Saltu al enhavo

Muziko de Ukrainio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ukraina muziko ampleksas ĉiujn muzikajn ĝenrojn kaj repertuarojn de la ukraina kulturo. La muziko de Ukrainio ampleksas diversajn kaj multnombrajn komponantojn de okcident- kaj orient-eŭropa muziko. Ĝi enhavas indiĝenajn slavajn kaj kristanajn elementojn. Aldone al tradicia muziko, ĉefe religia aŭ recitativa, klasika muziko aperis en la 18-a jarcento, kun komponistoj kiel Maksimo Berezovskij, Dmitrij Bortnianskij, Mikolao Lisenko kaj Mikolao Leontoviĉ. En la dua duono de la 20-a jarcento, Ukrainio ankaŭ malfermiĝis al nuntempaj tendencoj, precipe roko.

Pluraj ukrainiaj minoritataj grupoj havas siajn proprajn muzikajn tradiciojn.

Tradicia muziko

[redakti | redakti fonton]
Bildigo de rutenaj tamburisto kaj trumpetisto; desegnaĵo el libro de Pietro Bertelli, 1563.

La geografia situo de Ukrainio ĉe la krucvojo inter Azio kaj Eŭropo speguliĝas en la popola muziko de la regiono; ĝi estas miksaĵo de ekzota melisma kantado (la kantoj enhavas unuopajn tekstosilabojn dum transiro inter diversaj sinsekvaj notoj) kaj de harmonio, kiu ne ĉiam facile kongruas kun la harmoniaj reguloj de tradicia okcidenteŭropa muziko. La plej okulfrapa ĝenerala eco de aŭtenta ukraina popola muziko estas la ofta uzo de minoraj tonaloj enhavantaj pliigitajn dutojn – indiko, ke la tonala sistemo evoluigita en okcidenteŭropa muziko ne tiom firme enradikiĝis en Ukrainio.

Ukraina popola muziko malofte uzas nekutimajn taktindikojn, kvankam oni renkontas kunmetitajn metrikojn. La muziko povas esti harmonie kompleksa. Tri- kaj kvarvoĉa harmonio disvastiĝis el la centraj stepaj regionoj de Ukrainio, sed fine de la 19-a jarcento ĝi fariĝis malpli populara en la montaraj regionoj.

Ukraina baroka muziko

[redakti | redakti fonton]
Dmitro Stepanoviĉ Bortnianskij en 1788

Dum la epoko de la ukraina baroko, muziko estis grava fako por tiuj, kiuj ricevis superan edukadon. Ĝi okupis gravan lokon en la instruplano de la Akademio de Kievo-Mohilo. Multaj membroj de la nobelaro estis lertaj muzikistoj; interalie, kozakaj gvidantoj — inkluzive de Ivan Mazepa, Semen Palij kaj Ivan Sirko — estis spertaj ludantoj de la kobzo, banduro aŭ torbano.

Ukraina naciisma muzika movado

[redakti | redakti fonton]

Dum la 19-a jarcento, muzika naciismo aperis en Eŭropo; ĝi karakteriziĝis per emfazo pri naciaj muzikaj elementoj kaj estis ligita al la kresko de nacia konscio inter eŭropaj popoloj. Ukraina naciisma movado en muziko aperis fine de la 19-a jarcento; en ĝi, ukrainaj verkistoj, poetoj kaj profesiaj muzikistoj uzis folkloron por aranĝi tradiciajn popolkantojn. La malfermo de la unuaj profesiaj teatroj en Kievo (1803) kaj Odeso (1810), kiuj prezentis verkojn pri naciaj temoj, ludis gravan rolon en la formado de ukraina opero; la unua el tiuj estis Zaporoĵec za Dunajem de Semen Hulak-Artemovskij (1863).

Ŝlosila figuro en la evoluo de ukraina naciisma muziko estis la komponisto, direktisto kaj pianisto Mikolao Lisenko[1]. Liaj komponaĵoj inkluzivas naŭ operojn kaj muzikon por piano. Li uzis ukrainan poezion, inkluzive de tiu de la poeto Taras Ŝevĉenko. En 1904, Lisenko malfermis la unuan ukrainan muziklernejon de la Rusa Imperio en Kievo (nun la Ŝtata Instituto pri Muziko kaj Dramo "Lisenko"). Oni atribuas al li la fondon de klasika muzika tradicio, kiu estis miksaĵo de popolmuziko kaj klasikaj muzikaj formoj[1].La laboron de Lisenko daŭrigis aliaj komponistoj, inkluzive de Mikolao Leontoviĉ, Kirilo Stecenko, Jakiv Stepovij kaj Stanislavo Ljudkeviĉ.

20-a jarcento

[redakti | redakti fonton]
Popola ensembleo en Kievo, 1926

La alveno de sovetiaj aŭtoritatoj en Ukrainion estis markita de pluraj tragikaj eventoj. En 1921, Mykola Leontoviĉ estis murdita de agento de la ĈK; la societo fondita memore al li baldaŭ poste estis malpermesita en 1928.

