Naĝado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virino naĝanta

Naĝado estas moviĝado de aĵo en likvaĵo sen subtenado de fundo aŭ muroj de la likvaĵujo.

Vivantaj estaĵoj ankaŭ povas mem naĝi.

Plejmulto da bestoj scipovas naĝi denaske. Kelkaj bestoj ne povas naĝi.

Homo povas naĝi, sed scipovo ne estas denaska, homo devas lerni kiel naĝi. La diferenco estas pro tio, ke bestoj, kiuj iradas per kvar membroj, povas naĝi per la samoj movoj de membroj, kiujn oni uzas por iri. Homo iradas per du kruroj kaj por naĝi ĝi devas uzi sufiĉe aliajn movojn de kruroj kaj brakoj.

Lernado naĝi estas sufiĉe malfacila. Kutime oni opinias, ke scipovo naĝi estas inda por ĉiu homo. Sed multaj homoj ne havas kondiĉojn por lerni, multaj ne volas, multaj timas, multaj simple ne sukcesas finlerni. Laŭ statistiko ekzemple en Rusio ĉirkaŭ 2/3 da maturaj homoj scipovas naĝi.

La naĝado apartenas al la plej sanaj sportartoj, ĉar pro la levoforto en la akvo, la ŝarĝo je la artikoj estas eta. Krom tio efikas la akvotemperaturo kaj la akvopremo ekscite je la sangocirkulo. Plia efiko estas, ke la koro malŝarĝiĝas, ĉar la akvopremo faciligas la vejnan refluon.

Historio

La plej alta pruvo pri la naĝo estas la en Egiptio trovita sigela cilindro el argilo, kiu venas el la ĉ. 4-a jarmilo a.K.. En la greka kaj romia epoko ekzistis naĝinstruistoj kaj helpiloj kiel junka zono, aerplenumita hoso (tubo) aŭ korka naĝzono. Oni sciigis en 310 a.K. pri romia militista naĝolernejo. La romianoj naĝis en la Tibero aŭ en la fiŝlageto (Piscinae). En la Imperiestra epoko (27 a. K. ĝis 476 p. K.) estiĝis grandaj naĝejoj (natationes) ene de la termobanejoj.

La unua naĝoinstrua libro aperis en 1538 kun titolo La naĝisto aŭ dialogo pri la naĝoarto far Nicolas Wynman. Ekde la mezepoko instruis en la princaj kortoj la t.n. Haloroj? kiel naĝoinstruistoj. Johann Christoph Friedrich Guts Muths (* 17591839) kolektis la spertoj de haloroj kaj ellaboris en la en 1798 aperinta libro "Kleines Lehrbuch der Schwimmkunst zum Selbstunterricht" sisteman naĝoinstruon. Li proponis inter aliaj alkutimiĝon al akvo, ekzercojn ekster akvo kaj enakve kun naĝozono.

Poste tre evoluis la surteraj ekzercoj, ekde 1810 jam aperis la amasa instruado anakxu en la militistaj naĝolernejoj. Post 1925 pli graviĝis la laŭpaŝa alkutimiĝo al la akvo en la naĝolernejoj (pioniro Kurt Wiessner). Ekde 1973 okazas Naĝa Monda Ĉampioneco.

Naĝostiloj

Ekzistas diversaj naĝoartoj, la plej konataj estas:

  • papilio, kiu ekde 1953 estas kiel memstara konkursa stilo kaj kiu evoluis el la brusta naĝo.
  • delfeno, ĝi estas praktikita ĉe papiliaj kunkursoj kaj diferenciĝas de papilio ĉe la kruromovo (duobla frapo)
  • dorso
  • brusto, la plej facila naĝoarto.
  • kraŭlo estas praktikita ĉefe ĉe la liberstilaj konkursoj. Kraŭlo estas baza naĝoarto por la pli malfacilaj naĝoartoj (dorso, delfeno, papilio).

Sporta naĝado

Sporta naĝado estigis populara en la 19-a jarcento, kaj estas nune estas akvosporto en Olimpikaj Ludoj. Internaciaj konkursoj de naĝado estas reguligata laŭ FINA, la Federacio de Internacia Naĝado. FINA reguligas kvar malsamajn stilojn de naĝado: Kraŭlonaĝo, Dorsa naĝo, brustonaĝo kaj papilio.

Se oni kolektas la kvar plej oftan naĝostilon en unu disciplinon, oni nomas tion miksa naĝo. Ĉe tio varias; ĉe unuopa naĝo delfeno-dorso-brusto-liberstilo; ĉe stafeta naĝo dorso-brusto-delfeno-liberstilo.

En la naĝosporto ekzistas diversaj branĉetoj:

Krom tio la naĝo estas parto de diversaj sportaj disciplinoj kiel:

Relative nova areo estas la oferto de la amasa sporta movado:

Krom tio, la naĝo helpas aliajn akvosportojn, kiel:

Famaj naĝistoj