Měrćin Nowak-Njechorński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Měrćin Nowak-Njechorński
Persona informo
Měrćin Nowak-Njechorński
Naskiĝo 13-an de junio 1900 (1900-06-13)
en Nechern
Morto 6-an de julio 1990 (1990-07-06) (90-jaraĝa)
en Nechern
Tombo Friedhof Gröditz vd
Lingvoj suprasorabagermana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Academy of Fine Arts Leipzig • Dresden Academy of Fine Arts • Academy of Fine Arts, Warsaw vd
Profesio
Okupo pentristo • verkisto • desegnisto • grafikartisto vd
Aktiva en Dom Měrćina Nowaka-Njechorńskeho vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Měrćin Nowak-Njechorński (germana nomo Martin Nowak-Neumann) (naskiĝinta la 13-an de junio 1900 en Nechern, mortinta la 6-an de julio 1990 samloke) estis soraba pentristo, grafikisto, publicisto kaj verkisto.

Post la frekventado de la elementa lernejo en Wurschen li pliklerigis sin en la kampo de la pentrado. En la jaro 1919 li havis sian unuan vendoekspozicion en Görlitz, kies financa rezulto ebligis al li komenci studadon en la Ŝtata akademio por grafikaj artoj kaj librometio en Lepsiko. En la jaroj 1921–1923 li ŝanĝis al la Dresdena artoakademio. Tie li pli kaj pli entuziasmiĝis por la soraba popola kulturo, kio estis por li instigo studi en la slava eksterlando. Li ankaŭ komencis arte okupi sin precipe pri motivoj el la Slava mitologio.

En la jaro 1923 li do iris al Prago, kie li studis ĝis 1927 interalie ĉe Max Švabinský. 1927–1929 li komencis studadon en la artoakademio en Varsovio. Post sia reveno al Bautzen li laboris de 1929 ĝis 1933 kiel redaktoro de la soraba gazeto Serbske nowiny. Pro politikaj kaŭzoj oni devigis lin fini tiun laboron en la jaro 1933 kaj li estis rekrutigata al la militservo, al la germana Vermaĥto. Post sia reveno el la usona militkaptiteco li laboris ekde 1947 kiel ĉefredaktoro de la gazeto intertempe alinomita al Nowa doba („Nova epoko”), de 1950 ĝis 1969 kiel posteulo de Ota Wićaz ankaŭ kiel ĉefredaktoro de la soraba kulturrevuo Rozhlad. Post sia pensiuliĝo en la jaro 1969 li vivis kiel sendependa pentristo kaj verkisto en sia hejmloko Nechern.

Měrćin Nowak-Njechorński estis dufoje dekoraciita per la Patrolanda meritordeno de la GDR, per la Nacia premio de la GDR, per la Ćišinski-premio de la Domowina kaj per la ordeno Stelo de la popola amikeco.

Lia naskiĝ- kaj loĝdomo en Nechern estas malfermita al la publiko en junio 1999 kiel muzeo.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Po serbskich pućach. Bautzen 1936
  • Zapiski bobaka. Bautzen 1952
  • Serbski wšudźebył. Bautzen 1954
  • Mišter Krabat. Bautzen 1954

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Moler serbskeho luda. Bautzen 1959 (mit Texten von Měrćin Nowak-Njechorński und Alfred Schneider)
  • Wubrane spisy, zwjazk 1 (pućowanske wobrazy). Bautzen 2000, ISBN 3-7420-1822-1
  • Wubrane spisy, zwjazk 2 (bajki). Bautzen 2000, ISBN 3-7420-1824-8
  • Helmut Kaltšmit: Leksikon awtorow serbskich knihow 1945–1978. Bautzen 1979

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]