NATO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la flago de NATO
NATO-kunveno 2002
Novi Sad sub la bombado fare de NATO, 1999 Serbujo kaj Montenegro.

La Nord-Atlantika Traktat-Organizo (anglalingve, North Atlantic Treaty Organisation - NATO; franclingve, l'Organisation du Traité de l'Atlantique Nord - OTAN) estas interregistara internacia organizo por defenda kunlaboro, starigita en 1949, por subteni la Nord-Atlantikan Traktaton, subskribita en Vaŝingtono la 4-an de aprilo, 1949.

La kerna reguligo estas Artikolo 5, kiu tekstas:

La Partioj konsentas, ke armita atako kontraŭ unu aŭ pli el ili en Eŭropo aŭ en Nord-Ameriko estos konsiderata kiel atako kontraŭ ĉiuj el ili kaj sekve ili konsentas ke, se tia armita atako okazos, ĉiuj el ili, praktikante la rajton de individua aŭ kolektiva sindefendo agnoskita de artikolo 51 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, helpos la Partion aŭ Partiojn tiel atakitajn per tuja agado, individue aŭ kune kun la aliaj Partioj, tiel, kiel tiu taksas necesa, inkluzive la uzadon de armita perforto, por restarigi kaj konservi la sekurecon de la Nord-Atlantika regiono.

Ĉi tiu reguligo havis la celon, ke se Sovetunio atakus la eŭropajn aliancanojn de Usono, tio estus traktata kiel atako kontraŭ Usono mem. Tamen, la timata soveta invado de Okcidenta Eŭropo neniam okazis. Anstataŭe, oni uzis tiun artikolon la unuan fojon dum la historio de la traktato la 12-an de septembro, 2001, responde al la terorisma atako de la 11-a de septembro 2001. Kontraste al la Varsovia Kontrakto, kiu dissolviĝis post la fino de la Malvarma milito, NATO ekzistas ĝis hodiaŭ.

La organizo konstituas sistemon de kolektiva defendo per kiu ties membroŝtatoj interkonsentas por reciproka defendo reage al atako fare de iu ajn ekstera partio. La sidejoj de NATO estas en Bruselo, Belgio, nome unu el la 28 membro-ŝtatoj tra Nordameriko kaj Eŭropo, el kiuj la plej novaj, Albanio kaj Kroatio, aliĝis en Aprilo de 2009. Aldonaj 22 landoj partoprenas en la programo de NATO nome Partnereco por Paco, kaj 15 aliaj landoj partoprenas en instituciaj dialogaj programoj. La kombinita militista spezo de la membroj de NATO konstituas ĉirkaŭ 70% el la tutmonda totalo.[1] La speco por defendo de membroj supozeble estas ĉirkaŭ 2% el Malneta enlanda produkto.[2]

NATO estis malmulte pli ol politika asocio ĝis la Korea Milito movigis la ŝtatojn membrojn de la organizo, kaj oni konstruis integritan militan strukturon sub la regado de du usonaj supremaj komandantoj. La transiro de la Malvarma Milito kondukis al rivaleco kun landoj de la Varsovia Pakto, kiu formiĝis en 1955, kiel memdefendo kontraŭ la milita strukturo dee NATO. Aperis ankaŭ duboj pri la forto de la rilatoj inter la eŭropaj ŝtatoj kaj Usono, kaj duboj pri la fidindeco de la defendo fare de NATO kontraŭ eventuala soveta invado — duboj kiuj kondukis al disvolvigo de Franca sendependa nuklearmila strukturo kaj al retiriĝo de Francio el la milita strukturo de NATO en 1966 dum 30 jaroj. Post la falo de la Berlina Muro en 1989, la organizo dediĉis sin al la Disfalo de Jugoslavio, kaj kondukis sian unuajn militajn intervenojn en Bosnio kaj Hercegovino el 1992 al 1995 kaj poste en Jugoslavio en 1999. Politike, la organizo klopodis pli bonajn rilatojn kun la landoj de la iama Varsovia Pakto, kelkaj el kiuj aliĝis al la alianco en 1999 kaj 2004, tiele ĉirkaŭante Rusion, la iaman ĉefan malamikon de Usono. Simile, la ĉefa tendenco de la NATO estas kontroli la sinsekvajn malamikojn de Usono kaj de ties aliancoj, kies nombroj pli kaj pli plialtiĝas.

Membroŝtatoj

Ŝtatoj ĉi-sube sen kroma aliĝo-jaro estas membroj ekde la fondo en 1949.

Membro-ŝtatoj

Grekio kaj Turkio aliĝis al la organizo en Februaro 1952. Germanio aliĝis kiel Okcidenta Germanio en 1955 kaj la germana unuiĝo en 1990 etendis membrecon al la regionoj de la eksa Germana Demokratia Respubliko GDR. Oni enlasis Hispanion en Februaro 1982 kaj la landoj de la eksa Varsovia Pakto, Pollando, Hungario, kaj Ĉeĥio faris historion per aliĝo la 12-an de marto, 1999.

