Na (prepozicio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Por aliaj uzoj, vidu la paĝon na.

La vorteto "na" estas eksperimenta aŭ neologisma prepozicio en Esperanto, kiu estas proponita alternativa maniero esprimi akuzativon en situacioj, kie la proponantoj opinias uzon de la kutima akuzativa finaĵo -n ne taŭga, precipe antaŭ literoj, partikuloj, titoloj kaj citaĵoj[1]. Ĝi estas uzata antaŭ nominativa aŭ alia baza formo de la koncerna esprimo, kaj havas la saman efikon kiel kutima uzo de la finaĵo -n malantaŭ substantivo. Ĝi estas konsiderata kiel kontraŭfundamenta, sed parte populara en la junulara medio, kies multaj aktivaj anoj ĝin jam pasive konas, sed aktive uzas ĝin nur kelkaj.[2][mankas fonto]

Ekzemploj de uzo[redakti | redakti fonton]

  • Antaŭ literoj: "Na J oni aldonas por krei pluralon."
  • Antaŭ numeraloj: "Ŝovu na 1 (unu) je tri cifer-pozicioj maldekstren."
  • Antaŭ priparolataj vortoj: "Evitu uzi na alies, uzu na aliula."
  • Antaŭ titoloj: "Mi legis na Gerda Malaperis."
  • Antaŭ citaĵoj: "Cezaro diris na 'Ĵetkubo estas ĵetita' ."

Laŭ ĝenerala opinio oni tamen evitu uzadon de la prepozicio na tie, kie tio ne necesas; ekz. oni ne diru mi volas na lakto, se oni komforte povas diri mi volas lakton. Simile se la subjekto evidentas pro o-finaĵo, na ne necesas.

Sed la subjekto ne ĉiam evidentas pro la libera vortordo de Esperanto kaj pro la eblo havi sen-o-finaĵan subjekton:

  • "Ĉiuj knabinoj ŝatas ĉiujn knabojn, sed nur iom da virinoj ŝatas iom da viroj."
  • "Ĉiujn knabinojn ŝatas ĉiuj knaboj, sed nur iom da virinoj ŝatas iom da viroj."

Na aŭ simila indikilo (ekzemple prepozicio "je" aŭ "pri", kvankam pli malbone) povus helpi malambiguigi la frazon "Iom da virinoj ŝatas iom da viroj."

Argumentoj por la prepozicio[redakti | redakti fonton]

Akuzativa finaĵo -n nature aldoneblas nur al substantivoj kaj adjektivoj. En aliaj situacioj, kiam la akuzativigata esprimo ne kapablas nature akcepti tian finaĵon, oni pro klareco devas en skriba lingvaĵo aparte indiki ke temas pri aldonita finaĵo (ekz. Mi vidas Steve-onMi legis Gerda Malaperis-n) aŭ entute rezigni pri la indiko de akuzativeco, tiel riskante ekeston de konfuzo per malrespekto je Fundamento de Esperanto. En parola lingvaĵo simila aparta indikado de finaĵo eĉ apenaŭ eblas, tial, kompare kun skribo, en parolo la uzo de na aparte oftas.

Ekzemplaj situacioj en kiuj ne taŭgas uzo de la akuzativa finaĵo -n:

