Cinamoventra formikulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cinamoventra formikulo
Cinamoventra formikulo, masklo
Cinamoventra formikulo, masklo
Cinamoventra formikulo, ino
Cinamoventra formikulo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Myrmecocichla
Myrmecocichla cinnamomeiventris
(Lafresnaye, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Cinamoventra formikulo (Myrmecocichla cinnamomeiventris) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Formikuloj, kiu enhavas naŭ speciojn de nigrecaj birdoj kiuj manĝas insektojn, sed ĉefe formikojn, de kio devenas la nomoj popola kaj scienca. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Mokema formikulo, ĉar imitemas aliajn speciojn per voĉo.

Ĝi estas nigreca birdo, kiu estas pli nigra en flugiloj kaj vosto, kaj nigreca ne nur en supraj partoj sed ankaŭ en kapo kaj busto kiu finas en klara limo al tre ruĝoranĝa al cinamokolora ventro kio nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie cinnamomeiventris signifas “kun cinamokolora ventro”. Ili povas montri ankaŭ blankan makulon en ŝultro.

Ĝi troviĝas en Benino, Bocvano, Burkino, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Eritreo, Etiopio, Ganao, Gvineo, Kenjo, Lesoto, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Niĝerio, Ruando, Senegalio, Sudafriko, Sudano, Suazilando, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas seka savano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]