MycoBank

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MycoBank estas komputila datumbazo, kiu pritraktas novajn mikologiajn nomojn kaj kombinaĵojn, finfine kombinitaj kun priskriboj kaj ilustraĵoj. Ĝi estas mastrumita de la Funga Biodiverseco Centro - Centraalbureau voor Schimmelcultures en Utreĥto [1].

Ĉiu novaĵo, post ekzameno fare de nomenklaturaj ekspertoj kaj esti trovita konforme al la Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj ( ICN ), ricevas unikan MycoBank-numeron antaŭ valida publikigo de la nova nomo. Tiam tiu numero povas esti citita far la nomdoninta aŭtoro en la publikaĵo kie la nova nomo estas enkondikita. Nur tiam, tiu unika numero estiĝas publika en la datumbazo.

Tiamaniere farante, tiu sistemo povas helpi por solvi la problemon de scii kiuj nomoj jam estis valide publikigitaj kaj en kiu jaro.

MycoBank estas ligita al aliaj gravaj mikologiaj datumbazoj kiaj Index Fungorum, Life Science Identifiers, Global Biodiversity Information Facility kaj aliaj datumbazoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hawksworth DL. (2005). “Universal fungus register offers pattern for zoology”, Nature 438 (7064), p. 24. doi:10.1038/438024b. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pedro W. Crous, Walter Gams, Joost A. Stalpers, Vincent Robert and Gerrit Stegehuis (2004). “MycoBank: an online initiative to launch mycology into the 21st century”, Studies in Mycology 50, p. 19–22. 
  • Crous PW, Gams W, Stalpers JA, Cannon PF, Kirk PM, David JC, Triebel D (2004). “An online database of names and descriptions as an alternative to registration.”, Mycological Research 108, p. 1236–1238. doi:10.1017/S0953756204221554.