Naŭplio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naŭplio
rolulo de helena mitologio
Verko helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Pozidono
Patrino Amimona
Edzo/Edzino Hesione
Infanoj Damastor • Palamedo • Oeax
vdr

Naŭplio (latine Nauplius) estis en la helena mitologio eŭbea reĝo, kies patro estis dio de maroj Pozidono.

Lia patrino estis Amimona, unu el kvindek filinoj de la reĝo Danao.

La reĝo fondis urbon, nomatan laŭ li Naŭplio. Laŭ iuj versioj fariĝis lia edzino Filira, kiu donis al li filon Lernon. Lia sekvanto estis Naŭbolo, post li Klitoneo kaj Naŭplio, oni povas diri la 2-a de tiu nomo.

Iam ambaŭ portantoj de la nomo Naŭplio koincidas en unu persono, sed en tiu kazo liaj vivsortoj superstaras periodon de unu homa vivo. Do estas pli verŝajna, ke post fondinto de la urbo Naŭplio temas pri alia viro kun alia destinaĵo

Naŭplio (la 2-a) estas nomata inter ĉeestantoj de navigado de Argonaŭtoj. Li mem estis elstara marnavigisto.

Li edziĝis al Klimena, filino de kreta reĝo Katreo. Li havis kelkajn filojn, la plej konata estas Palamedo. Tiu ĉi filo batalis en la troja milito, kiam li pli frue estis unu el senditoj, kies tasko estis varbi por la militado ankaŭ la itakan reĝon Odiseon. Tiu ne volis por longaj jaroj forlasi sian patrujon kaj edzinon, do li ŝajnigis frenezecon. Kiam li plugis, metis Palamedo en sulkon Odisean malgrandan filon Telemaĥon. Odiseo tuj la jungitaron haltis kaj tiel malkovris, ke frenezecon nur ŝajnigas.

Odiseo neniam al Palamedo pardonis tiun ĉi finton kaj dum sieĝado de Trojo subĵetis leteron, kiu konviktis Palamedon pri perfido de siaj kunpatrujanojn pro troja oro. Koleriĝintaj Aĥajoj imaginaran perfidulon ŝtonmortigis.

Naŭplio pro tiu ĉi aljustaĵo venĝis Grekojn per speciala maniero: al edzinoj de la batalantoj blagis, ke iliaj edzoj ĝuegas kun kaptitaj trojaninoj kaj instigis la edzinojn, ke ili sammaniere reciproku la kokron. Tio ne estis tro laborpostula, multaj el ili trovis al si amantojn kaj reciprokis al la edzoj same.

Plie Naŭplio ruze bruligis fajrojn sur bordo kaj kiam grekaj ŝipoj revenis el la milito, multaj trafis bordon de danĝera kabo Kafareo kaj pereis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nauplios en la ĉeĥa Vikipedio.