Grafenried

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nüchtere)
Ekzistas ankaŭ pereinta vilaĝo Grafenried.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Grafenried (stacidomo).
Grafenried
Blazono de Grafenried
Blazono de Grafenried
Blazono de Grafenried
La vilaĝocentro de Grafenried kun preĝejo
La vilaĝocentro de Grafenried kun preĝejo
La vilaĝocentro de Grafenried kun preĝejo
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 4′ 45″ N 7° 30′ 49″ O / 47.07917 °N, 7.51361 °O / 47.07917; 7.51361 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 45″ N 7° 30′ 49″ O / 47.07917 °N, 7.51361 °O / 47.07917; 7.51361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 978
Areo 4,72 km²
Alteco 520 m super marnivelo
Poŝtkodo 3308
Komunumkodo 0539
Mapo de Grafenried
Mapo de Grafenried
Mapo de Grafenried
vdr

Grafenried estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 978 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Grafenried situas en la Svisa Mezlando sur la orienta flanko de la altebenaĵo de Rapperswil, proksimume 15 kilometrojn nordnordoriente de la federacia urbo Berno kaj saman distancon sude de Soloturno. La plej granda parto de la komunuma teritorio situas en vasta valkaldrono, kiu estas senakvigita orieten al la rivero Urtenen. La komunumo konsistas el la vilaĝo Grafenried kaj la vilaĝetoj kaj setlejoj Binel, Bachtele, Buechhof, Nüchtere kaj Stöckgass.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,72 km², de kiuj 34,7% estas kovritaj de arbaro, 54,9% servas por agrikulturo kaj 10,10% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grafenried limas en nordo al Fraubrunnen, en oriento al Zauggenried, en sudo al Jegenstorf, en sudokcidento al Iffwil, kaj en okcidento al Etzelkofen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Grafenried situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Berno al Soloturno. Flankaj vojoj kondukas al Etzelkofen kaj Iffwil. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A6 troviĝas en Schönbühl, proksimume 6 kilometrojn sude de Grafenried. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la etspura trama fervojo de Soloturno tra Zollikofen al Berno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Grafenried datiĝas el la jaro 1258 kiel Gravenriet. Ekzistis en la vilaĝo jam dum mezepoko akvoprovizado. Dum frua mezepoko la bienoj, jurisdikcio kaj eklezia interezo apartenis al la Grafoj de Thierstein. En la 13-a jarcento tiuj privilegioj estis venditaj al la Monaĥejo Fraubrunnen. Post la reformacio Grafenried formis parton de la tiam el la antaŭa abatejo kreita voktejo Fraubrunnen. [3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]