Muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉinaj muzikistoj, t.n. Naxi
Mezepoka muzikisto en manuskripto de la 14-a jarcento
Fujaro, slovaka ligna blovinstrumento, apartenas al monda kultura heredaĵo de UNESCO [1]

Muziko (greke μουσική (τέχνη) - musiké (téĥne) - arto de la muzoj, en la latina (ars) musica jam kun malpligranda signifo sonarto, sonaĵo, muzika prezentaĵo) estas arta aŭ amuza ordo de sonoj. La nuntempa difino de muziko estas grande kritikita, sed kutime ofertita kiel serio de organizitaj sonoj kaj silentoj, tempa en naturo kaj ĝenerale havanta iun gradon de ritmo kaj melodio. Harmonio estas kutime aldonita.

Muzikaj terminaro, teorio kaj simboloj[redakti | redakti fonton]

Akustiko - Arĉa kvarteto - Bemolo - Ĉambromuziko - Dieso - Gamo - Harmonio - Intervalo - Kanto - Kanzono - Klavarskribo - Klefo - Komponado - Konĉerto - Kontrapunkto - Melakarto - Modalo - Muzikaĵo - Ritmo - Simfonio - Skaloj - Naturtonoj - Registro - Solfeĝo - Ŝruto - Takto - Taktsilaboj - Tonalo - Toniko - Tono - Tononomoj - Tonsilaboj

Muzikiloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muzikilo.

Ĉiu kulturo ĉirkaŭ la mondo inventis formon de muziko uzate ĝin por servi multajn celojn - ĝi povas esti parto de religia rito, ĝi povas esti parto de festoj, ĝi povas esti formo de rakonto, aŭ ĝi povas esti formo de arta esprimo. Kvankam materialoj kun kiuj oni produktas muzikinstrumentojn en la mondo varias vaste de loko al loko, ili povas esti subdividitaj en pluraj bazaj kategorioj kiuj klasifikas instrumentojn surbaze de la sonoj kiujn ili faras.

Muzika instrumento (aŭ muzikinstrumento aŭ pli simple, muzikilo) estas ilo fabrikita por fari muzikon. Kompreneble, iu ajn objekto povanta produkti sonon povas esti uzita kiel muzikilo, sed iĝas vera musik-instrumento, nur se oni sufiĉe ofte uzas ĝin tiel. Ekzemplo sufiĉe fama estas la kuleroj en kristnaskaj popolkantoj en kelkaj eŭropaj regionoj.

Oni kutime kategoriigas muzikilojn tiel:

Muzikaj ĝenroj kaj kategorioj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistoria muziko[redakti | redakti fonton]

Muziko de Antikva Egiptio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muziko de Antikva Egiptio.
Ludistoj de liuto kaj duoblaj tubaj flutoj sur murpentraĵo en la teba tombo de Nebamun, nobelo de la 18a dinastio de la Nova Reĝlando, ĉ. 1350 a.K.

Egipta muziko ĉiam estis grava parto de egipta kulturo. La plej fruaj muzikaj instrumentoj devenas de la pradinastia periodo, sed evidenteco estas pli forte atestita dum la Malnova Imperio kiam oni ludis harpojn, flutojn kaj klarnetojn. Frapinstrumentoj, liroj kaj liutoj estis aldonitaj al muzikaj grupoj en la Meza Imperio. Cimbaloj ofte akompanas kanton kaj dancon. Eĉ, kaj eble speciale, en la kulturo kaj la ĉiutaga vivo de antikvaj antaŭteknologiaj civilizoj, la ludado de muziko estis plena parto de la vivo de la popolo, esenca trajto de la egipta socio asociita kun ĉiaj festoj kaj grava en diversaj agadoj. Sed ĝia ĉefa partopreno estis en la temploj dum la ritoj dediĉitaj al malsamaj dioj.

La antikvaj egiptoj atribuis al diino Bat la kreadon de muziko. La kulto al Bat estis kunfandita kun tiu de la diino Hatoro, kiu reprezentis muzikon, dancon, ĝojon, amon, seksecon kaj patrinan prizorgon. Ankaŭ la diino Meret estis enkorpiĝo de muziko, ordigis la kosmon per siaj kantoj kaj Tot prizorgis la harmonion de la muzikaj sonoj. Kiel en aliaj komunumoj, muziko ankaŭ estis konsiderata komunikilo kun la mortintoj, kaj eĉ taŭga kiel terapia kuracilo: fakte, la hieroglifa signo kiu signifas muzikon estas la sama kiel, tiu por bonfarto kaj por ĝojo.

