Saltu al enhavo

Myiopsitta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Myiopsitta
monaĥpapago
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Papagoformaj Psittaciformes
Familio: Papagedoj Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Genro: Myiopsitta
Bonaparte, 1854
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Myiopsitta estas genro de papagoj en la familio papagedoj, latine Psittacidae indiĝenaj de Sudameriko, sed ili troviĝas ankaŭ en Eŭropo. Ili estas konataj kiel invada specio pro la damaĝo kiun ili faras al kultivaĵoj, kiu grave tuŝas la naturon en Eŭropo.[1] La monaĥpapago estas foje konsiderita monotipa ene de la genro.

La genron enkodukis la franca natursciencisto Charles Lucien Bonaparte en 1854.[2] La tipa specio estis poste atribuita al la monaĥpapago (Myiopsitta monachus) fare de la angla zoologo George Robert Gray en 1855.[3] La genronomo kombinas la Antikva greka mus, muos kun la signifo "muso" kaj la Latina psitta kun la signifo "papago".[4] La nomo aludas al la mus-grizaj vizaĝo kaj malsupraj partoj de la monaĥpapago.[5]

La genro enhavas la jenajn du speciojn:[6]

Bildo Scienca nomo Ordinara nomo Distribuado
Myiopsitta monachus Monaĥpapago Argentino, Brazilo, kaj Urugvajo
Myiopsitta luchsi Klifpapago sudorienta La Paz ĝis nordo de la departemento Ĉukisaka, Bolivio

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Postigo, J., Strubbe, D., Mori, E., Ancillotto, L., Carneiro, I., Latsoudis, P., . . . Senar, J. C. (2019). Mediterranean versus Atlantic monk parakeets Myiopsitta monachus: Towards differentiated management at the European scale. Pest Management Science, 75(4), 915-922. COI:10.1002/ps.5320
  2. (1854) “Tableau des perroquets”, Revue et Magasin de Zoologie Pure et Appliquée 6, p. 145–158 [150]. 
  3. Gray, George Robert. (1855) Catalogue of the Genera and Subgenera of Birds Contained in the British Museum. London: British Museum.
  4. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  5. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1780) “La perruche souris”, Histoire Naturelle des Oiseaux 11 (france). De L'Imprimerie Royale, p. 206–207.
  6. Parrots, cockatoos. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 11a de Aŭgusto 2019 .


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]