Nándor Baumgarten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nándor Baumgarten
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1873 (1873-05-29)
en Peŝto
Morto 29-an de majo 1935 (1935-05-29) (62-jaraĝa)
en Belváros-Lipótváros
Tombo Salgotarjani Street Jewish Cemetery
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo advokatoredaktorojuristo • artkolektanto
vdr

Nándor Baumgarten, laŭ hungarlingve kutima nomordo Baumgarten Nándor estis hungara juristo, advokato, juĝisto, profesoro.

Nándor Baumgarten [1] naskiĝis la 29-an de majo 1873 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de majo 1935 en Budapeŝto. Lia onklo estis Izidor Baumgarten.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nándor Baumgarten frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo, Lejpcigo kaj Berlino. Li akiris juran diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1896, post 3 jaroj ankaŭ advokatan diplomon. Inter 1899 kaj 1914 li estis advokato, dume en 1904 li studvojaĝis al Eŭropo kaj Usono, en la sekva jaro li estis nomumita privata profesoro, fine li longe redaktis juran fakrevuon. Inter 1914 kaj 1921 li estis juĝisto, dume en 1915 li ricevis la instruan rangon titulara publika eksterordinara profesoro. Li emeritiĝis en 1921.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Nemzetközi vasúti fuvarozási jog (Internacia fervoja transporta juro), (1900) - fundamenta verko agnoskita eĉ eksterlande
  • Kartellek, trösztök (Karteloj kaj trustoj), 1906 kun akademia premio
  • Jogerő a közigazgatási eljárásban (1917) kun akademia premio
  • Összegyűjtött Tanulmányai (Kolektitaj studoj), (1936)

Fontoj[redakti | redakti fonton]