Muziko de Azerbajĝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uzeyir Hajibeyov tradicia miksanto de azera muziko kaj okcidentaj stiloj el la 20-a jc.
Soveta poŝtmarko kiu montras bildon pri la muzikiloj de Azerbajĝano.

La Muziko de Azerbajĝano baziĝas sur la popolaj muzikaj tradicioj kiuj havis siajn originojn antaŭ preskaŭ 1000 jaroj. Dum jarcentoj, la azera muziko fariĝis simbolo de la monodio, kiuj produktis diversajn ritmojn[1].

Mugamo estas es unu el la multaj muzikaj tradicioj de Azerbajĝano. Mugamo ĝenerale estas muzikigita poemo kun instrumentaj interludoj. Dum la realigado de Mugamo, la kantistoj transformas siajn emociojn en kanto kaj muziko. Unu el la plej famaj kantistoj de mugamo estas Alim Qasimov kiu estas omaĝata kiel unu el la kvin plej bonaj mugamkantistoj el ĉiuj epokoj[2]. UNESKO inkluzivis ĝin kiel Monda Heredaĵo la 7-an de novembro 2003.

Mejĥano estas speco de tradicia populara azera kanto sen muzikiloj kaj ĝenerale kantata de pluraj personoj kiuj improvizas pri ia ajn temo. La naciaj muzikiloj estas dek kvar arĉinstrumentoj, ok frapinstrumentoj kaj ses blovinstrumentoj[3] .

Aŝiko estas mistika trobadoro aŭ vojaĝanta bardo kiu kantas kaj ludas la baglamon. Ĉi tiu tradicio originas el la ŝamanaj kredoj de la antikvaj tjurkoj el kiuj devenas la azeroj. La aŝikaj kantoj estas duon-improvizitaj surbaze de komunaj bazoj. Aŝiko ankaŭ troviĝas en la listo de la Monda heredaĵo de UNESKO ekde la 30-a de septembro 2009[4].

Azerbajĝano debutis en Eŭrovido en la jaro 2008, kaj atingis la 8-an pozicion inter 43 konkurantoj. La kanto reprezentita de Aysel kaj Araŝ en la jaro 2008 gajnis la trian lokon[5].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Энциклопедический музыкальный словарь, 2-е изд., Москва, 1966 (Encyclopedical Music Dictionary (1966), 2nd ed., Moscow)
  2. "Alim Qasimov: the living legend you’ve never heard of" on timesonline.co.uk.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-26. Alirita 2010-02-23.
  4. Today.az. Azerbaijan’s ashug art included into UNESCO list of Intangible Cultural Heritage. 01 October 2009
  5. http://www.youtube.com/watch?v=HmA82DlI-Pc