NIOD Instituto por Historio, Holokaŭsto kaj Genocido-Studoj
NIOD Instituto por Historio, Holokaŭsto kaj Genocido-Studoj | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
esplora institucio registara organizaĵo arkivo ![]() | ||
Komenco | 8-a de majo 1945 vd | |
Geografia situo | 52° 22′ 5″ N, 4° 53′ 11″ O (mapo)52.36814.88633Koordinatoj: 52° 22′ 5″ N, 4° 53′ 11″ O (mapo) | |
Lando(j) | Nederlando vd | |
Sidejo | Amsterdamo | |
Adreso | Herengracht 380, 1016 CJ Amsterdam | |
| ||
Posedatoj | Taglibro de Anne Frank The illegal press 1940-1945 (en) ![]() Stapf Bilderdienst (en) ![]() ![]() | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Netherlanda Instituto por Historio, Holokaŭsto kaj Genocido-Studoj (NIOD) (nederlande NIOD Instituut voor Oorlogs-, Holocaust-en Genocidestudies) estas organizaĵo en Nederlando kiu konservas arkivojn kaj faras historian esploradon pri Dua Mondmilito, la holokaŭsto kaj aliaj genocidoj ĉirkaŭ la mondo, pasinta kaj nuna. La Instituto estis fondita tra la fuzio de la Nederlanda Instituto por Militdokumentado (nederlande Nederlands instituut voor oorlogsdocumentatie, NIOD, antaŭe la Nacia Instituto por Militdokumentado, nederlande Rijksinstituut voor oorlogsdocumentatie, RIOD) kaj la Centro por Holokaŭsto kaj Genocide Research (CHGS) [1].
Ekde la 1-an de januaro 1999, la Instituto estas parto de la Reĝa Nederlanda Akademio de Arto kaj Sciencoj.
La NIOD enhavas arkivojn de la germanaj (Nederlando) kaj japanaj (Nederlandaj Orienthindiaj Insuloj) okupaciaj fortoj same kiel kolektojn de libroj, fotoj, korespondado, afiŝoj, kontraŭleĝaj gazetoj kaj pamfletoj.
Esplorado kaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]La instituto publikigis historian disertaĵon pri la Regno de Nederlando dum Dua Mondmilito (nederlande Het Koninkrijk der Nederlanden in de Tweede Wereldoorlog) en dek kvar volumoj kaj 18 000 paĝoj. Ĉi tiu ĉefverko de Loe de Jong estas la aŭtoritata rakontado de la historio de Nederlando dum la Dua Mondmilito. La NIOD preparis elektronikan eldonon de la verko, kaj ĝi estas elŝutebla ekde la 11-a de decembro 2011, licencita laŭ Krea Komunaĵo CC BY 3.0 [2].
La instituto interalie esploris la Srebrenica masakron en 1995, studo kiu kondukis al la publikigo de raporto Srebrenica: A 'Safe' Area, kiu kaŭzis la eksiĝon de la dua kabineto de Wim Kok [3].
Aliaj signifaj eldonaĵoj (ĉiuj en la angla)
[redakti | redakti fonton]- Post, Peter / Gijsbers, Harco: The Encyclopedia of Indonesia in the Pacific War. eldonisto: Brill, Leiden/Boston, 2010. ISBN
- Withuis, Jolande / Mooij, Annet (eds.): The Politics of War Trauma, The Aftermath of World War II in Eleven European Countries. eldonisto: Aksant, Amsterdam, 2010. ISBN 9789052603711
- Boender, Barbara / Haperen, Maria van / Üngör, Ugu: The Holocaust and other genocides. An introduction. eldonisto: Amsterdam University Press, Amsterdam, 2012. ISBN 9789089643810
- Adler, Nanci: Keeping Faith with the Party: Communist Believers Return from the Gulag. eldonisto: Indiana University Press, Bloomington, 2012. ISBN 9780253357229
- Keizer, Madelon de (ed.) / Bakker, Marjo (ed.) / Griffin, Roger (ed.): Fascism. Journal of Comparative Fascist Studies. eldonisto: Brill, Leiden, 2012. ISSN 2211-6257
Galerio
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ bout NIOD. Alirita July 17, 2022 .
- ↑ . The Kingdom of the Netherlands During World War II (nederlande). NIOD (1969–1991). Alirita 21 December 2011 .
- ↑ Het Srebrenica-rapport. Wat leren we ervan? (nederlande) (June 2003). Alirita 8 July 2020 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Centro por Historia Esploro kaj Dokumentado pri Milito kaj Nuntempa Socio - ekvivalenta institucio en Belgio
- Nederlanda Nacia Holokaŭsta Muzeo