Muziko de Antikva Grekio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muziko de Antikva Grekio.
La Kiliks de Apolono kun la testud-ŝela (celis) liro, sur trinkuja taso de la 5-a jarcento a.k. (kilikso).

La muziko de la antikva Grekio estis arto, kiu ĉeestis en ĉiuj sociaj eventoj: en festoj, en funebraj kaj religiaj ceremonioj, en teatro, en popularaj okazaĵoj, antaŭ bataloj aŭ per baladoj en prezentadoj de epopeaj poemoj. Oni konsideris, ke danke al muziko estis atingita la harmonion kaj de la psiko kaj de la animo, kaj eblas konscii pli klare pri la neperfektaĵoj en la naturo kaj en la artoj. En sia verko “RespublikoPlatono dediĉis ĉapitron en kiu li donis al muziko esceptan edukan valoron. Tio reliefiĝis en la graveco de la muzika edukado al infanoj kaj knaboj per kiu la greka socio stimulis la guston por la beleco kaj harmonio, kiel io rilata al la racia flanko de la animo.

Apolono estis elstare konsiderata la dio de muziko kaj harmonio. Grekoj konsideris, ke muziko havis sian originon en la Dioj. La Naŭ Muzoj, filinoj de la Dio Zeŭso, estis protektantinoj precipe de penso kaj artoj. Eŭterpo reprezentis muzikon. Ŝi, kune kun siaj fratinoj, okupis elstaran lokon en la mita universo de la naturo kaj la vivo de la homoj. La muzoj prezidis penson, inspiron, sciencon kaj ĝenerale ĉian manifestiĝon de la spirito. Ili ordigis kaoson kaj subtenis la Universon kiel harmonian elementon. Muzikistoj kaj kantistoj adoptis la ekzemplojn de la muzoj, iliajn melodiojn kaj kantojn, kiuj aludante la eksterordinaran potencon de la muzoj, povis interveni eĉ en mensaj patologioj kiel klarigis Platono, Pitagoro, Aristotelo kaj Sokrato.

Ankaŭ la 'inventoj' aŭ 'trovoj' de ĉiuj muzikinstrumentoj estis atribuitaj al la dioj. La prezentado de muziko estis integrita al multaj malsamaj reĝimoj de greka rakontarto kaj arto rilataj al mitologio, inkluzive dramon kaj poezion, kaj ekzistas granda nombro da malnovgrekaj mitoj rilataj al muziko kaj muzikistoj. Laŭ la greka mitologio: Amfiono lernis muzikon de Hermeso kaj poste per ora liro konstruis Tebon movante la ŝtonojn en la lokon per la sono de sia ludado; Orfeo, la majstro-muzikisto kaj liristo, ludis tiel magie, ke li povis trankviligi sovaĝajn bestojn. Ne mirigas do, ke muziko estis ĉiea ĉe la Pitiaj Ludoj, Olimpikoj, religiaj ceremonioj, libertempaj agadoj, kaj eĉ la komencoj de dramo kiel elkreskaĵo de la ditiramboj faritaj honore al Dionizo.

Mezepoka muziko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mezepoka muziko.
Kristano kaj islamano ludante liutojn en miniaturo el la verko Cantigas de Santa Maria de Alfonso la 10-a (Kastilio)

Mezepoka muziko estas muziko de Eŭropo en la mezepoko. Tiu ĉi epoko ampleksas la periodon de la falo de Romio (476) kaj la papo-tempo de Gregorio la Granda (6-a jarcento) ĝis proksimume la komenco de la dekkvina jarcento, kvankam oni devas koncedi, ke fiksi la finon de la mezepoko kaj la komencon de la renesanco estas arbitre. Cetere, tio ĉi ekskludas la muzikon de la Bizanca imperio, kiu havis grandparte apartan disvolviĝon. Estis kaj sankta kaj sekulara muziko, kvankam el la sekulara muziko de la frua mezepoko preskaŭ nenio transvivis. Krome la rekonstruado de frua muziko, speciale muziko el antaŭ la 12-a jarcento, ĉiam enhavas elementon de konjekto, ĉar notacio disvolviĝis relative malfrue. La frua parto de tiu ĉi muzikperiodo estas markita de la tre malrapida graviĝo kaj disvolviĝo de polifonio kaj kontrapunkto.

