Saltu al enhavo

NRC Handelsblad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
NRC Handelsblad
emblemo
taggazeto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1970 vd
Antaŭe Nieuwe Rotterdamsche Courant Algemeen Handelsblad vd
Landoj Nederlando vd
Sidejo Amsterdamo
Ideologio

liberalismo

Posedata de Mediahuis vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La NRC Handelsblad (signifante "NRC - Komercgazeto") estas nederlanda nacia gazeto eldonita fare de NRC Media. Ĝi estas ĝenerale rigardata kiel gazeto de registro en la lando.

Ĝi estis fondita en 1970 per la kunfandiĝo de la Algemeen Handelsblad (fondita en Amsterdamo en 1828) kaj la Nieuwe Rotterdamsche Courant (tial la mallongigo NRC, fondita en Roterdamo en 1844). [1][2]

En la unua trimestro de 2008, la pagita eldonkvanto de la gazeto estis 204 572 (presita) kaj 6 453 ( e-gazeto ). [3] René Moerland estas ĉefredaktoro ekde 2019. [4] La gazeto estas membro de la ĵurnalisma esplorreto Eŭropaj Enketaj Kunlaboroj (European Investigative Collaboration, EIC).

En 2022, kiam ĝi haltis produktanta vesperajn eldonojn, la gazeto mallongigis ties oficialan nomon al NRC, (ɛnɛrseː) de kiu ĝi jam estis konata familiare.

La gazeto prezentas sin kiel seriozan (nederlande Kwaliteitskrant), simile al, ekzemple, The Times. Ĝi estas la kvara plej granda pagita gazeto en Nederlando laŭ eldonkvanto, kun eldonkvanto de ĉirkaŭ 250 000 ekzempleroj. La moto de la gazeto estas "Lux et Libertas" (latine por "Lumo kaj Libereco"), kies unua vorto rilatas al la Klerismo. La gazeto vidas sin kiel liberala kaj politike neŭtrala, defendante individuan liberecon kaj kontraŭstarante troan registaran enmiksiĝon. La ĉefa gazetspaco estas dediĉita al raportoj pri ekstera kaj enlanda politiko, ekonomiko, arto kaj literaturo, same kiel la opinioj de invititaj fakuloj. "NRK Handelsblad" havas 23 eksterlandajn korespondantojn, kio estas la plej granda nombro inter nederlandaj gazetoj. La gazeto havas tradicion de enketema ĵurnalismo.

Vendredojn, la gazeto publikigas suplementon, kiu temas pri artoj kaj kulturo en Nederlando kaj eksterlande. La suplemento estas eldonita ekde 1971 kaj estis la unua tia en Nederlando.

Ekde 1998, la revuo "M" ankaŭ aperas kiel suplemento, nuntempe ĉiumonate.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Cordula Rooijendijk. (2005) That City is Mine!: Urban Ideal Images in Public Debates and City Plans, Amsterdam & Rotterdam 1945–1995. Amsterdam University Press. ISBN 978-90-5629-382-6.
  2. NRC Handelsblad. Euro Topics. Arkivita el la originalo je 19 January 2015. Alirita 19 January 2015 .
  3. Circulation figures. HOI, Institute for Media Auditing. Arkivita el la originalo je 16 December 2014. Alirita 22 September 2014 .
  4. . René Moerland nieuwe hoofdredacteur van NRC (nederlande) (June 4, 2019). Arkivita el la originalo je 2021-05-08. Alirita 2021-05-16 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]