La sovetiaj aŭtoritatoj fondis muzikajn instituciojn tra Ukrainio. Ĥoraj kaj simfoniaj ensembloj, kaj ankaŭ operejoj kaj baletaj teatroj, estis kreitaj en Ĥarkivo (1925), Poltavo (1928), Vinico (1929), Dnipro (1931) kaj Donecko (1941). Kadre de la rezolucio de la Centra Komitato de la Komunista Partio el 1932, titolita "Pri la Restrukturado de Literaturaj kaj Artaj Organizaĵoj", oni fondis la Union de Sovetiaj Muzikistoj de Ukrainio. Al ĝi oni konfidis la ideologian kontrolon super la ukrainaj komponistoj. Inter la ukrainaj komponistoj de la sovetia periodo estis Borys Ljatoŝinskij, Lev Revuckij, Mikolao Vilinskij, Anatolij Kos-Anatolskij, Andrij Ŝtoharenko, Mikolao Dremljuha kaj Vitalij Kirejko.

La jardeko de 1960 kaj la sekvaj jaroj estis markitaj de la trarompo de la ukraina kompona skolo al la monda scenejo, kaj de la akiro, fare de ukrainaj komponistoj, de majstreco pri la plej novaj tendencoj de la eŭropa muzika kulturo. Neformala grupo de komponistoj formis la kijivan avangardon. Al ĝi apartenis Valentyn Silvestrov, Leonid Grabovskij, Vitalij Hodziackij kaj Volodymyr Huba; la grupon gvidis la direktisto Ihor Blaĵkov. La grupo suferis subpremadon fare de la aŭtoritatoj.

Ukraina pop-muziko estas influata de usona kaj brita pop-muziko. Ĝia populareco kreskis ekde la 1960-aj jaroj; dum la sekva jardeko aperis pluraj folkrokaj grupoj. Gravajn kontribuojn faris la kantverkistoj Volodomir Ivasjuk kaj Oleksandr Bilaŝ. Post la morto de Ivasjuk en 1979, la evoluo de ukraina popmuziko plejparte haltis. Eĉ establitaj folkrokaj grupoj, kiel ekzemple Kobza, ekkantis en la rusa lingvo anstataŭ en la ukraina.

Post la sendependiĝo

[redakti | redakti fonton]
Svjatoslav Ivanoviĉ Vakarĉuk en 2022.
Miss Monique en 2025

Post kiam Ukrainio akiris sian sendependecon, komponistoj denove povis eksperimenti per diversaj muzikaj stiloj kaj ĝenroj. Oni fondis festivalojn de avangarda muziko, kiel ekzemple Kyiv Music Fest, Kontrasty kaj "Du Tagoj kaj Du Noktoj de Nova Muziko". En la 2000-aj jaroj, eksperimenta elektronika muziko ekevoluis en Ukrainio.

Ukraina popmuziko reviviĝis en la 1990-aj jaroj, post kiam Ukrainio sendependiĝis. La festivalo Ĉervona Ruta ludis gravan rolon en la popularigo kaj evoluo de ukraina popmuziko. En 2004, Ruslana venkis en la Eŭrovido-Kantokonkurso; tio estis la unua venko de Ukrainio en tiu konkurso.

Ĝis la eksplodo de la Rusa-Ukraina Milito en 2014, ukrainaj artistoj vaste uzis la rusan lingvon por atingi publikon ekster Ukrainio, kiu komprenis la rusan. Kantoj en la rusa lingvo iom post iom perdis popularecon en Ukrainio post 2014, dum muziko en la ukraina lingvo spertis fortan kreskon; tiu tendenco akceliĝis kiam la rusia invado de Ukrainio komenciĝis en februaro 2022. La milito iĝis ĉiam pli elstara temo en kantoj, kun tekstoj pri konsolo dum malfacilaj tempoj – kiam oni perdas proksimulojn kaj devas fuĝi el sia hejmo kaj lando – sed ankaŭ pri la kuraĝo pluiri[2]. Novaj muzikaj pecoj el Ukrainio ankaŭ integrigis ĉiam pli da elementoj de ukraina folkloro. La nuntempa ĵaz-sceno de Ukrainio ankaŭ akiris internacian videblecon dum tiu periodo: ekzemple, la kijiva rokĵaza muzikgrupo Hyphen Dash estis prezentita de la revuo Rolling Stone pro sia albumo Basement 626 (2025), registrita en kelo proksimume 15 kilometrojn for de la frontlinio[3].

En 2026, la Verĥovna Rada instituciigis la Tagon de Ukraina Muziko, nacian memor-tagon festatan ĉiujare en la tria sabato de septembro. La iniciato celas antaŭenigi la ukrainan muzikan heredaĵon, muzikistojn, komponistojn kaj la industrion de nuntempa muziko. La dato estis elektita memore al la festivalo Ĉervona Ruta de 1989, kiu estas konsiderata mejloŝtono en la evoluo de moderna ukraina populara muziko[4].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Helbig, Adriana; Buranbaeva, Oksana; Vanja, Mladineo (2009). "Music". Culture and Customs of Ukraine. Westport, Connecticut: Greenwood Press. ISBN 978-03133-4-363-6. p.147
  2. ↑ Chiem Balduk (25 July 2022). "De zomerhits in Oekraïne gaan dit jaar niet over de liefde of de zon". NOS.nl
  3. ↑ Browne, David (4 April 2025). "A Ukrainian Fusion Band Made an Album During the War — On the Frontlines". Rolling Stone
  4. ↑ Svitlana Kravchenko (2026-05-27). "Ukrainian Music Day to be established in Ukraine — the Verkhovna Rada adopts resolution" (arkivo). Babel.