  • Ĉe propraj nomoj kaj ĝenerale 'neesperantigeblaj' vortoj (kiuj ne finiĝas per '-o'):
    mi ŝatas na Shakespeare anstataŭ Shakespeareon, Shakespearon, Shakespeare-onŜekspiron, laŭ kiuj nerekoneblas (de parolita, kaj en la unuaj du kazoj ankaŭ de skribita lingvaĵo) la originalo literumado de la nomo
  • ĉe substantivaj konstruoj por pli klara esprimado de koncepto, en kiu oni kutime devas uzi ĝenerale la prepozicion de:
    mi forpelas hundon = mi forpelas na hundo -> forpelado na hundo anstataŭ forpelado de hundo, kiu povas signifi ekz. ankaŭ fare de hundofor de hundo
  • ĉe nekompletaj substantivaj frazoj kiel ekz. ambaŭunu:
    "Kion vi volas, ĉu lakton aŭ kafon?" -- "Mi volas na ambaŭ." anstataŭ "Mi volas ambaŭ."
  • ĉe komplikaj substantivaj konstruoj por esprimi duoblan akuzativon (akuzativon ene de akuzativo):
    "Sufiĉas malsukcesigi na ĉiuj provoj savontaj ĝin." (ĝi = rivero; la parolanto volas, ke la rivero formortu)
    anstataŭ "Sufiĉas malsukcesigi ĉiujn provojn savontajn ĝin.", kio estas nek tro travidebla nek klara kaj laŭ opinioj de kelkaj eĉ entute ne eblas.

Cetere laŭforme na estas ne nur maksimume simpla (konsistanta el nur du literoj, nur unu silabo), sed portas la ĝustan formon por ebligi apostrofigon de eventuala sekvanta artikolo, kontraste kun iaj alternativaj proponoj kiel anak.

Argumentoj kontraŭ la prepozicio[redakti | redakti fonton]

  • La plej grava argumento kontraŭ na estas, ĉar ĝi estas konsiderata kontraŭfundamenta. Tiu konsidero baziĝas sur la klarigo, ke ĝi estas formo nova al la fundamenta n-finaĵo por marki la akuzativon[3] kaj kiel tia antaŭ ĝia ekuzo devas esti iel aprobita de la Akademio de Esperanto.[4]
  • Laŭ kelkaj, oni povas uzi tiucele eĉ prepozicion je[5].
  • Ĉe propraj nomoj kaj ĝenerale 'neesperantigeblaj' vortoj (kiuj ne finiĝas per '-o'): oni aldonas la finaĵon -n post vokalo, aŭ -on post konsonanto. Tiel la devena formo restas rekonebla. Ĉi-kaze oni uzas la formon Shakespeare-on por nekutimaj vortoj (aŭ eĉ Ŝekspiron).
  • Kiu pelas kiun, tio estas komprenebla el la teksto. Ankaŭ en naciaj lingvoj ekzistas neprecizaj esprimoj.
  • Antaŭ literoj: anstataŭ "Na J oni aldonas por krei pluralon.", oni preferu "La literon J oni aldonas por krei pluralon.".
  • Antaŭ numeraloj: anstataŭ "Ŝovu na 1 (unu) je tri cifer-pozicioj maldekstren.", oni preferu "Ŝovu la numeralon 1 (unu) je tri cifer-pozicioj maldekstren.".
  • Antaŭ priparolataj vortoj: anstataŭ "Evitu uzi na alies, uzu na aliula.", oni preferu "Evitu uzi la vorton alies, uzu la vorton aliula.".
  • Antaŭ titoloj: anstataŭ "Mi legis na Gerda Malaperis.", oni preferu "Mi legis la verkon Gerda Malaperis.",
  • Antaŭ citaĵoj: anstataŭ "Cezaro diris na 'Ĵetkubo estas ĵetita' .", oni preferu "Cezaro diris, ke ĵetkubo estas ĵetita".
  • La problemo pri ambaŭ ŝajnas esti sensignifa : anstataŭ "Mi volas ambaŭ.", oni preferu "Mi volas ĉiujn du." Zamenhof mem malkonsilis diri "Mi volas la ambaŭon" en la kolekto "Lingvaj Respondoj".
  • Rilate al la frazo Ĉiuj knabinoj ŝatas ĉiujn knabojn, sed nur iom da virinoj ŝatas iom da viroj., oni povas anstataŭe diri ke, "Ĉiuj knabinoj ŝatas ĉiujn knabojn, sed nur iomaj virinoj ŝatas iomajn virojn."
  • Eĉ la skizita frazo (en la lasta punkto de la supra listo) estas nebula. Iuj (mi!) devas legi la akuzativan formon por kompreni la na-an.
  • La prepozicio na tro similas al la Esperanta vorteto ne, do oni povas erare konsideri ĝin mistajpo kaj kompreni la malan sencon de la intencita.
  • Oni multobligas la manierojn esprimi la akuzativon, kio malsimpligas la lingvon: Ĉar eĉ la naistoj mem ne uzas "na" ĉiam anstataŭ n-finaĵon, devas esti reguloj, kiuj fiksas kiam oni uzu "na" kaj kiam oni uzu n-finaĵon. Tio estigas komplikan regularon pri la esprimo de akuzativo, neinda kaj kontraŭnatura je Esperanto. (Tamen ne necese temus pri striktaj reguloj, sed nur pri stilo kaj personaj kutimoj, simile al la elekto inter aktiva kaj pasiva voĉoj).
  • Lingvon, kiu uzas objektan antaŭmetitan rolvorteton (objektan prepozicion) ĝenerale, oni laŭdire ne konas[6].

Kontraŭkontraŭargumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Argumento kontraŭ la opinio ke "na" estas nefundamenta estas, male, ke ĝi ĝuste savas la distingon de akuzativo, distingo kiun postulas Fundamento sed kiun malobservas multaj esprimoj sen la vorteto "na".
  • La prepozicio "je" estas malpreciza. Tio taŭgus eble por akuzativo tie kie akuzativa formo anstataŭas alian prepozicion, simile kiel ekzemple "Iru Parizon" anstataŭ "Iru al Parizo". Sed kelkfoje la akuzativeco kunportas tre klaran signifon kaj precizan rilaton inter subjekto kaj objekto, ekzemple "Kolonelo murdis politikiston". Tiam ĝenerala prepozicio "je" ne bone transdonas la signifon. Kaj se la profesiojn en tiu frazo anstataŭas la propraj nomoj de la koncernaj homoj, povas esti neglate uzi akuzativan finaĵon:
  • Akuzativa finaĵo je propra nomo funkcias se la nomo estas espigita. Se ne, tiam la akuzativa formo fariĝas ambigua, ne montranta kia estas la nominativa formo.
  • Enŝovi kromvorton kun akuzativa finaĵo klarigan antaŭ prepozicio, numeralo aŭ citaĵo en principo funkcias. Sed en praktiko ĝi ne estas uzata se la kromvorto estas tro longa aŭ ĝia signifo tro "akademia", tio estas neĉiutaga, kiel ekzemple la vorto "numeralo".
  • La argumentata egaligo inter "iom da virinoj" kaj "iomaj virinoj" estas erara kaj montras eĉ mankon na sento pri la lingvo.
  • La ekzempla frazo "Sufiĉas malsukcesigi ĉiujn provojn savontajn ĝin" estas jam en sia konstruo tiom komplika ke oni devus rekonstrui ĝin, ekzemple per korelativo: "Sufiĉas malsukcesigi ĉiujn provojn kiuj savos ĝin".
  • Simileco inter "na" kaj "ne" estas tute nevalida argumento se oni samtempe akceptas la similecojn inter ekzemple "mi", "vi", "ni", "ŝi", "ĝi", "si" kaj "li", inter "tiu", "kiu", "ĉiu" aŭ inter "peco" kaj "paco".
  • Belo de esperanto estas ke oni ne fiksas ĉiun esprimon per strikta regulo. Male, ĝuste la forta strikto de kaj per malmultaj reguloj donas al la lingvo grandegan flekseblon, esprimkapablon tre varian kaj liberecon al ĝiaj parolantoj.
  • Nacilingvon, kiu uzas objektan prepozicion ĝenerale, oni ja konas, nome, la modernan hebrean lingvon. En la hebrea, rektan objekton signas la prepozicio "את", kiun en la klasika lingvo oni uzus esence nur antaŭ propraj nomoj, sed en la moderna lingvo la uzo ĝeneraliĝis. Ekzemple, la propozicio "הוא אכל את העוגה" ("li manĝis la kukon", lit. "li manĝis na la kuko") sen la prepozicio "את", kvankam ankoraŭ principe akceptebla, ja sonus arĥaika.