Francio ankoraŭ estas membro de NATO sed retiriĝis de la milita komando en 1966. Islando, la ununura membro de NATO, kiu ne havas propran militan potencon, aliĝis kun la kondiĉo, ke oni ne devigus ĝin partopreni en militado.

Historio

La 17-an de marto 1948 Benelukso, Francio, kaj la Unuiĝinta Reĝlando subskribis la Traktaton de Bruselo, kiu estas antaŭanto al la akordo de NATO. La 4-an de aprilo 1949 tiuj ĉi landoj kaj Danio, Islando, Italio, Kanado, Norvegio, Portugalio kaj Usono ekkonsistigas NATOn.

Sovetunio kaj ĝiaj satelitaj ŝtatoj kuniĝis per la Varsovia Pakto en la 1955 jaro por kontraŭpezi NATO-on. Ambaŭ organizoj estis kontraŭaj unu al la alia dum la malvarma milito. En la jaroj de 1952 al 1982 al NATO aliĝis Grekio, Turkio, Federacia Respubliko Germanio kaj Hispanio.

Post la forfalo de la Ferkurteno en 1989, la Varsovia Pakto diseriĝis. Per la Germana Reunuiĝo je la 3-a de oktobro 1990 la teritorioj de eksa GDR kaj de Berlino aliĝis al NATO.

NATO la unuan fojon implikiĝis en milita agado dum la Kosova Milito, kiam ĝi efektivigis 11-semajnan bomban kampanjon kontraŭ serbaj militfortoj ekde la 24-a de marto 1999.

Tri ekskomunismaj landoj, Hungario, Ĉeĥio kaj Pollando, aliĝis al NATO en 1999. Je la Praga konferenco de la 21-a/22-a de novembro 2002, sep landoj estas invititaj eknegoci por aliĝi al la alianco: Estonio, Latvio, Litovio, Slovenio, Slovakio, Bulgario kaj Rumanio. Al Albanio kaj Makedonio oni diris, ke ili ne plenumis la ekonomiajn, politikajn kaj militajn kriteriojn de reformo kaj devas atendi. Kroatio turnis sin al aliĝo en 2002 kaj komencis la procezon.

La decido de Charles de Gaulle forigi Francion de la milita komando de NATO en 1966, por ke ĝi sekvu sian propran nukledefendan programon, kaŭzis la alilokigon de la stabejo de NATO de Parizo (Francio) al Bruselo (Belgio) ĝis la 16-a de oktobro 1967. Dum la politika stabejo troviĝas en Bruselo, la milita stabejo, la Supera Stabejo Aliancaj Potencoj Eŭropo, troviĝas tuj sude de Bruselo, en la urbo Mons.

La 10-an de februaro 2003, NATO alfrontis seriozan krizon pro la rompo fare de Francio kaj Belgio de la proceduro de silenta aprobo pri la tempo de protektaj agoj por Turkio, en la kazo de eventuala milito kontraŭ Irako. Germanio ne uzis sian rajton rompi la proceduron, sed diris, ke ĝi subtenas la vetoon. La 16-an de aprilo 2003, NATO konsentis preni la komandon en aŭgusto de la Internacia Sekureca Asista Taĉmento (ISAF) en Afganio. La decido venis pro la peto de Germanio kaj Nederlando, la du nacioj, kiuj gvidis ISAF-on en la tempo de la akordo. Ĉiuj 19 ambasadoroj de NATO aprobis ĝin unuanime. Tio estas la unua fojo en la historio de NATO, ke ĝi ekgvidis mision ekster la nord-atlantika regiono. Kanado originale estis elektita por ekgvidi ISAF-on en aŭgusto.

La 29-a de marto 2004 la sep ŝtatoj kandidatiĝintaj en 2002 aliĝis al NATO: Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio kaj Slovenio. Kroatio kaj Albanio estis akceptitaj la 4-an de aprilo 2009. Ili estas ĝis nun la plej novaj aliancanoj.

Ĝeneralaj sekretarioj de NATO

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. The SIPRI Military Expenditure Database. Milexdata.sipri.org. Alirita 22a Aŭgusto 2010.
  2. Erlanger, Steven, "Europe Begins to Rethink Cuts to Military Spending", nytimes.com, 26a Marto 2014. Kontrolita 3a Aprilo 2014.

Bibliografio

  • Isby, David C.. (1985) Armies of NATO's Central Front. Jane's Information Group. ISBN 0-7106-0341-X.
  • Kaplan, Lawrence S. (2013). NATO before the Korean War: April 1949-June 1950. Kent, OH: Kent State University Press.
  • Kaplan, Lawrence S.. (2004) NATO Divided, NATO United: The Evolution of an Alliance. Greenwood Publishing Group. ISBN 0-2759-8006-5.
  • Schoenbaum, Thomas J.. (1988) Waging Peace and War: Dean Rusk in the Truman, Kennedy, and Johnson Years. Ann Arbor, Michigan: Simon and Schuster. ISBN 0-671-60351-5.
  • Willbanks, James H.. (2004) Machine Guns: An Illustrated History of Their Impact. ABC-CLIO. ISBN 1-8510-9480-6.


Eksteraj ligiloj