatoj aŭ ekleziaj institucioj.

En pli grandaj urboj la muzikdirektoro ricevas ofte la titolon ĝenerala muzikdirektoro (Abk. GMD). Ĉi tiu titolo estis disdonata unuafoje en 1819 en Berlino por Gaspare Spontini. Daniel Barenboim ekzemple estas ekde 1992 GMD de la berlina Staatsoper Unter den Linden.

Pluaj muzikaj oficoj kaj profesioj estas intendanto, muzikestro, arta direktoro, administrestro, dirigento, kapelmajstro kaj kortega kapelmajstro.

Renomaj ĝeneralmuzikaj direktoroj[redakti | redakti fonton]