Klasika (ĉefe Eŭropa) muziko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Klasika muziko.

Klasika muziko estas muzikstilo, kiu aperis en Eŭropo en la dua jarmilo post Kristo, pli precize de la 11a jarcento ĝis hodiaŭ.[2] Tamen, la plej konataj epokeroj de la klasika muziko komenciĝas ekde la 16a jarcento.

Eklezia muziko kaj religia muziko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Eklezia muziko kaj Religia muziko.
Gregorio la 1-a diktanta la gregoriajn ĥoralojn

Eklezia muziko (novvorto sakralmuziko laŭ la latina musica sacra) estas kanta kaj instrumenta muziko, kiu estas destinata por prezentado en eklezia diservo. Tipaj eklezimuzikaj formoj estas mesoj kaj motetoj same kiel ĥoraloj kaj unuvoĉaj ekleziaj kantoj. Ĥoralpreludoj por orgeno kaj aliaj instrumentmuzikaj formoj de diversaj instrumentistaroj, kiuj pentras la fonon de la kultaj agadoj en diservo, ankaŭ apartenas al eklezia muziko.

De la eklezia muziko estas distingenda ĝenerala religia muziko, kiu ne estas destinita por diserva prezentado. Ekzemploj por tiaspecaj religiaj muzikverkoj estas la oratorioj de Händel, la psalmosimfonioj de Liszt kaj Igor StravinskiEin deutsches Requiem de Brahms. Male la pasionoj de Bach estas rigardataj kiel eklezia muziko, ĉar tiuj ĉi ekestis por la uzo en la pasiona liturgio.

Sakrala muziko aŭ religia muziko estas male al profana muziko tia, kiu estas komponita resp. ludata por religiaj okazoj aŭ sub religia influo. En la kristanismo tio ampleksas la eklezian muzikon, ekstere ekz. la budhisman muzikon. En naturreligioj sakrala muziko estas rimedo por komuniki kun la gedioj (ŝamanismo). Kantado kaj ritaj dancoj devas kaŭzi magian deklamadon. En judismo, kristanismo, hinduismo kaj budhismo komuna kantado devas peri komunosenton kaj religiajn enhavojn. La muziko servas al la celebrado de ekleziaj ceremonioj.

Popola muziko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Popola muziko.
Baratanoj ĉiam distingis inter klasika kaj popola muziko, kvankam en la pasinto eĉ klasika barata muziko uziĝis por neverkita transmisio de repertorio.

Popola muziko estas tradicia muziko de popolo aŭ alia etna grupo. Alia termino estas etna muziko, kiu tamen en multaj muzik-vendejoj signifas "Triamondan muzikon" aŭ "indiĝenan muzikon". La popola muziko longe estis la muziko de la plebo, dum la aristokratio aŭskultadis klasikan. Hodiaŭ en multaj socioj la popola muziko malaperis, forpelate de popo kaj similaĵoj, kaj popolmuziko sole pluvivas kiel kuriozaĵo aŭ turisma afero.

Muziko kiel komunikilo[redakti | redakti fonton]

Muziko estas konsiderata ofte kiel pura cellibera arto, tamen oni uzas ĝin tre ofte celspecife: ekzemple por vekigi certajn emociojn (ekzemple en reklamo, filmmuziko), por pliklarigi enhavon transdonita per alia ilo (voĉo, teksto, bildo), por terapiaj celoj (muzikoterapio), ktp. Ankaŭ la kombino kun aliaj artoj estas tre kutimaj pri muziko, ekzemple kun poezio (kanzono, opero, popmuziko, ktp.) aŭ danco (baleto).

Pro tiu komunika funkcio oni nomas muzikon ankaŭ "universala lingvo".

Moderntempaj popularaj ĝenroj[redakti | redakti fonton]

Muziko laŭ regiono aŭ lingvo[redakti | redakti fonton]

Kantaj ĝenroj[redakti | redakti fonton]

Naciaj himnoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nacia himno.

Preskaŭ ĝenerale patriotisma muziko, kiu estas agnoskita kiel oficiala kanto de ŝtato.

