Muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉinaj muzikistoj, t.n. Naxi
Mezepokaj muzikisto en manuskripto de la 14-a jarcento
Fujaro, slovaka ligna blovinstrumento, apartenas al monda kultura heredaĵo de UNESCO [1]

Muziko (greke μουσική (τέχνη) - musiké (téĥne) - arto de la muzoj, en la latina (ars) musica jam kun malpligranda signifo sonarto, sonaĵo, muzika prezentaĵo) estas arta aŭ amuza ordo de sonoj. La nuntempa difino de muziko estas grande kritikita, sed kutime ofertita kiel serio de organizitaj sonoj kaj silentoj, tempa en naturo kaj ĝenerale havanta iun gradon de ritmo kaj melodio. Harmonio estas kutime aldonita.

Muzikaj terminaro, teorio kaj simboloj

Akustiko - Arĉa kvarteto - Bemolo - Ĉambromuziko - Dieso - Gamo - Harmonio - Intervalo - Kanto - Kanzono - Klavarskribo - Klefo - Komponado - Konĉerto - Kontrapunkto - Melakarto - Modalo - Muzikaĵo - Ritmo - Simfonio - Skaloj - Naturtonoj - Solfeĝo - Ŝruto - Takto - Taktsilaboj - Tonalo - Toniko - Tono - Tononomoj - Tonsilaboj

Muzikiloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muzikilo.

Muzika instrumento (aŭ muzikinstrumento aŭ pli simple, muzikilo) estas ilo fabrikita por fari muzikon. Kompreneble, iu ajn objekto povanta produkti sonon povas esti uzita kiel muzikilo, sed iĝas vera musik-instrumento, nur se oni sufiĉe ofte uzas ĝin tiel. Ekzemplo sufiĉe fama estas la kuleroj en kristnaskaj popolkantoj en kelkaj eŭropaj regionoj.

Oni kutime kategoriigas muzikilojn tiel:

Muzikaj ĝenroj kaj kategorioj

Prahistoria muziko

Mezepoka muziko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mezepoka muziko.
Kristano kaj islamano ludante liutojn en miniaturo el laverko Cantigas de Santa Maria de Alfonso la 10-a (Kastilio)

Mezepoka muziko estas muziko de Eŭropo en la mezepoko. Tiu ĉi epoko ampleksas la periodon de la falo de Romio (476) kaj la papo-tempo de Gregorio la Granda (6-a jarcento) ĝis proksimume la komenco de la dekkvina jarcento, kvankam oni devas koncedi, ke fiksi la finon de la mezepoko kaj la komencon de la renesanco estas arbitre. Cetere, tio ĉi ekskludas la muzikon de la Bizanca imperio, kiu havis grandparte apartan disvolviĝon. Estis kaj sankta kaj sekulara muziko, kvankam el la sekulara muziko de la frua mezepoko preskaŭ nenio transvivis. Krome la rekonstruado de frua muziko, speciale muziko el antaŭ la 12-a jarcento, ĉiam enhavas elementon de konjekto, ĉar notacio disvolviĝis relative malfrue. La frua parto de tiu ĉi muzikperiodo estas markita de la tre malrapida graviĝo kaj disvolviĝo de polifonio kaj kontrapunkto.

Klasika (ĉefe Eŭropa) muziko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Klasika muziko.

Klasika muziko estas muzikstilo, kiu aperis en Eŭropo en la dua jarmilo post Kristo, pli precize de la 11a jarcento ĝis hodiaŭ.[2] Tamen, la plej konataj epokeroj de la klasika muziko komenciĝas ekde la 16a jarcento.

Eklezia muziko kaj religia muziko

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Eklezia muziko kaj Religia muziko.
Gregorio la 1-a diktanta la gregoriajn ĥoralojn

Eklezia muziko (novvorto sakralmuziko laŭ la latina musica sacra) estas kanta kaj instrumenta muziko, kiu estas destinata por prezentado en eklezia diservo. Tipaj eklezimuzikaj formoj estas mesoj kaj motetoj same kiel ĥoraloj kaj unuvoĉaj ekleziaj kantoj. Ĥoralpreludoj por orgeno kaj aliaj instrumentmuzikaj formoj de diversaj instrumentistaroj, kiuj pentras la fonon de la kultaj agadoj en diservo, ankaŭ apartenas al eklezia muziko.

