NHL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trofeo kaj marko de l'NHL
Pokalo «Stanley», ĉampiontrofeo de l'NHL, antaŭ marko de NHL

La Nacia Hoke-Ligo (angle: National Hockey League (NHL); france: Ligue nationale de hockey (LNH)) estas granda ligo de 30 glacihokeaj kluboj, 24 en Usono kaj 6 en Kanado. Ĝia sidejo troviĝas en Novjorko. Ĝi estas konsiderata ĝenerale la plej alta nivelo de glacihokeo en la tuta mondo, kaj estas unu el la ĉefaj sportligoj en Nordameriko. Ĉiujare, la ĉampiono de la NHL ricevas la Pokalon «Stanley». Posedas nun la pokalon Los Angeles Kings.

La ligo fondiĝis en 1917 en Montrealo kun kvar teamoj. Hodiaŭ, la NHL allogas multajn lertegajn ludistojn de la tuta mondo kaj nun havas ludistojn de 20 landoj. Dum multe da jaroj, granda plimulto de ludistoj estis kanadanoj. Tamen, en lastaj kelkaj jardekoj, la elcento de ludistoj de Usono kaj Eŭropo kreskadis, pro la pligrandiĝo de la ligo de ses teamoj en 1967 ĝis tridek nun, kaj pro la disponebleco de multaj talentaj ludistoj de Eŭropo, aparte de la ekse socialismaj landoj de Eŭropo.

Oni ofte parolas pri la "origina sesopo" de teamoj de Montrealo, Toronto, Ĉikago, Detrojto, Novjorko, kaj Bostono, kiuj konsistis la tutan ligon dum preskaŭ 30 jaroj ĝis la ligo aldonis ses novajn teamojn en 1967.

Teamoj

Notes
  1. Steleto (*) indikas ke la koncerna teamo iam translokiĝis, kaj fondiĝis sub alia nomo.
  2. Edmonton Oilers, Carolina Hurricanes (ekse Hartford Whalers), Colorado Avalanche (ekse Quebec Nordiques), kaj Phoenix Coyotes (ekse Winnipeg Jets) ĉiuj aliĝis NHLon en 1979 je la kuniĝo de NHL kaj WHA, la Monda Hoke-Ascio

Eksteraj ligiloj