NGC 4449

El Vikipedio, la libera enciklopedio
NGC 4449
Galaksio Listo de galaksioj
NGC 4449
NGC 4449
malregula galaksio • emisilinia galaksio • HI (21cm) source • astrofizika iksradia fonto
Historio de esploro
Trovinto William Herschel
Dato de trovo 27-a de aprilo 1788
Indikoj NGC 4449, UGC 7592, MCG 7-26-9, ZWG 216.5, PGC 40973
Observaj datumoj
(Epoko J2000.0)
Speco IBm
Rektascensio 12h 28m 11,3s
Deklinacio +44° 05' 42"
Ruĝenŝoviĝo +0,000680 ± 0,000010
Distanco
Videbla magnitudo (V) 9,4
Fota magnitudo (V) 10,0
Videblaj ampleksoj 6,2' × 4,4'
Surfaca heleco 12,8
Angula situo 45
Konstelacio Ĉashundoj
Fizikaj ecoj
Radiuso
Absoluta magnitudo (V)
Ecoj
vdr

NGC 4449 (aliaj indikoj — UGC 7592, MCG 7-26-9, ZWG 216.5, PGC 40973) estas galaksio en konstelacio Ĉashundoj.

Ĉi tiu objekto estis jam en la originala versio de NGC-katalogo.

Origine la galaksio estis Rektokoneksa spirala galaksio. Ĝi ŝanĝis sian formon dum kolizio kun najbara alia galaksio, kiu okazis antaŭ ĉ. 500 milionoj jaroj. Tiam enormaj gravitaj fortoj estigis varmegajn gaso-areojn, el kiuj estiĝis regionoj de stelformigoj, angle Starbursts. Tiuj imponas en RGB (ruĝa verda blua)-fotoj kiel bluaj kaj ruĝaj densiĝoj.

Cŭ denove kolizio?[redakti | redakti fonton]

Presagentejo raportis 2012-02-09, ke sciencistoj de la germana Max-Planck-Instituto raportis, ke nanogalaksio 4449 nun kvazaŭ manĝas sian pli malgrandan najbaron. Raportoj de du apartaj sciencaj esplorgrupoj aperis en la ĵurnaloj "Nature" kaj "Astrophysical Journal Letters".

Entute ne estas klara el la diversaj tekstoj, ĉu ĉifoje estos kolizio, trairo, aŭ formanĝo. Ni observu, ĉu aperos pliaj klarigoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


NGC 4445 | NGC 4446 | NGC 4447 | NGC 4448 | NGC 4449 | NGC 4450 | NGC 4451 | NGC 4452 | NGC 4453

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]