Népszínház

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Népszínház
teatrejo
Bazaj datoj
Tipo Teatro
Arkitekto Q113045618 • Felix Buzzi vd
Estiĝo 1875
Malfermo 1875
Adreso
Lando Hungario vd
Situo Budapeŝto
Situo
Geografia situo 47° 29′ 48″ N, 19° 4′ 12″ O (mapo)47.4966419.070066Koordinatoj: 47° 29′ 48″ N, 19° 4′ 12″ O (mapo) [+]
Népszínház (Hungario)
Népszínház (Hungario)
DEC
Népszínház
Népszínház
Situo de Népszínház
Map
Népszínház
vdr

La Népszínház (=popola aŭ populara teatro) estis iama teatrejo de Budapeŝto inter 1875-1908 en Placo Blaha Lujza.

La Népszínház en 1875

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1860-aj jaroj la Nacia Teatro de Pest estis nesufiĉa por la disvastiĝanta teatra vivo. Aliparte estis granda intereso ankaŭ por operetoj kaj tiel nomataj popolaj teatraĵoj. En 1872 societo formiĝis, kies celo estis kolekti monon por la nova teatro. Post 3 jaroj la konstruaĵo estis preta. Dum la inaŭguro partoprenis eĉ Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) kaj Rudolfo de Habsburgo-Loreno (kronprinco). La Nacia Teatro transdonis materialojn por operetoj kaj teatraĵoj. En la kulmina tempo 244 homoj apartenis al la teatro. La Az 1000-a spektaklo okazis en 1878, la 5000-a en 1896. En la sekvaj jaroj pluraj teatroj naskiĝis en Budapeŝto, kiuj allogis la publikon, fine en 1908 la Népszínház bankrotiĝis, poste la Nacia Teatro profitis la teatrejon. En 1965 pro konstruado de metroo la teatrejo estis eksplodita, plene ĉesis historio de la teatro.

Alia flanko de Népszínház en 1875

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La trietaĝa, novrenesanca teatrejo havis 1407 sidlokojn, 475 starlokojn, 49 loĝiojn 1 kortegan loĝion. 392 gaslumoj donis lumojn kune kun gasaj lustroj.

Aktoraro[redakti | redakti fonton]

La pli gravaj rolantoj estis ekzemple Gabi Bárdy, Lujza Blaha, Sári Blaha, Zsófia Csatai, István Együd, Mariska Gazsi, Izsó Gyöngyi, Lajos Győző, Aranka Hegyi, Vince Horváth, Ilka Pálmay, Szidi Rákosi, Elek Solymossy, Antal Szabó, baldaŭ Péter Andorffy, Kálmán Egri, Gusztáv Eőry Pordán, Sári Fedák, Mariska Káldi, Lujza Kállay, János Kápolnai, Vidor Kassai, Mariska Komáromi, István Kozma (operetkantisto), Klára Küry, Gizella Ledofszky, Ödön Lubinszky, Célia Margó, Aranka Nagy, Jenő Nagy (aktoro), Imre Pintér (aktoro), Gusztáv Rónaszéki, Imre Szirmai, József Tamássy, Miklós Tihanyi (pli aĝa), Adolf Tollagi, Erzsébet Vidmár kaj Pál Vidor.

La plej ofte videblaj spektakloj estis Ede Tóth: A falu rossza, Jenő Gaál: A peleskei nótárius, Ferenc Csepreghy: Piros bugyelláris, Franz von Suppé: Boccaccio, Carl Millöcker: A Koldusdiák, Robert Planquette: Rip van Winkle.

Teatra lernejo[redakti | redakti fonton]

En la teatra jaro de 1907 teatra lernejo funkciis fare de Rezső Máder, la lernejestro estis Sándor Hevesi, instruistoj estis Miksa Bródy, Imre Pethes, Albert Szirmai.

Parto de la sidlokoj

Teatrestroj[redakti | redakti fonton]

Reĝisoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Aliaj membroj[redakti | redakti fonton]

Strato Népszinház en Budapeŝto

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]