Laste, oni povas argumenti ke la vorto "na" eniris esperanton pravab la dekkvina regulo, ĉar laŭdire tiu vorto jam ekzistas en la makedona[7].

Historio kaj menciindaj aperoj[redakti | redakti fonton]

La prepozicio "na" estis origine proponita de G. F. Makkink en lia verko Nia fundamento sub lupeo en 1990.[1] En tiu libro li donis kvar ekzemplojn de situacioj en kiuj tia prepozicio utilus kaj proponis ke oni povus uzi por tiu celo aŭ la vorton "na" aŭ la vorton "no". Kiam dum la 90-aj jaroj la unuaj homoj elprovis tiun proponon, ambaŭ variantoj ("na" kaj "no") estis uzataj. Sed kiam la uzo de "na" multiĝis komence de la unua jardeko de la 21-a jarcento, klariĝis, ke la formo "na" venkis kontraŭ la formo "no".

Al la disvastiĝo de "na" verŝajne signife kontribuis la Manifesto de naismo, kiun Marteno Miniĥ publikigis interrete fine de 2001.

Manuel Halvelik en sia lingvoprojekto Arcaicam Esperantom (1969) jam pli frue enkondukis similan prepozicion "no" kiu staru antaŭ malfacile deklinaciebla vorto kaj transprenu ĝiajn deklinaciajn finaĵojn anstataŭ ĝi. Ankaŭ fine de la originala manlibro pri Popido, Halvelik klarigas, ke "no" estas "prepozicia stumpigo de [la vorto] nomo, metota antaŭ iu substantivo ne fleksienda – precipe propra nomo – por ricevi ties fleksiformon anstataŭe".[8]

Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, en sia novjara mesaĝo por 2012 en la revuo Esperanto menciis la prepozicion "na":

Citaĵo
 "Mi proponas, ke ni... nederlandane forgesu niaj akuzativoj (la roterdamaneco de nia asocio dotis niajn nederlandajn gekolegojn per fortika imuneco al tiaj ŝercoj) kaj bonvenigu la novan modon en Esperantujo anstataŭigi la n-finaĵon per la partikulo na." 
— Probal Dasgupta[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 G. F. Makkink: Nia fundamento sub lupeo, Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1990
  2. Laŭ rezultoj de enketo pri la prepozicio "na" okazigita inter kelkaj el la partoprenantoj de la 49-a Internacia Seminario, 15 (79%) de la enketitoj konas la prepozicion "na", dum 4 (21%) de la enketitoj ne konas ĝin; kaj 7 (35%) de la enketitoj iam uzas la prepozicion "na", dum 13 (65%) de la enketitoj ne uzas ĝin.
  3. Fundamento de Esperanto - vidu Regulo 2
  4. Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto - 8-a alineo. Tia aprobo ne estas necesa por "novaj vortoj" en la senco de la 7-a alineo de la Antaŭparolo; ekzemple por mojosa.
  5. EFZ-2010-0002 Rezolucio de la Esperanto-Forumo Z: Konstato pri la uzo de "je"-komplemento che transitivaj verboj (stato: 1-a de Novembro 2010)
  6. Lingva Kritiko: Pri la na-ismo. Alirita 15a Aprilo 2015.
  7. Estas bezonataj kontrolo kaj referenco pri makedona lingvo.
  8. Tamen, Popido ne entenas tian prepozicion. Halvelik nur celis klarigi la uzon de tiu prepozicio en lia krestomatio pri Popido.
  9. Dasgupta, Probal: Post kiam Gaŭtamo iĝis Budho. Esperanto, n-ro 1254 (1), Januaro 2012], paĝo 3. Rete legebla (nur por registritaj uzantoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]