Präsident

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el NW Präsident)
Aŭtomobilo Präsident el la jaro 1897
Aŭtomobilo Präsident

Präsident estis la unua aŭtomobilo sen ĉevaloj en Mez-Eŭropo movata per benzina motoro kaj tiu ĉi unua vera aŭtomobilo fabrikita en Aŭstrio-Hungario en la teritorio de Moravio per fabrika maniero portas en sia naskatesto lokon de naskiĝo: Kopřivnice (tiam Nesseisdorf). Ĝi estis baptita de nomo Präsident, dato de naskiĝo: la jaro 1897 kaj ĝi ricevis honoran sorton - reprezenti ĉeĥan industrion en Jubilea ekspozicio en Vieno, kiu okazis ekde la 7-a de majo ĝis la 1-a de oktobro 1898.

Tio estis malfermita aŭtomobilo kun ĉasio el kaleŝo, 4 loka, malantaŭe motoro Benz kaj movigado de malantaŭaj radoj. Ĝi havis ducilindran platan motoron kun kontraŭkuŝantaj cilindroj, volumeno 2714 cm³, borumo 120 mm, leviĝo 120 mm, povumo 5 kW (7 ĉevaloj) dum 600 turnoj/minuto. Dugrada rapidumila ŝranko, maksimuma rapideco estis 30 km/horo.

La finita Präsident estis post kelke da provveturoj preparita al kuraĝa vojaĝo sur propra akso ĝis Vieno. Ĝi ekveturis kun 4 membra hom-ekipo la 21-an de majo 1898 kaj ĝis Vieno ĝi alveturis la sekvintan tagon. Präsident la tutan vojon, longan 328 km, traveturis dum 24 kaj kvaronon de horo, el tio neta veturo daŭris 14 horojn. La vojaĝo estis diversloke rekte triumfa, sed diversloke aventurema, nome por biciklantoj, kiuj akompanis la aŭtomobilon. Eble por ilustrado el ampleksa raporto pri tiu ĉi vojaĝo, kiun alportis vienaj ĵurnaloj: "Veturantoj sur bicikloj, kiuj estis elsenditaj el Hulín kiel avangardo kaj kiuj donis al la longdistancaj veturistoj tre valorajn deĵorojn, estis de provinca loĝantaro insultitaj kaj oni ĵetis sur ilin ŝtonojn…"

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.