Nabatieh
| Nabatieh | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo urbego | |||
| Administrado | |||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 120 000 () [+] | ||
| Loĝdenso | 15 000 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 33° 23′ N, 35° 29′ O (mapo)33.37722222222235.483611111111Koordinatoj: 33° 23′ N, 35° 29′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 418 m [+] | ||
| Areo | 8 km² ( 800 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Nabatiye [nabatije], arabe النبطية, aramee ܐܠܢܒܛܝܥ estas urbego, en la samnomaj gubernio kaj distrikto en suda Libano. La loknomo estas ankaŭ la nomo de la municipo kaj la aglomeraĵo inkluzivas ĉirkaŭ dek vilaĝojn en la ĉirkaŭa regiono.

Demografio
[redakti | redakti fonton]Pri loĝantaro de Nabatiye mankas certaj informoj, sed ekzemple la Ruslingva Vikipedio opinias 120 000 loĝantojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbego situas ĉe la piedo de altaj montoj de suda Libano, 22 km sudoriente de Cidono kaj 53 km sude de Bejruto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu areo estis loĝata ekde la neolitiko havas grandan arkeologian gravecon pri la antikvaj tempoj. La loko kuŝis laŭ ofta karavana vojo al Sirio, ĉar la komercistoj preferis eviti transiri la neĝkovritajn kaj krutajn montojn. Post la unua araba-israela milito multe da palestinanoj rifuĝis tien. Rifuĝejo estis starigita. En 1974 ĝi estis detruita de la Israela Aerarmeo, mortigante ĉirkaŭ 27 homojn. La rifuĝintoj translokiĝis iom proksime. Plia bombado okazis en 2006.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Nabatieh estas grava urbo kaj ekonomie kaj kulture.
Religio
[redakti | redakti fonton]En 2014 islamanoj konsistigis 97% (el tio 93% estis ŝijaismaj islamanoj) kaj kristanoj (grek-katolikoj) 2% de registritaj balotantoj en Nabatieh.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj, plej ofte moskeoj
- fortikaĵo situanta 7 kilometrojn sudoriente
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans




