Mónica Spear

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mónica Spear
Persona informo
Naskonomo Mónica Spear Mootz BITZ
Naskiĝo 1-an de oktobro 1984 (1984-10-01)
en Marakajbo, Zulia,  Venezuelo
Morto 6-an de januaro 2014 (2014-01-06) (29-jaraĝa)
en Puerto Cabello
Tombo East Cemetery
Lingvoj hispanaanglafranca
Ŝtataneco Venezuelo
Alma mater Universitato de Centra Florido
Familio
Edz(in)o Thomas Henry Berry
Infano Maya Berry Spear
Parencoj Jossie Nikita
Okupo
Okupo aktoromodelo • partoprenanto de belec-konkurso
vdr

Mónica Spear Mootz (naskiĝis la  1-an de oktobro 1984(nun 1984-10-01) en Maracaibo, mortis la 6-an de januaro 2014 en Puerto Cabello, Venezuelo) estis elektita Miss Venezuelo en 2004, kaj reprezentis Venezuelon en la konkurso Miss Universo 2005, kie ŝi atingis 15-an rangon[1].

Poste Mónica Spear establis sin kiel aktorino de sapo-operoj[2]. Ŝia unua ĉefrolo estis en la telenovelo Mi Prima Ciela (2007), kiu gajnis bonan sukceson en Latinameriko. Ŝi ankaŭ ludis kiel ĉefrolulo en La Mujer Pefecta, dissendita de "Venevision"[3].

Ŝi estis paf-mortigita, dum rabado, sur aŭtovojo Puerto Cabello-Valencia Carabobo la 6-an de januaro 2014. Kune kun ŝi perdis la vivon ŝia edzo dum ilia kvinjara filino estis vundita[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]