Naĥman el Braclavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naĥman el Braclavo
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1772 (1772-04-04)
en Medzhybizh
Morto 16-an de oktobro 1810 (1810-10-16) (38-jaraĝa)
en Uman
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Uman
Lingvoj hebreajido
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ NaciojRusia Imperio
Okupo
Okupo rabeno • Rebbe
Verkoj Likutei Moharan
Tikkun HaKlali
vdr

Naĥman el Braclavo (naskiĝis la 4-an de aprilo 1772 en Międzybuż (nun en Ĥmelnicka provinco), mortis la 16-an de oktobro 1810 en Humań (Ĉerkasa provinco)), ĥasida rabeno, pranepo de Jisrael Baal Ŝem Tov.

Forte konvinkita pri tio, ke li havas gravan taskon en la vivo, li jam de la plej junaj jaroj studis Leĝon de Moseo. En 1798 malgraŭ malforta sano (ekmalsanis je tuberkulozo) li vizitis Israelon por preĝi sur tomboj de la grandaj rabenoj. En la jaroj 1802-1809 li loĝis en Bracław (Vinica provinco), kie li pasigis la plej kreivan periodon de sia vivo. Vortojn de liaj instruoj notis tiutempe rabeno Natan, kiu post morto de sia majstro eldonis la ĉefverkon de Naĥman Likutej (Kolekto de instruoj), kunigitan de la partoj:

Praavo de Naĥman estis por li spirita modelo. Kvankam la pranepo ne heredis plene pensan optimismon de Baal Ŝem Tov, li tamen en la tempo de kristaliĝo de ĥasidismo kultivis la komencan, revolucian karakteron de la movado.

Rabeno Naĥman postlasis post si adeptojn - tiel nomatajn braclavajn ĥasidojn, kiuj diferencas de aliaj grupoj per tio, ke ili ne havas gvidanton, ĉar ili neniun agnoskas inda kiel posteulon de Naĥman. Lia tombo en Humań estas pilgrim-celo de ĥasidoj el la tuta mondo, precipe en la periodo de la juda nova jaro - la festo de Roŝ Haŝana.

Naĥman estas ankaŭ populara en medioj de juda kontraŭkulturo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aryeh Kaplan, Rabbi Nachman's Wisdom, Breslov Research Institute, Jerusalem 1973
  • Arthur Green, Tormented Master: The Life and Spiritual Quest of Rabbi Nahman of Bratslav, Jewish Lights Publishing, 1992, ISBN 1-879045-11-7
  • Henryk Halkowski (prilaboro), Opowieści rabina Nachmana z Bracławia (Rakontoj de rabeno Naĥman el Braclavo), Eldonejo Mercury, Kraków 1999
  • Aryeh Kaplan, The Seven Beggars & Other Kabbalistic Tales of Rebbe Nachman of Breslo, Woodstock, VT: Jewish Lights Publications for the Breslov Research Institute, 2005, ISBN 1-58023-250-7
  • Dovid Sears, Breslov Pirkey Avot, Breslov Research Institute, Jerusalem 2010, ISBN 978-1-928822-16-5