Saltu al enhavo

Natria hipoklorito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el NaClO)
Natria hipoklorito
Kemia strukturo de la
Natria hipoklorito
3D Kemia strukturo de la
Natria hipoklorito
Alternativa(j) nomo(j)
  • Natria salo de hipoklorita acido
  • Hipoklorito de natrio
  • Akvo de Ĵavel
  • Akvo de Labarraque
Kemia formulo
NaClO
CAS-numero-kodo7681-52-9
ChemSpider kodo22756
PubChem-kodo23665760
Fizikaj proprecoj
AspektoFlaveca verda solido,
kun klorsimila odoro
iomete dolĉeca
Molmaso74,442 g mol−1
Denseco1,11 g/cm3
Fandopunkto18 °C (64 ℉; 291 K) (kvinhidrata)
Bolpunkto101 °C (214 ℉; 374 K) (malkomponiĝas)
SolveblecoAkvo:29.3 g/100mL (0 °C)
Sekurecaj Indikoj
Risko
SekurecoS(S1/2) S26 S28 S45 S50 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
01 – Risko pri eksplodo 08 – Risko al sano
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH314
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP260, P264, P280, P301+330+331, P303+361+353, P321, P363, P304+340, P310, P305+351+338, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria hipoklorito, hipoklorito de natrio aŭ NaClO estas kemia komponaĵo rezultanta el reakcio inter la hipoklorita acido kaj natria hidroksido. Ĝi konsistas je natriaj katjonoj Na+ kaj hipokloritaj anjonoj ClO−. Kiam dissolvita en akvo ĝi estas ordinare konata kiel blankiga agento, pro tio ĝi uzatas kiel malinfektilo. Natria hipoklorito estas praktike kaj kemie distinga el klora gaso.

Cl2+2NaOH⟶NaClO+NaCl+H2O;

la rezulto estas la hipoklorita akvo, el kiu eblas obteni salon kaj la natrian hipokloriton.

  • Malkomponado de natria hipoklorito kun oksigenliberigo:
2NaClO⟶2NaCl+O2↑
  • Malkomponado de natria hipoklorito akompanata de disproporcio:
3NaClO⟶NaClO3+2NaCl
  • Jonigo de natria hipoklorito:
NaClO→H2ONa++ClO−
NaClO+2HCl→H2ONaCl+Cl2↑+H2O
  • Jodidoj de alkalo-metalaj estas oksidataj al jodo en akvomedio:
3NaOCl+2NaI+H2O⟶3NaCl+I2+2NaOH
  • En neŭtrala medio jodidoj oksidiĝas al jodatoj:
3NaOCl+NaI⟶3NaCl+NaIO3
  • En alkala medio jodidoj oksidiĝas al periodatoj:
4NaOCl+NaI⟶4NaCl+NaIO4
  • Sulfitoj oksidiĝas al sulfatoj:
NaOCl+K2SO3⟶NaCl+K2SO4
  • Nitritoj oksidiĝas al nitratoj:
NaOCl+Ca(NO2)2⟶2NaCl+Ca(NO3)2
NaOCl+NaOH+HCOONa⟶NaCl+Na2CO3+H2O
2As+6NaOH+5NaClO⟶2Na3AsO4+5NaCl+3H2O
2P+6NaOH+5NaClO⟶2Na3PO4+5NaCl+3H2O
  • Amoniako kiam traktita per natria hipoklorito estigas kloraminon kiu poste konvertiĝas al hidrazino:
NaClO+NH3⟶NaOH+NH2Clkloramino
  • Kloramino en alkala medio transformiĝas en hidrazino:
NH2Clkloramino+NaOH+NH3⟶N2H4hidrazino+NaCl+H2O
  • Metalaj komponaĵoj kun malpli altaj oksidonombroj konvertiĝas al komponaĵoj kun pli altaj oksidonombroj:
NaClO+PbO⟶NaCl+PbO2
  • Mangano (II) oksidiĝas al Mn (+6) en la ĉeesto de natria hipoklorito:
2NaClO+MnCl2+4NaOH⟶Na2MnO4+4NaCl+2H2O
  • Kromio (III) oksidiĝas al Kromio (+6) en la ĉeesto de natria hipoklorito:
3NaClO+2Cr(OH)3+4NaOH⟶2Na2CrO4+3NaCl+5H2O

R. L. Derry (1977) asertas ke la uzo de kloro kiel blankigilo estis unue farita de Claude Louis Berthollet (1785)[2], kies akvo de Ĵavelo estiĝis per pasado de kloro tra kaŭstika potaso. Plej certe, la malkovrinto de kloro Carl Wilhelm Scheele jam estis rimarkinta ĉi-proprecojn. En 1799, Charles Tennant (1768-1838) uzis kloron kiun li estigis kiel flankaprodukto en la fabrikado de kaŭstika sodo. Do, la produkto de Tennant estis kalcia hipoklorito en pulvoro.

Ekde la lastaj tagoj de la 18-a jarcento, tamen, pluraj uzoj por la hipoklorito kiel desinfektilo estis trovataj. La pioniroj estis la franca kuracisto Pierre-François Percy (1793), kiun sukcesis duonigi la mortokvanton en Francio, kaj Antoine Germain Labarraque en 1825[3], al kiu oni kreditas la anstataŭadon de kalio je natrio.

En Meksiko, Francisco Montes de Oca (1827-1885), fondinto de lernejo por kirurgaj militistoj enkondukis kelkajn regulojn pri higieno, tiel kiel lavado kaj desinfektado de la kirurgiaj kampoj kaj litoj de la milito-vunditoj, manlavado antaŭ ol kirurgiaj procedoj kaj ĉe la konkludo de la amputadoj; lavado de vundoj per la likvoro de Labarraque (kies sistemo estis uzita de Alexis Carrel[4] dum la 1-a Mondmilito]), do, li estas la empiria iniciatinto de la antisepsio.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Safety Data Sheet. Arkivita el la originalo je 2017-06-23. Alirita 2017-06-03 .
  2. ↑ The Story of Chemistry, N.C. Datta], Claudio Ronco, Gary J. Mishkin
  3. ↑ The 100 Most Important Chemical Compounds: A Reference Guide, Richard Leroy Myers]
  4. ↑ Disinfection by Sodium Hypochlorite: Dialysis Applications, Claudio Ronco, Gary J. Mishkin