Muziko de Afganio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bando de Afganaj muzikistoj en Farah, Afganio.

La muziko de Afganio ekzistis dum longa tempo, sed ekde la fino de la 1970-aj jaroj la lando eniris en konstantaj militoj kaj la loĝantaro malpli interesiĝis pri muziko. Tiele muziko en Afganio estis nuligita kaj registrita por eksterulo estas minimuma, spite riĉan muzikan heredon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Afganoj ludante ĉe la nova Afgana Kultura Centro en Camp Leatherneck en Provinco Helmand.

Situe sur ŝosekrucejoj inter multaj komercvojoj, la tradicia muziko de Afganio estis influitaj de Araboj, Persianoj, Hindianoj, Mongoloj, Ĉinoj kaj multaj aliaj preterpasantoj. Tiele Afgana muziko uzas mikson de Persaj melodioj, Arabaj skaloj, Hindiaj komponprincipoj same kiel sonoj de etnaj grupoj kiaj la Paŝtooj aŭ la Taĝikoj kaj la instrumentoj uzitaj gamas el hindia tabla al long-kolaj liutoj.

Dum la 1990-aj jaroj, la post-Sovetaj kaj Talibanaj registaroj malpermesis instrumentan muzikon kaj multon de publika muzik-farado.[1] Spite arestojn kaj detruon de muzikinstrumentoj, muzikistoj plufaris sian laboron ĝis nun. La mult-etna urbo Kabulo estis dumlonge la regiona kultura ĉefurbo, sed eksteruloj tendencis aliri Heraton, kiu estas hejmo de tradicioj pli rilataj al Irana muziko ol en la cetero de la lando.[2] Literumado tra plej el Afganio estas tipe en Daria kaj en Paŝtoa.

La urbo Kabulo estas hejmo de multaj muzikistoj kiuj estis mastroj kaj de tradicia kaj moderna afgana muziko. Tradicia muziko estas populara ĉefe dum la celebroj de Noruzo (Novjaro) kaj de la Nacia Sendependeca Tago. Ahmad Zahir, Naŝenas, Ustad Sarahang, Sarban, Ubaidullah Jan, Farhad Darja, kaj Naghma estas kelkaj el la elstaraj afganaj muzikistoj, sed estas multaj aliaj.[3] Plej afganoj estas alkutimiĝintaj rigardi hindajn filmojn de Bolivudo kaj aŭskulti ties filmajn kantojn.

Muzikiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Almaty or Bust. Arkivita el la originalo je 2006-01-03. Alirita 2016-09-25.
  2. Doubleday, pg. 4
  3. Artist Biographies. Afghanland.com. Arkivita el la originalo je 2013-08-09. Alirita 17a de Oktobro 2011. Arkivigite je 2013-08-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-09. Alirita 2016-09-25.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Doubleday, Veronica. "Red Light at the Crossroads". 2000. In Broughton, Simon and Ellingham, Mark with McConnachie, James and Duane, Orla (Ed.), World Music, Vol. 2: Latin & North America, Caribbean, India, Asia and Pacific, pp 3–8. Rough Guides Ltd, Penguin Books. ISBN 1-85828-636-0
  • Afghan Music Before the War. Mikalina. Arkivita el la originalo je 4a de novembro 2005. Alirita August 27, 2005.
Arkivigite je 2005-11-04 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]