Naĥiĉevano (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mozaiko pri naĥiĉevanaj vidindaĵoj

La Urbo Naĥiĉevano (en la azera lingvo: Naxçıvan şəhəri; ankaŭ konata kiel Nachitschewan, Nakhchyvan, Nakhicevan, Nakhichevan’, kaj Nakhjavan), estas la ĉefurbo de la Aŭtonoma Respubliko Naĥiĉevano de Azerbajĝano, situanta je 450 km okcidente de Bakuo. La municipo Naĥiĉevano konsistas el la urbo mem kaj la ĉirkaŭaj urbetoj Başbaşı, Qarağalıq, kaj Daşduz. Ĝi efentiĝas sur la flankoj de la montoĉeno Zangezuro, en la dekstra parto de la rivero Naĥĉivano je alteco de 1000 metroj.

Temas pri antikva komerca centro kaj kelkaj historiistoj konsideris ke ĝi estis fondita en la 16a jarcento a.K. Laŭ la legendo, la urbo estis fondita de Noa, kaj interpretado de la nomo de la urbo estas "la loko de la unua alteriĝo" ("Naĥ-iĝevan" en armena lingvo) referenco al la alteriĝo de la Arkeo de Noa. Tiu ĉi signifo estis skribita de la armena historiisto de la 5a jarcento Moseo de Ĥoreno. La grekoj kaj romianoj nomis ĝin Naksuana. En persa lingvo, la regiono nomiĝas "Nagsh-e-Jahan" aŭ "bildo de la mondo", referenco al la beleco de la urbo. En la 2a jarcento p.K, ĝi estas menciita de Ptolomeo kiel prospera urbo.

Naĥiĉevano estis unu el la precipaj urboj de la Armena reĝlando sub la dinastioj artaksida, arsakida kaj bagratida de la 2a jc. a.K. ĝis la 11a jc. p.K. Sinsekvaj invadoj okazigis forrabojn, detruadon kaj en kelkaj kazoj la urbo devis esti rekonstruita. Ĝi estis la ĉefurbo de la Atabega Emirlando Eldegiz en la 12a jarcento kaj de la Ĥanlando de Naĥiĉevano en la 18a jarcento.

Komence de la 20a jarcento ĝi estis la ĉefurbo de distrikto de la Erevana gubernio. Ĝia loĝantaro estis ĉirkaŭ 8000 personoj; la aliaj tri kvaronoj estis tataroj kaj la alia kvarono armenoj. La tataroj, estinte la armenoj plimulte malriĉaj, estis la mastroj de preskaŭ ĉiuj terenojs.[1]

Nuntempe la urbo estas loĝata de pli ol 60.000 loĝantoj. Ĝi havas kelkajn industriojn kiuj centriĝas sur la ellaborado de vitroj, mebloj, teksaĵoj, tapiŝoj, aluminio, vinberaĵoj kaj tabako. La registaro serĉadas investadojn por evoluigi la turismon kaj naftoproduktadon. Socie, la regiona ĉefurbo estas moderna, kun propra universitato kaj grava scienca kaj arta komunumoj. Ĝi posedas la Kulturpalacon, en la Avenuo Azadlyg, la muzika teatrejo kaj la teatrejo de marionetoj ĉe la strato Nizami. La urbo estas vizitata de negocistoj el Irano, Turkio kaj Rusio (ĉi landoj havas konsulejojn en la urbo), kio kreis plurajn hotelojn.

Naĥiĉevano havas flughavenon kaj teorie ĝi estas ligata tra ŝoseo kaj fervojoj, tamen, pro la konflikto en la regiono Montara Karabaĥo, la landlimoj kun Armenio estas fermitaj, kio pli izoligis ĝin. La plej ofta maniero atingi ĝin estas per flugado el Bakuo aŭ Ganĝo. Ankaŭ ekzistas rektaj flugojj el Moskvo kun la flugkompanio Samara.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Villari, Luigi. Fire and Sword in the Caucasus. London: T. F. Unwin, 1906 ISBN 0-7007-1624-6 p. 267-268.