De la eklezia muziko estas distingenda ĝenerala religia muziko, kiu ne estas destinita por diserva prezentado. Ekzemploj por tiaspecaj religiaj muzikverkoj estas la oratorioj de Händel, la psalmosimfonioj de Liszt kaj Igor StravinskiEin deutsches Requiem de Brahms. Male la pasionoj de Bach estas rigardataj kiel eklezia muziko, ĉar tiuj ĉi ekestis por la uzo en la pasiona liturgio.

Sakrala muziko aŭ religia muziko estas male al profana muziko tia, kiu estas komponita resp. ludata por religiaj okazoj aŭ sub religia influo. En la kristanismo tio ampleksas la eklezian muzikon, ekstere ekz. la budhisman muzikon. En naturreligioj sakrala muziko estas rimedo por komuniki kun la gedioj (ŝamanismo). Kantado kaj ritaj dancoj devas kaŭzi magian deklamadon. En judismo, kristanismo, hinduismo kaj budhismo komuna kantado devas peri komunosenton kaj religiajn enhavojn. La muziko servas al la celebrado de ekleziaj ceremonioj.

Popola muziko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Popola muziko.
Baratanoj ĉiam distingis inter klasika kaj popola muziko, kvankam en la pasinto eĉ klasika barata muziko uziĝis por neverkita transmisio de repertorio.

Popola muziko estas tradicia muziko de popolo aŭ alia etna grupo. Alia termino estas etna muziko, kiu tamen en multaj muzik-vendejoj signifas "Triamondan muzikon" aŭ "indiĝenan muzikon". La popola muziko longe estis la muziko de la plebo, dum la aristokratio aŭskultadis klasikan. Hodiaŭ en multaj socioj la popola muziko malaperis, forpelate de popo kaj similaĵoj, kaj popolmuziko sole pluvivas kiel kuriozaĵo aŭ turisma afero.

Muziko kiel komunikilo

Muziko estas konsiderata ofte kiel pura cellibera arto, tamen oni uzas ĝin tre ofte celspecife: ekzemple por vekigi certajn emociojn (ekzemple en reklamo, filmmuziko), por pliklarigi enhavon transdonita per alia ilo (voĉo, teksto, bildo), por terapiaj celoj (muzikoterapio), ktp. Ankaŭ la kombino kun aliaj artoj estas tre kutimaj pri muziko, ekzemple kun poezio (kanzono, opero, popmuziko, ktp.) aŭ danco (baleto).

Pro tiu komunika funkcio oni nomas muzikon ankaŭ "universala lingvo".

Dosiero:Musica electronica jpereira.jpg
Koncerta seanco per elektronikaj muzikiloj.

Moderntempaj popularaj ĝenroj

Muziko laŭ regiono aŭ lingvo

Armenaj muzikistoj

Kantaj ĝenroj

Naciaj himnoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nacia himno.

Preskaŭ ĝenerale patriotisma muziko, kiu estas agnoskita kiel oficiala kanto de ŝtato.

La kanto de la anĝeloj (pentraĵo de William Bouguereau19a jarcento—).

Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Fujara and its music (angle). UNESCO. Alirita 2012-07-18.
  2. “Classical”, The Oxford Concise Dictionary of Music, editoro Michael Kennedy, (Oksfordo, 2007), Oxford Reference Online. Trovita la 23an de Julio 2007

Bibliografio

  • Eugenio Trías (2007). El canto de las sirenas: argumentos musicales. Galaxia Gutenberg. ISBN 978-84-8109-701-6.
  • Ulrich Michels (1985). Atlas de música. Alianza Editorial. ISBN 84-206-6999-7.
  • Peter Kivy (2001). Nuevos ensayos sobre la comprensión musical. Paidós. ISBN 978-84-493-1742-2.
  • Aaron Copland. Como escuchar música. Fondo de Cultura Económica. ISBN 13: 9789681641511.
  • Colles, Henry Cope (1978). The Growth of Music: A Study in Musical History, 4th ed., London: Oxford University Press. ISBN 0-19-316116-8 (reta eldono de 1913 ĉe Google Books)
  • Harwood, Dane (1976). "Universals in Music: A Perspective from Cognitive Psychology". Ethnomusicology 20 (3): 521–33. doi:10.2307/851047.
  • Small, Christopher (1977). Music, Society, Education. John Calder Publishers, London. ISBN 0-7145-3614-8

Eksteraj ligiloj