Náci Erdélyi
Náci Erdélyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Erdélyi Ignác |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1845 en Szeged |
Morto | 6-an de julio 1893 (47-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Náci Erdélyi [erdEji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdélyi Náci estis hungara violonisto, orkestrestro, komponisto. Lia origina persona nomo estis Ignác, la formo Náci estas karesnomo kaj kvazaŭ pseŭdonimo.
Ignác Erdélyi [1] naskiĝis la 22-an de novembro 1845 en Szeged, li mortis la 6-an de julio 1893 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Náci Erdélyi devenis el muzikista cigana familio, li frue lernis violonadon hejme. Li studis en konservatorio de Vieno, poste laŭ la familiaj konvencioj li estis violonisto kaj orkestrestro. Li ludis precipe popolmuzikon. Laŭ datenoj li instruis ankaŭ en muziklernejo de Szeged. Inter 1886 kaj 1890 li violonadis en Usono, ĉefe en restoracioj, pli malofte en teatroj. En Szeged foje li ludis dum tagmanĝo al reĝo Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio).
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungaralingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)