Nałęczów
Nałęczów | |||||
Blazono | |||||
urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Nałęczowa | ||||
Provinco | Lublinio | ||||
Distrikto | distrikto Puławy | ||||
Komunumo | komunumo Nałęczów | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Fondita en | 1772 | ||||
Urborajtoj | 1963 | ||||
Koordinatoj | 51° 17′ N, 22° 13′ O (mapo)51.28333333333322.216666666667Koordinatoj: 51° 17′ N, 22° 13′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 212 m | ||||
Areo | 13,84 km² | ||||
Loĝantaro | 4266 (en 2006) | ||||
Loĝdenso | 308 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 24-140, 24-150 | ||||
Telefona antaŭkodo | 81 | ||||
Aŭtokodo | LPU | ||||
TERYT | 3060914084 | ||||
Estro | Andrzej Ćwiek | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Lipowa 3 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 24-140 | ||||
Telefono de estraro | 81 501-45-00 | ||||
Fakso de estraro | 81 501-41-32 | ||||
Poŝto de estraro | um@naleczow.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | Berlino-Steglitz, Nyiracsad, Trenčianske Teplice, Longueau, Siergieyevka | ||||
Komunuma retejo | http://www.naleczow.pl | ||||
Nałęczów (prononcu: Naŭenĉuf) (antaŭa nomo: Nałęczów-Zdrój /en Esperanto "Zdrój" estas Kuracloko) estas urbo en Lublinio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma urbo-kampa komunumo Nałęczów en distrikto Puławy.
Situo
[redakti | redakti fonton]Nałęczów situas en Kazimierz Dolny-pejzaĝparko, la protektita natur-tereno. Nałęczów troviĝas en la turisma triangulo Puławy - Kazimierz Dolny - Nałęczów. Historie la urbo apartenis la la Sandomierz-regiono (legu: Sandomjeĵ) kaj al Malgrandpolio. La urbon trafluas du riveroj: Bystra (legu: Bistra) kaj Bochotniczanka (legu: Boĥotnjiĉanka).
Nałęczów la fama kuracloko
[redakti | redakti fonton]Nałęczów estas kardiologia kuracloko. Oni kuracas tie la koronarian malsanon, arterian hipertension / (altan sangopremon), kor-neŭrozojn kaj ĝeneralajn psiko-fizikajn laciĝojn. Krome estas tie bonaj kondiĉoj por postoperacia kor-kuracado kaj post la korinfarkto.
Prahistorio
[redakti | redakti fonton]La unua nomo de tiu loko estis Bochotnica (legu: Boĥotnjica), la prahistoriaj spuroj de la loko datiĝas el la 8-a - 9-a jc, kiam sur la nuna Poniatowski-monto kiu estas la plej alta en la tuta ĉirkaŭaĵo staris la kastelo. Poste la centro de la setlejo estis translokita al alia monto, kie nun staras la paroĥa preĝejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la unua duono de la 14-a jc jam estis tie la paroĥejo Bochotnica (legu: Boĥotnjica), ankaŭ en la 14-a jc okazis la jur-lokigo de la vilaĝo laŭ la germana leĝo.
La 23-an de junio 1751 tiajn terenojn aĉetis Stanislao Małachowski (legu: Maŭaĥovski), kiu estis nobelo de la Nałęcz-blazono (legu: Naŭenĉ), kaj pro tio li nomis la vilaĝon Nałęczów (legu: Naŭenĉuf). En la jaroj 1771 - 1773 li konstruis la palacon en la barok-klasikisma stilo (vidu la du suprajn fotojn).
En la 19-a jc oni eltrovis la sanigajn valorojn de la lokaj fontoakvoj - danke al revenintaj el Siberio, el la ekzilo la polaj kuracistoj: Fortunat Nowicki (legu: Novicki), Wacław Lasocki (legu: Vacŭav Lasocki) kaj Konrad Chmielewski (legu: Ĥmjelevski).
Baldaŭ tien venadis por sin kuraci la amaso da homoj de la tuta Pollando, i.a. famaj polaj verkistoj Stefan Żeromski (legu: Stefano Ĵeromski); aŭtoro de "La Faraono" Bolesław Prus (legu: Boleslao Prus) (vidu la supran foton), la tradukon faris Kazimierz Bein - pseŭdonomo: Kabe; la Nobel-premiito pri literaturo Henryk Sienkiewicz (legu: Henriko Sjenkjeviĉ) kiu estas la aŭtoro de Quo Vadis? en traduko de Lidja Zamenhof, "Tra dezerto kaj praarbaro" kaj Janko-Muzikanto; Zofia Nałkowska (legu: Sofia Naŭkovska) la aŭtorino de "Medalionoj"; Stanisław Ignacy Witkiewicz (pseŭdonomo: Witkacy), Stanisław Przybyszewski (legu: Stanislao Pĵibiŝevski) la aŭtoro de la dramo "La Neĝo" en traduko de T. Ficowski, Ewa Szelburg-Zarembina (legu: Eva Ŝelburg-Zarembina) kaj fama ilustristo i.a. faris ilustraĵojn por Sinjoro Tadeo Michał Elwiro Andriolli (legu: Moĥaŭ Elviro Andrjolli). Nałęczów ricevis la urborajtojn en la jaro 1963.
La Kuracloka Parko
[redakti | redakti fonton]La parkon establis nobelo Stanislao Małachowski jam en la dua duono de 18-a jc kaj en la fino de la 19-a jc oni pligrandigis ĝin por la bezonoj de la kuracgastoj. Tra la parko fluas la rivero Bystra (legu: Bistra) kaj danke al kluzo estas bela ovala stavo. La parko kun siaj bele flegitaj diverspeciaj arboj estas la fiero de la kuracloko. Krom la polaj pingloarboj kaj foliarboj oni povas trovi tie unikaĵojn de okcidenta Eŭropo kaj eĉ de Azio kaj Ameriko, ekzemple la vejmutpinojn. Tie sur la 20 ha areo de la parko kreskas i.a. kastaneoj / kaŝtanarboj, tilioj, pinoj kaj kverkoj, sed ankaŭ tuliparboj, t.e. tulipaj liriodendroj (vidu la supran foton kun la floro, la arbo kreskas eĉ ĝis 20 m) aŭ virginiaj liriodendroj, katalpoj el Azio kaj Ameriko (vidu la supran foton kun la floro, la arbo kreskas eĉ ĝis 10 m) kaj ĉinaj karjoj, ege belaj specioj de la samaro-nuksoarboj (vidu la apudan foton, la arbo kreskas eĉ ĝis 10 m).
En la parko estas subvitra tropikejo, ankaŭ abundas tie diversaj bestoj i.a. sciuroj kaj cignoj (vidu sube la fotojn). Oni povas promeni tra la parkaj aleoj i.a. tra la aleo de artistoj (kun la lasitaj iliaj man-spuroj).
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Steglitz-Zehlendorf en Germanio, ekde la 28-a de aŭgusto 1993,
- Nyiracsad en Hungario, ekde la 28-a de majo 1994,
- Trenčianske Teplice, en Slovakio, ekde la 25-a de junio 1997,
- Longueau en Francio, ekde la 18-a de majo 2002,
- Сергіївка / Serhijiwka, en Ukrainio.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la apuda vilaĝo Wojciechów loĝas esperantisto Andreo Moroz, legu lian ttt-ejon: www.EsperantoPolska.pl