Mynämäki
Mynämäki | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 7 515 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 60° 41′ N, 21° 59′ O (mapo)60.67916666666721.988888888889Koordinatoj: 60° 41′ N, 21° 59′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 28 m [+] | ||||
Areo | 519,84 km² (51 984 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mynämäki [+] | |||||
Mynämäki (svede : Virmo) estas urbo kaj komunumo en la finna provinco sudokcidenta Finnlando en la regiono Origina Finnlando.
La komunumo estas unulingve finna.
Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 7 515 loĝantoj sur areo de 519,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². Najbaraj urboj estas Aura, Eura, Laitila, Masku, Nousiainen, Pöytyä, Rusko, Taivassalo, Turku kaj Vehmaa.
Fondumo Kone
[redakti | redakti fonton]La Fondumo Kone okupas en Mynämäki kulturan domon (Saari rezidejo) en kiu ĝi invitas artistojn de ĉiuj naciecoj[1]. Unu el ĝiaj aktivecoj estis en 2013 la organizado de arta projekto "Multilingvismo kaj arto de Svedio al Somalio"[2].
Lingvolernado
[redakti | redakti fonton]La plej granda lernejo en Mynämäki estas la lernejo Lauri en kiu eblas lerni ses diversajn lingvojn : la anglan kaj la svedan kaj laŭvole ankaŭ la hispanan, la franca, germanan, rusan kaj italan.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de Mynämäki
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (angla) Saari residence.
- ↑ (multlingva) Multilingualism and art from Sweden to Somali Arkivigite je 2018-11-26 per la retarkivo Wayback Machine, Koneen Säätiö, alirite la 26-an de novembro 2018.