La kanto de la anĝeloj (pentraĵo de William Bouguereau19a jarcento—).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Muziko kaj muzikistoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ĝian 20an ĉapitron "Iom pri muziko kaj muzikistoj" al komentoj pri ambaŭ temoj; poste ŝi rakontas anekdotojn pri diversaj muzikistoj, kiel Händel, Wagner kaj Liszt.[3] Inter aliaj aferoj, ŝi listigas nomojn de tre diversaj muzikinstrumentojn, nome violono, aldo, violonĉelo, kontrabaso, fluto, hobojo, klarneto, fagoto, tubjo, trumpeto, trombono, tamburo, timpanoj, cimbaloj, fortepiano, orgeno, gitaro, banĝo, saksofono, akordiono, citro, harpo, liro, liuto, sistro, klaviceno propraj el klasika muziko de Okcidento kaj el Antikveco. Sed ŝi mencias ankaŭ muzikinstrumentojn el aliaj kulturoj, kiel balalajko, guzlo, tamtamo, ukulelo, rago, ŝanajo, vinao, sitaro, bivo, kotoo, ŝamiseno, didĝeriduo ktp.[4] Ŝi dediĉas unu paĝon al komentoj pri la gravo de esperantistoj kiuj laboras por muziko.[5]

Atentindaj estas ankaŭ la esearo kompilita de Dimitar Terziev Esperanto kaj muziko, Sofia: MEL, 1992, kaj la libreto de la belga esperantisto Eddy Raats La vivo de orkestromuzikisto / La arĉinstrumentoj, Embres-et-Castelmaure: MAS, 2018.
Limigitaj al certa regiono estas:
Edwin Grobe, Notoj pri nuntempa usonindiana muziko, Tempe: Arizona Stelo, 1994.
Jany Quiñones Valdés, Panoramo de kuba popola muziko, Embres-et-Castelmaure: MAS, 2017.

Literaturo pri muziko[redakti | redakti fonton]

The New Grove Dictionary of Music and Musicians estas enciklopedia vortaro pri muziko kaj muzikistoj. Kun la german-lingva Die Musik in Geschichte und Gegenwart, ĝi estas unu el la plej grandaj referencverkoj pri okcidenta muziko. Origine publikigita laŭ la titolo A Dictionary of Music and Musicians, kaj poste kiel Grove's Dictionary of Music and Musicians, ĝi trapasis kelkajn eldonojn ekde la 19a jarcento kaj estas amplekse uzata. En ĵusaj jaroj ĝi estis disponebligita kiel elektronika rimedo nome Grove Music Online, kiu estas nune grava parto de Oxford Music Online.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fujara and its music (angle). UNESCO. Alirita 2012-07-18.
  2. “Classical”, The Oxford Concise Dictionary of Music, editoro Michael Kennedy, (Oksfordo, 2007), Oxford Reference Online. Trovita la 23an de Julio 2007
  3. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 167-172.
  4. Boulton, 1984, paĝo 168.
  5. Boulton, 1984, paĝo 169.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Alfredo Aragón. Muzika terminaro. São Paulo: Associação Paulista de Esperanto, 2013. 100p.
  • André Cherpillod. Muzika leksikono. Courgenard: La Blanchetière, 2013. 61 p. Recenzo de Tobiasz Kubisiowski "Terminologia ĥaoso en alfabeta ordo" en revuo Esperanto, 1346(5), Majo 2020. p. 107.

Alilingva[redakti | redakti fonton]

  • Eugenio Trías (2007). El canto de las sirenas: argumentos musicales. Galaxia Gutenberg. ISBN 978-84-8109-701-6.
  • Ulrich Michels (1985). Atlas de música. Alianza Editorial. ISBN 84-206-6999-7.
  • Peter Kivy (2001). Nuevos ensayos sobre la comprensión musical. Paidós. ISBN 978-84-493-1742-2.
  • Aaron Copland. Como escuchar música. Fondo de Cultura Económica. ISBN 13: 9789681641511.
  • Colles, Henry Cope (1978). The Growth of Music: A Study in Musical History, 4th ed., London: Oxford University Press. ISBN 0-19-316116-8 (reta eldono de 1913 ĉe Google Books)
  • Harwood, Dane (1976). "Universals in Music: A Perspective from Cognitive Psychology" en Ethnomusicology 20 (3): 521–33. doi:10.2307/851047.
  • Small, Christopher (1977). Music, Society, Education. John Calder Publishers, London. ISBN 0-7145-3614-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Alilingve[redakti | redakti fonton]