Naboo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
la futureca administrejo de la kantono Marin en Kalifornio kopiiĝis en pluraj konstruaĵoj de Naboo

Naboo - prononco [neBU:] -estas planedo en la fikcia universo Star Wars kun plejparte verda tereno, kiu estas la hejmo de du kosmaj socioj: la gunganoj, reptilioj kiuj loĝas en subakvaj urboj, kaj la homoj, kiuj loĝas en kolonioj sur la surfaco. La homoj de Naboo organiziĝas en voĉdona monarkio kaj konservas pacan kulturon, kiu defendas edukadon, artojn, median protektadon kaj sciencajn atingojn. La ĉefa ĉefurbo de Naboo estas Theed. Tri lunoj orbitas la planedon: Ohma-dum, Rori kaj Tasia la glacia luno.

Theed, la ĉefurbo de Naboo, inspiriĝis per la placo de Hispanio en Sevilo

Lokita en la kosma sektoro Chommell, Naboo estas la hejma planedo de la homa virino Padmé Amidala, kiu funkcias kiel planeca reĝino kaj poste kosma senatano kaj la gungano Jar Jar Binks, same kiel senatano (poste supera kanceliero kaj tiam imperiestro) Palpatine. En la kineja filmo Star Wars Episode I: The Phantom Menace ("Stelaj militoj Epizodo I: La Fantoma Minaco"), ĝi estas la loko de blokado fare de la Komerca Federacio kaj la "Batalo de Naboo" inter la Federacio kaj la Indiĝenoj. Naboo aperas en kvar filmoj en la filma serio kaj ĉefrolas en la unuaj du seriaj filmoj.

La arkitekturo de la planeda ĉefurbo Theed, aludante al Antikva Romo, al la Hispana Imperio kaj aliaj klasikaj tradicioj, estis peze inspirita de la futureca administrejo de la kantono Marin en Kalifornio. La marĉoj de Naboo estas hejmo de multaj specioj de kreitaĵoj.