Naŭjara milito (Irlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 9-jara milito, 1594 ĝis 1603, estis la plej decida milito en la historio de Irlando. La nordaj ĉefoj de la irlandanoj, Aodh Mór Ó Néill kaj Aodh Rua Ó Dónaill, luktis kontraŭ Anglio por liberigi Irlandon. Dum la 800-jara koloniado de Irlando fare de Anglio, estis la periodo kiam Anglio fakte perdis Irlandon, kaj bezonis sendi 100,000 soldatojn al Irlando por rekonkeri ĝin. Dum tiu milito okazis la batalo de Béal an Átha Buí, angle The Battle of the Yellow Ford, la 14-an de aŭgusto 1598, kiam Ó Néill venkis kontraŭ angla armeo de 4,000 soldatoj, la plej granda malvenko de la angloj en Irlando.

Hispanio sendis helpon de 4,000 soldatoj al la irlandanoj, sub Don Juan del Aguila, sed ili venis tro malmulte kaj tro malfrue. En la decida batalo de Cionn tSáile, angle Kinsale, la angloj venkis kontraŭ la irlandanoj antaŭ ol la hispanoj povus helpi. En 1607, la antikva gaela nobelaro forlasis Irlandon kaj iris al Romo, la tiel nomata Imeacht na nIarlaí, angle Flight of the Earls, la Fuĝo de la Grafoj.